En
1923 Li Sen naskighis en Tianjin. Diplomighinte el universitato
en 1948, li komencis labori en fervojaj departementoj de Tianjin
kaj Taiyuan. Poste, li laboris kiel chefingheniero de la Fervoja
Buroo de Hohhot, chefurbo de la Autonoma Regiono de Interna Mongolio.
En 1987 li emeritighis.
En
sia universitata lernado Li Sen aktive partoprenis en socia aktivado
kaj nun li restas sama, kvankam pli-ol-70-jara. Li
eklernis Esperanton en 1944, kiam li studis en la Pekina Universitato.
Foje, li trovis la libron "Esperanto" en la Shtata Biblioteko
de Pekino kaj scivoleme foliumis ghin. Tiamaniere li interesighis
pri Esperanto kaj eklernis ghin. En lernado li faris multajn notojn.
Li diris: "Mi bone memoras la okazintajhojn antau kvindek jaroj.
Bedaurinde, mi perdis la notkajeron." Tiu travivajho semis
la verdan semon en lia koro kaj kunligis lin kun Esperanto por la
tuta vivo.
Revenu
|