Samkiel
ofte okazas dum UK, mi veturis perbuse de la hotelo al la kongresejo.
Belega suna mateno invitis min al meditado pri alia belega konstato:
la brilo, kiun oni vidas che la vizagho de tuta esperantistaro.
Shajne interna suno varmigas kaj briligas la mienojn, la manojn
(gestojn) kaj okulojn de tiuj benataj personoj, kies vivvojoj estis
iam tushataj de la mirakla Esperanto. Jen la buso haltis antau alia
hotelo che marbordo, kie amaso da kongresanoj ja "brileme"
atendis ghin. Ege simpatiaj eksterlandanoj eniris, afable salutis
kaj serchis vakantajn sidlokojn. Apud mi sidis fraulino kaj ni tuj
komencis babili. Do, mi lasis la eteran tavolon de mia meditado
kaj atingis la materian per vera, utila, praktika uzado de la "miraklo".
Ju
pli ni interparolis, des pli kreskis nia emocio...
Char
mi kuriozas pri la kauzo au cirkonstanco per kies instigo iu ajn
esperantisto estighis tia, mi kutime demandas - kiamaniere Esperanto
tushis vian vivon?
Do,
la simpatia china amikino (ja fakte post 10 minutoj ni ambau estis
veraj amikinoj!) rakontis al mi pri sia alproksimigho al E-movado.
Same shi demandis min pri la mia. Kaj mi rakontis jenon:
Foje
tuta mia parencaro celebris familian daton kaj kunfestis en tre
agrabla, tamen bruema etoso. Subite mia onklo fikse rigardis min
kaj diris: "Vi devas lerni Esperanton, char vi havas 'verdan
animon'!"
Kompreneble
mi atentis lian konsilon, char delonge mi konstatis la pravecon
de liaj elektoj. Nur iomete mi strangis la koloron de mia animo,
pri kies 'verdeco' mi ne konsciis.
"Kio
estas Esperanto?" mi scivoleme demandis. "Se vi konsentos
kontentigi min per horo da via tempo, ni iros en apudan chambron
kaj mi klarigos al vi kion vi deziras scii," li diris.
"Mi
nepre faru tion!" mi diris kun grandaj kaj atentemaj okuloj.
Do,
ni deflankighis kaj serchis pli trankvilan angulon. Ni sidighis
kaj li komencis paroli al mi. Estis granda vico da informoj pri
Zamenhof, pri la "songho de la homaro", pri la jam multnombraj
aktivuloj k.t.p.
Fojfoje
mia onklo haltigis la paroladon kaj englutis. "Kion?"
"Nenion!" Emocio premis lian gorghon.
Chion
mi audis kaj ech sentis, ke la aero chirkau ni, iom post iom, ighis
malpeza. Estighis magia momento kies forto kaj specialeco restis
por mi tute neforgesebla. Kiam mi ekvidis du timemajn larmojn, baletistinojn!,
che liaj okuloj, en tiu preciza momento mi decidis por Esperanto!
Shajnis
al mi, tiam 16-jara, ke mia onklo vizitis la pasintecon kaj la estontecon
samtempe!
Ghis
nun, chiutage mi dankas pro tia signifoplena sperto en mia vivo.
Kien ajn mi iras, tutplezure mi rakontadas pri mia esperantistigho,
chu meze de esperantistoj au ne. Mi dankas ankau al Dia permeso
pro la "utila" memorkapablo de la homoj, char chiufoje,
kiam mi memoras pri tiu speciala momento de mia vivo, denove mi
ghuas ghin, denove mi rikoltas florojn, -- la kristalajn larmojn
de mia onklo.
Fine
mi deziras al chiuj, kiuj iras al la "verda vojo", ke
ili spertu la saman grandkvantan kaj altkvalitan felichon kiel mi
ofte spertas pere de Esperanto. Dank' al E-kurso mi kondukis aron
post aro da brazilaj infanoj kaj junuloj al la "verda vojo",
kiuj viglas nun en Esperantujo.
|