|  
               Antauparolo 
                 Sperto 
              montras al ni, ke oni devas havigi al si la kutimon pensi en Esperanto, 
              se oni volas ghin bone uzi chu bushe chu skribe. Kaj por akiri tiun 
              kutimon, la lernantoj devas alkutimighi al klarigo de la novaj vortoj 
              per Esperanto en sia lernado. Tamen la Plena Ilustrita Vortaro estas 
              ne oportuna por la komencantoj. Tiun chi vortareton mi kompilas 
              por ilin helpi. 
                En 
              tiu chi vortareto mi enmetis la pli ol 700 radikojn de la unuaj 
              5 grupoj de vortoj de la "Baza Radikaro Oficiala (B.R.O.). 
              Al ili mi aldonas kelkajn el la ceteraj grupoj. Por faciligi la 
              komprenon de la klarigoj, mi klopodas uzi simplan lingvajhon kaj 
              donas ekzemplojn pri la uzado de la vortoj, ilustras per bildoj, 
              kiam eble. Por faciligi memoradon de la plej ofte uzataj vortoj, 
              mi aldonas al ili ankau versajhojn simplajn. 
                La 
              ciferoj 1, 2, 3, 4, 5 ktp antau la artikoloj montras al kiuj grupoj 
              tiuj vortoj apartenas. 
             Mallongigoj 
              uzataj en la vortaro: 
            
               
                a = 
                  avorto, adjektivo 
                  art. = artikolo 
                  e = evorto, adverbo 
                  i = ivorto,verbo 
                  inter. = interjekcio 
                  kon. = konjunkcio 
                  num. = numeralo 
                  o = ovorto, substantivo | 
                onom. 
                  = onomatopeo. 
                  pron. = pronomo 
                  pref. = prefikso 
                  prep. = prepozicio 
                  pron. = pronomo 
                  sub. = subjunkcio 
                  suf. = sufikso 
                  tr. = transitiva | 
               
             
              
           |