Unua-pagho >> Esperantujo >> Lernado

 

 

 

 


Vortareto por lernantoj (D)

de LAULUM

    1 da Prepozicio uzata por ligi vortojn esprimantajn nedifinitan kvanton, nombron, mezuron kun la mezurata ajho: Iom da mono; taso da akvo; peco da shtofo; au ligi substantivigitan numeralon kun io mezurata mi

  Maria bredis kestojn da abeloj,
Rikoltis grandan kvanton da mielo.
Shi portis ghin en cento da boteloj,
Al urbo por dekduo da hoteloj.

liono da homoj, deko da soldatoj.

    5 danghero Proksima ebleco de malfelicho, malutilo, perdo, malbono; tia afero.

  Tertremo, shtormo, trombo, milito...
Dangheroj venas sen invito.
La homfaritajn ni nuligu,
Kontrau tertremo chu eblas evito?

    3 danki Esprimi sian shaton de io ricevita: Mi ~as vin pro la helpo; senti moralan devon reciproki al ricevita bono Al lia helpo mi dankas mian vivon; reciproki ricevitan bonon: Li ~is per perfido; shuldi: La modernan vivon ni ~as al la lingvo.

  Dankinda estas la patrino.
Shi amzorgadas nin sen fino.
Kiel ni povas shin plendanki?
Ja ne sufichas nur kapklino.

    1 de Prepozicio por montri: 1 Punkton, kie komencighas movo: Li foriris ~ la hejmo; li lernos diligente ~ nun. 2 La aganton de la ago: Tio estas farita ~ shi; la amo de homo al homo. 3 La posedanton: Mi legis la poemon ~ Zamenhof. 4 Rilaton inter du substantivoj: parto ~ libro, peco ~ pano, vojo ~ tri tagoj, lumo de lampo.

  Li deprenis florojn de l' mateno,
Por beligi l' ejon de kunveno.
Kaj vokite de la prezidanto,
Li foriris tuj de la ghardeno.

    5 decembro La dekdua monato de la jaro.

  Decembro, la monato lasta,
Enhavas tridek unu tagojn,
Kun Festa Tag' Zamenhof-Naska,
Por fari librachetajn agojn.

    5 decidi Fiksi, post pripenso, kio devas esti farata; meti finon al demando, diskuto, proceso ktp.

  Mi decidis al Parizo iri,
Kun decido sperton mem akiri.
Amikin' decidis doni helpon,
Kaj decidis ech por mi kuiri.

    1 dek Nau kaj unu au kvin kaj kvin.

  Dek manajn fingrojn chiu homo havas.
Per ili chiutage ni nin lavas.
Ni havas ankau dek piedajn fingrojn,
Kaj ili por grimpado tre tre gravas.

    2 demandi Peti respondon, informon, sciigon.

  Infano demandas al sia patrino,
"Pro kio senlace laboras mashino?"
La panjo pripensas kaj faras klarigon
"Char ghia trinkajho ja estas benzino."

    4 dento Elstaraj ostetoj en busho por mordi kaj machi.

  Okulo pro okulo,
Kaj ankau dent' pro dento.
Kontrau la maliculo
Ne dormu la prudento.

    2 devi Ne povi ne fari ion pro bezono, deco, legho, sintrudanta volo: Chiu ~as lerni; esti lau logiko: je la 5-a la suno jam ~as aperi.

  Chiu homo devas spiri,
Chiu auto devas iri,
Chiu shoforo devas stiri,
Chiu traktoro devas tiri.

    2 deziri 1 Forte emi havi au ghui ion: Tien la okuloj iras, kien la koro ~as. Voli atingi, ricevi: Kiu deziras, povas partopreni.

  Sukceson chiuj ni deziras,
Tamen ne chiam ni akiras.
Por sukcesigi la aferojn,
Ni penlabori frue iras.

    4 dika Granda lau la tria direkto, kiu estas nek largho nek longo: ~a libro; grasa: ~a litero:

  Sinjoro Dika malfelichas,
Graseco lia jam sufichas.
Malsanoj ofte lin turmentas,
Je malplezuro li tre richas.

