Mi
konatighis kun s-ino Ada Fighiera-Sikorska (1929-1996), redaktoro
de "Heroldo de Esperanto" dum la 80-a UK en Tampereo,
Finnlando, somere de 1995.
Loghante
kun shi en la sama hotelo, mi renkontis shin chiutage dum la tuta
kongresa semajno. Shi estis svelta, emis blue kolorigi siajn palpebrojn
kaj uzi malhel-rughigilon kaj rozan ungo-vernison. Koliero el perloj
pendis sur shia kolo. Shi marshis rapide kaj ankau parolis rapide,
tamen entuziasme kaj bonhumore. "Jen talenta virino!"
mi pensis en mi, rigardante shin rapide foriranta malproksimen.
Estas
mirinde, ke virino tute sola redaktis kaj eldonis gazeton pli ol
30 jarojn. Tio vekis grandan scivolemon en mi kaj s-ino Wang Yuqin,
redaktoro de la China Radio Internacia. Ni kaptis shin dum matenmangho
kaj interkonsilighis kun shi pri nia intervjuo.
Tiuvespere
shi venis en nian chambron. Gustumante konfitajhojn, kiujn ni kunportis
el Pekino, shi libere babilis kun ni. Kvankam shi parolis rapide,
tamen shia tono estis milda. Mi kaj s-ino Wang bombardis shin per
demandoj. Shi ghoje respondis kaj rakontis al ni sian malfelichan
infanecon.
Shi
naskighis en Sidlce, Pollando, la 26-an de januaro 1929. Malfeliche,
milito eksplodis en 1939. Nur 10-jara, shi ja spertis kruelajhojn
de la milito. Shia patro Sikorski, generalo, kune kun miloj da aliaj
polaj oficiroj estis murdita de malamikoj. Dume shi, shiaj patrino
kaj fratino estis eskortitaj al Siberio. Nur en 1942 shia familio
sukcese forlasis Sovetion kaj en novembro 1948 revenis al la patrujo.
Ada
studis en universitato de Varsovio. Influate de esperantistoj-studentoj,
shi eklernis Esperanton en kurso, kiun gvidis s-ro Julio Baghy,
fama Esperanta verkisto kaj poeto.
"Mi estas felicha, ke mi havis tiel bonan E-instruiston. Dank'
al li, mi faris grandan progreson kaj sukcesis en ekzamenoj elementa
kaj mezgrada. Poste mi alighis al E-organizo," diris Ada kun
granda ghojo.
Ni
auskultis, magnetizitaj de shia rakonto.
En
1958, antau la jubilea UK en Varsovio, shi jam estis vicprezidanto
de la Varsovia E-Asocio. En 1959 shi fondis kune kun aliaj la E-redakcion
de la pola radio kaj farighis unu el ghiaj unuaj redaktoroj. Tiutempe
shi konatighis kun s-ro Gian Carlo Fighiera, konstanta kongresa
sekretario de UEA. Por prepari UK en Varsovio li loghis en la kongresa
urbo. En la afero por la komuna idealo ili enamighis unu al la alia.
Post
la geedzigho en 1960 en Bruselo ili kune prilaboris la verdan ghardenon
Esperantujo. En la vivo ili interparolis nur en Esperanto.
En
1962 Ada transprenis de s-ro Teo Jung, fondinto de "Heroldo
de Esperanto", ghian redaktan laboron, kiun shi fidele plenumis
34 jarojn. "Tiam mi iom timis, ke mi ne kapablos fari tiun
grandan laboron. Sed mia edzo kuraghigis min, promesante helpi min
en la komenco." Tiel komencighis shia nova vivo.
"Mi
devas konfesi, ke tio ne estas normala laboro por iu ajn redakcio
de nacilingva jhurnalo." Ada diris al ni, ke shi devas mem
fari chion. Krom redaktado, enpaghigado kaj fotado, shi prizorgis
ankau administradon, korespondadon kun legantoj kaj kunlaborantoj¡
Por plenumi tiom da taskoj oni devas havi lertecon kaj kapablecon.
Tiajn posedis Ada. Kaj poste komputoro multe helpis shin en shia
laboro.
"Kial
vi ne dungas helpanton?" mi demandis.
"Heroldo
funkcias sen profita celo. Do mi ne havas sufiche da mono por la
pago," shi respondis kun rideto. "Iam venis al mi volontulo
el Koreio. Tamen mi rifuzis lin pro la supre menciita kauzo. Krome,
mi ne havas lokon por li. Fakte, mia dormochambro servas al mi ankau
kiel kabineto."
"Redaktado
de Heroldo estas granda laboro chiutaga. Mi povas diri, ke mi jam
adaptis mian vivon privatan al tiu laboro."
Kun
tempopaso, shi farighis pli sperta kaj kapabla. Heroldo instruis
al shi uzi sian tagon pli bone kaj pli efike. "Ghi donis al
mi tiom da ghojo, tiom da plezuro intelekta kaj movada, tiom da
instruigho, scioj, konatigho kun la homoj diversaghaj de malsamaj
etnoj el diversaj landoj, ke mi fakte sentas min ege felicha, ke
mi povas fari tian laboron."
Efektive,
Ada sciis ne nur diligente labori, sed ankau bone prizorgi sian
propran familian vivon. Okupita de la redaktado, shi faris ankau
mastrumadon, flegis sian edzon kaj prenis sur sin la respondecon
de achetado kaj preparado de manghajhoj. Shi dormis ne multe. Chiutage
shi ellitighis frue. Reveninte de la matena bazaro, shi komencis
sian laboron strechan kaj signifoplenan.
Shi
shatis marshadi por sin ekzerci. Al shi plachis klasika muziko.
Agrablis bela muziko kaj en la chambro kaj en la kuirejo.
Ada
estis senlaca semanto en Esperantujo. Shi cheestis multajn internaciajn,
naciajn kaj lokajn kongresojn kaj konferencojn. Chie shi prelegis
kaj instruis Esperanton.
Nemalmultaj
el shiaj lernantoj farighis eminentaj esperantistoj. La 80-a UK
en Tampereo estis por shi la 35-a. Partopreni UK estis granda ghuo
por shi, char dum la kongresa semajno shi povis fari multajn aferojn,
renkontighi kun malnovaj amikoj kaj konatighi kun novaj el diversaj
kontinentoj. Kaj krome, shi povis iom sufiche dormi.
En
1994 shi farighis Honora Membro de UEA kaj ricevis Fame-premion.
Je tio shi diris kun rideto: "Tio estas ekster mia atendo."
"Tion
vi meritas!" Naskighis en mi respekto al tiu senlaca kaj elstara
esperantistino. Shia vocho estis tiel dolcha kaj agrabla, shia rideto
tiel bela kaj sincera.
Kvankam
shi forpasis en 1996, tamen shia sindonemo al Esperanto ankorau
inspiras al multaj adeptoj de Zamenhof energie labori por la bela
idealo de la homaro.
|