Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas kiu en E-ujo

 

 

 

 


Li Sen kaj E-movado de Interna Mongolio

Sindedicho al la E-movado

    Komence de 1979, informighinte, ke en Hohhot funkcias Esperanta asocio, li do entuziasme partoprenis en E-movado.

    Nelonge post kiam li membrighis al la E-asocio, li estis elektita kiel ghia estro. Sub lia gvido la asocio fondis la revuojn "Verda Stepo" kaj "Amiko de Esperanto", funkciigis Esperantan kurson, korespondan E-kurson kaj radian E-kurson. Tiel multe progresis la E-movado de Interna Mongolio.

    En la pasintaj dekkelkaj jaroj la E-asocio okazigis E-kurson ch. 100-foje, en kiu lernis pli ol 4 mil homoj. Chiufoje, kiam komencighis la kurso, Li Sen prelegis sub la titolo "E-movado kaj ghia evoluo", por ke la kursanoj bone konu Esperanton.

    Li Sen kun siaj samideanoj venkis multajn malfacilajhojn por eldoni la organon "Verda Stepo" kaj "Amiko de Esperanto". Kaj plie, ili eldonis elesperantigitajn librojn, kiaj "Rememoro pri Militfajro" kaj "Esperanta Disertajharo", en la nomo "Libraro de Verda Stepo". Li Sen kaj aliaj aktivuloj ofte verkis disertajhojn pri E-movado de Chinio kaj lingvajho de Esperanto. Iuj disertajhoj aperis en Esperantaj revuoj. La de ili farita televida programo "La Interna Mogolio en Progreso" gajnis la duagradan premion en la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto en 1992.

    Li Sen opinias, ke por evoluigi E-movadon necesas pligrandigi la influon de Esperanto en chiuj kampoj. Ekde 1982 li propagandis Esperanton inter la fervojistoj per raporto, oratorado kaj kurso. Januare de 1984, fondighis la E-Asocio de la Fervoja Buroo de Hohhot. En 1992 fondighis la China Fervojista E-Asocio kaj Li Sen estis elektita kiel ghia prezidanto. Nun la asocio havas rilaton kun dekkelkaj fervojistaj E-grupoj en la mondo kaj kontribuas multe por la progreso de la china fervoja afero kaj la china fervojista E-movado.

    Kiel emerito, Li Sen estas okupata pri diversaj sociaj laboroj, tamen li dedichas plejparton de sia tempo al Esperanto. Li ofte helpas la asocion per sia honorario kaj ankau gastigas au helpas esperantisto-vizitantojn en- kaj eksterlandajn.

 

Revenu