En 1908
s-ro Li Naixi naskighis en Meixian-gubernio de Guangdong-provinco.
De infanagho suferante molestadon de alilandaj agresantoj kaj batalojn
inter enlandaj militaristoj, li elkore sopiris al paca kaj ideala
socio. Jam en mezlernejo li legis multe da progresemaj libroj, inter
kiuj estis gazeto "Studentoj" kun Esperanta rubriko gvidata
de Hujucz, tiama estro de la Shanhaja E-Asocio. Che la unua renkontigho
kun Esperanto, li firmigis sian decidon lerni ghin.
Printempe
de 1928, s-ro Li Naixi sukcese trapasis la ekzamenon eniri armean
lernejon de Nankino por studi radio-teknikon. Tiam li achetis Esperantan
lernolibron kaj komencis memlernadon. En 1929 kune kun aliaj progresemuloj
li estis jhetita en malliberejon. En ghi li informighis, ke la Shanhaja
E-Asocio starigis korespondan E-lernejon. Li petis kunlernanton
sendis por li la lernopagon. Tiam la famaj e-istoj Hujucz kaj Bakin
donis lecionojn kumule en tiu lernejo. Ili persone korektis liajn
ekzercojn. En la malliberejo li havis sufiche da tempo por lerni.
Tial li plenumis la lernadon en duonjaro. Poste li achetis kelkajn
E-librojn por plua studo.
Unu jaron
poste, li estis liberigita. Li partoprenis la kontraujapanan batalon
en Shanhajo kaj poste venis al Fujian-provinco. Tiam viglis E-movado
en- kaj eksterlanda. Li abonis nombron da E-gazetoj kaj alighis
al UEA. En Guiyang, chefurbo de Guizhou-provinco, li luis klaschambron
de iu elementa lernejo kaj starigis E-kurson en la someraj ferioj.
Veninte en Chongqing de Sichuan-provinco, li daurigis lernadon de
Esperanto kaj tradukis kaj publikigis versajhojn kaj novelon "La
Teatra Korbo" de Julio Baghy.
En 1937
eksplodis en la tuta Chinio la Kontraujapana Rezistmilito. La vivo
de s-ro Li Naixi farighis pli malkvieta. Li loghis sinsekve en Xi'an,
Chongqing, Hongkong kaj aliaj lokoj. Kie ajn li estis, lin chiam
akompanis Esperantaj libroj, kaj li chiamaniere klopodis kontaktighi
kun lokaj esperantistoj. Dum tiu tempo li konatighis kun Venlo Fon,
Eltunko, Zhang Qicheng kaj multaj aliaj chinaj esperantistoj. Foje
li kaj Venlo Fon ech fondis Esperantan presejon.
Antauvespere
de la fondigho de la China Popola Respubliko, li venis en Pekinon.
Post nelonge li ghojis pri la apero de la unua numero de EPCh (1950),
cheestis la fondkunvenon de la China Esperanto-Ligo (1951) kaj donis
kontribuajhojn al la revuo. Poste li estis sendita al la China-Pollanda
Mar-transporta Kompanio.
Revenu
|