En 1958,
post la reveno al sia patrolando s-ro Li Naixi funkciis kiel ghenerala
direktoro de ChEL kaj kumulis la redaktadon, eldonadon kaj distribuadon
de EPCh. En la sama jaro li estis elektita kiel konstanta komitatano
de ChEL. Dum sia servoperiodo li varbis profesiajn esperantistojn
de la redakcio de EPCh, multigis kolorajn kaj blanka-nigrajn bildojn
de la gazeto kaj plirichigis ghian enhavon. Tiel rimarkinde multighis
la abonantoj.
Samtempe,
por plivastigi Esperanton kaj konigi Chinion al eksterlandaj esperantistoj
Li Naixi proponis funkciigi Esperantan disaudigon en Radio Pekino
(nuna China Radio Internacia). Lia propono estis aprobita de estraranoj
de ChEL Hujucz, Jhelezo kaj Chen Yuan. Dank' al ilia klopodo la
Esperanta elsendo ekfunkciis fine de 1964.
Por gajni
pli da simpatio al Esperanto kaj konigi ghin al pli multaj chinoj,
Li Naixi proponis al ChEL okazigi ekspozicion pri E-laboro. La ekspozicio
sukcese okazis julie de 1963 en Pekino. Ghin cheestis vichcefministro
Chen Yi kaj aliaj shtataj gvidantoj. Samtempe okazis ankau la 1-a
Tutlanda Laborkunsido de Esperanto, en kiu Chen Yi faris paroladon
tre favoran al Esperanto. Tio multe kuraghigis la chinajn esperantistojn.
Lau propono
de Chen Yi, tuj post la kunsido Li Naixi donis grandan atenton al
kulturado de junaj esperantistoj. Sankciite de la Shtata Ministerio
de Supera Eduko, ChEL starigis kurson por altlernejaj E-instruistoj.
La ministerio publikigis oficialan dokumenton, ke la altlernejoj
povas uzi Esperanton kiel duan fremdan lingvon en la fremdlingva
fakultato kaj kiel nedevigan studobjekton en aliaj fakultatoj. Fininte
la lernadon en la nomita kurso, la instruistoj starigis nedevigan
E-kurson en dek chinaj altlernejoj. En 1964 ChEL starigis E-kurson
ankau en la Pekina Radio-disaudiga Instituto. La kursanoj venis
el diversaj altlernejoj. Post unujara lernado ili estis senditaj
al la redakcio de EPCh, Radio Pekino ktp. Tiuj esperantistoj edukitaj
en la 60-aj jaroj farighis aktivuloj de la china E-movado. Ankau
ili elbakis multe da esperantistoj.
Li Naixi
ne nur kontribuis por la redaktado kaj eldonado de EPCh, por la
Esperanta disaudigo kaj por la edukado de esperantistoj, sed ankau
gvidis ChEL en tradukado kaj publikigo de pli ol cent E-libroj sub
la helpo de en- kaj eksterlandaj samideanoj.
En la
sekvaj dek jaroj de la Kultura Revolucio, la china E-movado estis
serioze damaghita. Li Naixi devigite forlasis sian postenon. En
1979 la pli-ol-60-jara Li Naixi revenis al ChEL kaj ekfunkciis kiel
ghia asista ghenerala sekretario. En la sama jaro okazis la 2-a
Tutlanda Laborkunsido de Esperanto. La china E-movado reviglighis
kaj senprecedence prosperis meze de la 80-aj jaroj.
Por gvidi
E-movadon en diversaj lokoj de Chinio kaj helpi esperantistojn en
E-lernado, Li Naixi proponis fondi revuon, t.e. la organon de ChEL
"La Mondo", kiu aperis en 1981, kun li kiel chefredaktoro.
Por la fondigho de la societo "Amikoj de Esperanto", la
China Esperanto-Eldonejo kaj la libro-servo de EPCh, li faris multajn
laborojn.
Krome,
ekde 1980 Li Naixi elesperantigis "La Lanternisto kaj Aliaj
Noveloj", "Mashin-mondo", "Dio Rekompencu Vin",
"Versajhoj en Prozo" (de Turgenev) ktp. kaj faris piednotojn
por multaj E-verkajhoj. La de li chinigita "Taglibro de Anne
Frank" popece publikighis en "La Mondo" kaj ricevis
laudon pro sia bela lingvajho. Li chinigis ankau multe da fremdlandaj
literaturajhoj, verkis kaj publikigis en "La Mondo" multajn
artikolojn pri Esperanto.
Li donis
grandan atenton ankau al edukado de Esperantaj instruistoj. Dank'al
lia klopodo en 1981 starighis landskala kurso por altlernejaj E-instruistoj.
Ghis 1988 funkciis entute 8 tiaj kursoj kaj en ili lernis pli ol
200 instruistoj. S-ro Li Naixi ankau partoprenis ellaboradon de
la E-instrua programo por altlernejoj kaj kompiladon de "Lernolibro
de Esperanto". Li ankau faris preparajn laborojn por la 1-a
China Kongreso de Esperanto en Kunming (1985) kaj la 71-a UK en
Pekino (1986). En 1987 li emeritighis.
Revenu
|