Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas kiu en E-ujo

 

 

 

 


Nia Bakin, nia lingvo

de CHEN YUAN

    Multaj legantoj amas Bakin kaj liajn verkojn, kaj ni esperantistoj fieras pli pro tio, ke inter ni estas tia vera homo kiel Bakin. Li amas Esperanton dum la tuta vivo. Li enkorpigas en si la ideon de Esperanto. Li batalis por Esperanto pli ol 70 jarojn -- kvankam plurfoje li modeste diris, ke li apartighis de E-movado jam antaulonge, tamen tio signifas nur, ke li ne plu ludis rolon de organizanto de E-movado. Oni ne devas postuli, ke chiuj esperantisto-erudiciuloj farighu organizantoj de E-movado. Efektive Bakin neniam forgesis Esperanton. Antau 12 jaroj (1982) li diris: "Pasis pli ol 40 jaroj, dum kiuj mi travivis la ok-jaran Kontraujapanan Rezistmiliton kaj la dek-jaran Kulturan Revolucion, tamen mi neniam perdis amon al Esperanto." En 1921 la 17-jara Bakin verkis la artikolon "Karakterizajhoj de Esperanto". Tiam li lernis nur abocon de Esperanto, sed kuraghigita de la idealo de Zamenhof, li klopodis disvastigi la lingvon. Tri jarojn poste (1924) en Nankino li serioze lernis la lingvon. Li legis chiujn Esperantajn librojn troveblajn. En 1928 li studis en Parizo, kie li konatighis kun s-ro Hujucz. Ili starigis grandan amikecon inter si kaj kune malfermis novan paghon de la china E-movado.

    En la pasintaj 70 jaroj liaj grandnombraj emociaj literaturajhoj nutris liajn samtempulojn kaj ankau multe da posteuloj. Ni esperantistoj fieras kaj miras, ke krom verkado li ankau chinigis el Esperanto fremdlandajn literaturajhojn kun centmiloj da vortoj. Tio estas maloftajho por la chinaj verkistoj kaj esperantistoj.

    Multaj legis lian romanon "Familio". Ankau li mem amas ghin. Li ech volis mem traduki ghin en Esperanton. Emociita kaj edifita de "Familio", mi tradukis ghiajn kelkdek paghojn dum milita periodo. S-ro Jhelezo kuraghigis min tion daurigi kaj promesis, ke li helpos publikigi la tradukon. Sed bomboj de japanaj invadintoj detruis mian hejmon kaj ankau mian tradukon. Feliche, mi audis, ke antau kelkaj jaroj iu esperantisto fintradukis la romanon kaj Bakin verkis antauparolon por la traduko. Bedaurinde la Esperanta versio ankorau ne aperis ghis nun pro iaj kauzoj.

    La literautrajhoj elesperantigitaj de Bakin inkludas la dramojn "La Floro de l' Pasinto" de E. De Amicis, "Danco de Skeletoj" de Akita Ujhaku kaj "La Morto de Danton" de A. Tolstoj. "Elektitaj Tradukoj de Bakin" kompilita de Bakin por Sanlian-eldonejo en 1988 ne enhavas la suprajn tri tradukojn. La libro konsistas el dek verkoj, el kiuj nur unu estas tradukita el Esperanto, nome "Printempo en la Autuno" de Julio Baghy. Tiu milda kaj melankolia romantika rakonto emociis kaj konkeris junajn legantojn en la 30-aj jaroj. En la 50-aj jaroj mi foje renkontis la autoron en Norda Europo kaj esprimis al li dankon de mi kaj miaj samtempuloj. Kaj antau kelkaj jaroj mi skribis al la tradukinto, ke mi ankorau shatas "Familion". Li ghoje respondis, ke ankau li tre shatas la romanon. Mi neniam forgesos la vortojn en lia antauparolo: "Vivo plenas je printempo, printempo en autuno, printempo en vintro kaj printempoj multaj kaj multaj."

    Dank' al s-ano Xu Shanshu, kiu diligente laboris por kompili la libron "Bakin kaj Esperanto", oni povas facile legi chiujn elesperantigitajn tradukojn de Bakin. Bedaurinde s-ro Xu Shanshu forpasis pro malsano antau la apero de la libro.

    En la 80-aj jaroj, malgrau siaj maljunigho kaj malsano, la 80-jara Bakin verkis 150 eseojn, kiuj estis enmetitaj en "Esearon", nomatan "libro pri verajhoj", montris la konsciencon de numtempaj chinaj intelektuloj kaj konkeris multajn legantojn.

