4
gaja 1 En bona humoro kaj plezuro kun rideto au aliaj gestoj:
~a junulo. 2 Esprimanta tian animstaton: ~a kanto, festeno,
fajro, danco.
|
Gaja
Karlo ridetante
Gaje dancas elegante. |
Plenas
li je gajhumoro,
Li gajigas ech perkante. |
4
gajni 1 Akiri valorajhon en hazardludo. 2. Superi alian en
batalo, konkurso k.s.: ~i venkon, ~i la unuan lokon en konkurso.
3 Akiri profiton, favoron: ~ subtenon, tempon, favoron.
|
Sportisto
kun rapidaj kruroj
Medalojn gajnis en vetkuroj. |
Post
gajno de l' unua loko
Dikighis plie la femuroj. |
5
gardi 1 Zorgi por eviti dangheron: ~i shafojn. 2.
Zorge teni ion au iun en bona sato: ~i sian veston de malpurigo.
3. Zorgi ke iu au io ne kauzu malbonon: ~u vian langon.
|
Ni gardu
nin de troa hasto,
Necesas tempo por la pasto |
Fermenti
por prepari panojn.
Nin gardu ankau de prokrasto. |
4
gazeto Perioda presajho pri aktualajhoj de konstantaj formato,
amplekso kaj prezo.
|
Gazetoj
estas scio-fonto,
Abundas ili en la mondo. |
Chu
ili chiuj indas legi?
Neniu jesas je respondo. |
1
ge- Prefikso montranta konsiston el ambau seksoj: ~patroj,
~fratoj, ~edzoj, ~amikoj. -a. De ambau seksoj: ~a lernejo
(lernejo por knaboj kaj knabinoj).
|
Geedukon
faras multaj landoj,
En geklasoj kunas gelernantoj. |
Sed
en iuj landoj pri l' afero
Lautas malaproboj kaj demandoj. |
5
genuo Artiko inter la femuro kaj kruro.
|
Genuo
estas grava gamb-artiko,
Oftege ni ghin uzas en praktiko. |
Sed
iafoje oni ghin ekfleksas,
Pro humiligho au pro artifiko. |
5
glacio Akvo solidighinta pro malvarmo.
|
La kristalo
estas charma,
Sed ghi estas tre malvarma. |
Se ghin
lekas fajra flamo,
Ghi farighas gute larma. |
|
Glacio
estas tre malvarma.
Glaciskulptajhoj estas charmaj. |
Sed
en la sun' degelas ili
Kaj tuj farighas riche larmaj. |
4
glaso 1 Vitra trinkilo. 2 Ebriiga trinkajho tenata en ~o.
Li havis unu ~on troan (li ebriighis)
|
La glasojn
levu, miaj karaj,
Eltrinku pro la senkomparaj |
Sukcesoj
kaj ni plue penu
Por pliaj venkoj epokfaraj. |
2
granda 1 super la ordinaraj dimensio, alteco, longeco, grado
au kvalito: ~a domo, plezuro, talento.
|
Granda
estas la chielo,
Granda estas nia tero, |
Granda
estas nia celo,
Granda estas la Espero. |
2
grava 1 Atentinda pro sia granda influo au siaj grandaj sekvoj:
~a persono, ~a afero. 2 Plena de danghero au doloro: ~a
malsano.
|
Por
chiu gravas la aero,
Sen aer' la viv' ne eblas. |
Sed
pli gravas la libero,
Sen liber' la viv' funebras. |
5
greno ! Kulturataj herboj, kies semoj estas uzataj por prepari
manghajhojn: tritiko, sekalo, rizo, maizo estas grenoj. 2
La mangheblaj semoj de tiuj plantoj:
|
La rizo
blankas kaj l' tritiko flavas.
Por vivo de la homoj l' grenoj gravas. |
Maizo
taugas nutri la dombestojn,
Kaj el tritiko ni farunon havas. |
5
griza En la koloro de cindro.
|
Grizas
la mantelo
De l' autun-vespero. |
Grizas
la humoro,
Pro la kriz-apero. |
5
grupo Aro da samspecaj objektoj au personoj.
|
Grupo
de aktoroj,
Grupo de shoforoj, |
Autis
grupe al la
Grup' de direktoroj. |
6
guti 1 Fali, flui en etaj eroj. 2 Lasi ~ojn fali de si.
|
Kvankam
guto etas,
Se gutad' ripetas, |
Povas
trui shtonon.
Chu ekguti pretas? |
|