    El la 150 eseoj du temas pri Esperanto. Unu estas titolita "Esperanto" kaj la alia estas antauparolo por la Esperanta traduko de "Familio". Krome, en multaj aliaj eseoj trovighas vortoj pri Esperanto au esperantistoj. Tio montras lian konstantan amon al Esperanto. Li amas Esperanton, char li amas la homaron kaj la estontecon. Li kredas, ke la estonteco estos bela.

    En 1980 s-ro Bakin flugis al Stokholmo por partopreni la 65-an Universalan Kongreson de Esperanto. Tio surprizis liajn amikojn chinajn kaj svedajn. Li diris: "Antau mia vojagho miaj amikoj admonis min, ke en tiel granda agho mi ne partoprenu tian kongreson. Ili ne sciis, ke en la pasintaj jaroj mi neniam perdis intereson pri la internacia lingvo. Kaj post la kongreso mi havas pli grandan fidon al Esperanto. Esperanto certe farighos komuna lingvo de la homaro."

    En Stokholmo li diris al siaj svedaj amikoj: "Esperanto sendube disvolvighos rapide, sed ghi ludas nur rolon de komuna helpa lingvo, anstatauante neniun nacian lingvon... Se chiuj ellernos Esperanton, aperos tute nova situacio en la mondo."

    En la sekvanta kongreso Bakin farighis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Tio estas la plej alta honoro en Esperantujo.Ghin akiris nur tiuj, kiuj faris grandan kontribuon al E-movado kaj al la homa civilizacio. Bakin tute meritas la honoron.

    Post lia reveno de Stokholmo ni havis shancon babili. Krom ni, kunsidis ankau Hujucz kaj Jhelezo, shajne ankau Chun-Chan Yeh kaj Zhang Qicheng. En la kunsido ni esprimis deziron gastigi en Chinio universalan kongreson. Tio estis la 71-a UK okazinta en 1986 en Pekino.

    Bakin kaj Hujucz havis profundan amikecon inter si. Bakin diris: "Hujucz estis mia malnova amiko. Esperanto-movado kunligis nin. Nia amikeco dauris ghis lia lasta spiro, li ankorau vivas en mia koro."

    La unua letero de Bakin al Hujucz temas pri Esperanto. En 1920 Bakin vivis en Chengdu kaj Hujucz en Shanhajo. Tiam Hujucz, redaktoro de "Orienta Revuo", plej fama china periodajho, publikigis en ghi siajn artikoletojn pri Esperanto. En 1922, la tria jaro de ilia korespondado, Hujucz aperigis en ghi sian longan artikolon "La Idealo kaj la Realo de Internacia Lingvo", kiu sisteme traktas Esperanton.

    Hujucz vizitis Francion en 1928, kiam la tuta mondo festis la 100-an datrevenon de la naskigho de Lev Tolstoj. "La Mondo", redaktata de Henri Barbusse, aperigis la artikolon "Pri Tolstoj". Lau peto de Hujucz, Bakin tradukis la artikolon en la chinan lingvon kaj publikigis ghin en "Orienta Revuo", titolitan "Trocki pri Tolstoj". Dank' al helpo de Hujucz, Bakin sukcesis publikigi en Chinio sian unuan tradukon kaj iujn verkojn faritajn en Francio. Pro tio Bakin rigardis Hujucz kiel unu el la plej fruaj redaktantoj de siaj verkoj. Post la forpaso de Hujucz Bakin skribis kun profunda sopiro:

    "En la pasintaj jaroj mi malofte kontaktighis kun li. Sed ni ofte renkontighis, antau ol mi falis en malsanon. Lia fervoro por Esperanto kaj lia kontribuo al la disvolvigho de la china E-movado hontigis min. Ne estas bedauro por li, ke li forlasis tiun chi mondon en la agho de 90 jaroj. Kvankam mi perdis instruiston kaj amikon, kiu prizorgis min dum longa tempo, tamen lia figuro chiam staros antau mi kaj lia vocho chiam audighos che miaj oreloj. Multe faru, anstatau chasi famon kaj profiton; solide laboru, anstatau senenhave paroli. La vortoj lumigis mian vivovojon."

Multe faru, anstatau chasi famon kaj profiton;
Solide laboru, anstatau senenhave paroli.

Bakin kaj Hujucz sekvis tiujn vortojn dum sia tuta vivo.