    5 dimancho La sepa tago de la semajno.

  La sepa semajntago 'stas dimancho.
Maria iras parken kun fiancho.
Post promenado ili malsatighis,
Kaj iris al bufedo por tagmangho.

  Dimancho - tago por plezuro,
Por sinamuzo, florkulturo.
Ghi estas tago por ripozo,
Por promenado en naturo.

    2 diri Audigi vortojn, informon, opinion, ordonon ktp per la busho au per skribo.

  Kion vi jam diris,
Tio revokeblas?
Diru post pripenso,
Se vi nun ne febras.

4 diversa Unu el tiuj, kiuj havas aliajn ecojn.

  Diversaj floroj chie floras charme,
Diversaj militistoj kushas arme.
Diversaj vermoj vigle manghas svarme.
Diversaj malamikoj mutas larme.

    3 dolaro Monunuo de Usono, Kanado kaj aliaj landoj. Chiu dolaro konsistas el 100 cendoj.

  Dolaro povas fari chion,
Ech subacheti sanktan dion.
Pro manko de ghi homo vagas,
Ech perdas saghon kaj racion.

    3 dolcha 1 Kun la gusto de sukero au mielo: ~aj fruktoj, kukoj, sukoj. 2 Agrabla al la sensoj: ~aj songhoj, vortoj, rideto, muziko.

  Dolcha estas la sukero,
Dolchas ankau la mielo.
Dolchas lulo de l' patrino,
Dolchas kanto de anghelo.

    4 dolori Kauzi fortan malagrablon al la korpo au spirito.

  Pro malfelicho kor' doloras,
Pro chagreno homo ploras.
Pro kio do la malfelichoj?
Ja homoj kaj l' natur' autoras.

    3 domo Konstruo por vivado de homo; gento; chiu el la 12 fakoj de la chielo.

  Por chiu viva homo
Tre gravas la loghdomo.
Sendoma homo vagas,
Kunighas kun fantomo.

    2 doni Havigi al iu ion: ~ panon, akvon al iu; produkti, estigi: la arboj komencis doni fruktojn; meti ion en alies manon: doni leteron al poshtisto; fari ion al iu: ~i konsilon, helpon, impreson, apetiton.

  Felicha helpon donas,
Char multon li disponas;
Mizera helpon petas,
Char tion li bezonas.

    5 donaci Doni ion sen intershangho kiel esprimon de amikeco, favoro, amo.

  Donaco estas ankau doto
Donata al edzinigoto.
Interdonacas geamikoj.
Donacighas ofte foto.

    3 dormi Ripozi surlite sen korpa au spirita aktiveco:Li ofte songhas, kiam li ~as. ; resti senaga: Ne veku malfelichon, kiam ghi ~as.

  Por homo gravas ankau dormo.
Ghi estas parto de vivnormo.
Ghi refreshigas kaj fortigas.
Do dormu ech dum daura shtormo.

    5 dorso 1 Parto de la korpo malantau la brusto kaj ventro: turni la ~on al iu. 2 Supra parto de bestoj de la kolo ghis la vosto: rajdi sur la dorso de chevalo. 3 Supra kurbo de objekto: ~o de monto, ~o de nazo.

  Homoj ofte sur la dors' ripozas.
Tiel kushas ja neniu ponto.
Ankau ne l' chevaloj tiel pozas,
Kaj neniam dorse kushas monto.

    9 doti Havigi donacajhon al sia edzo au sia edzino okaze de la geedzigho: Li riche dotis la filinon; havigi al iu kvaliton: La naturo lin dotis per muzika talento.

  Beleco - shia naturdoto
Ne por pentrado nek por foto.
Ricevis shi kruelan edzon
Kaj frue kovris sin per koto.

    7 droni Morti en akvo; (shipo) perei en akvo: Ofte ~as lertaj naghistoj; enighi kaj malaperi en medio: La autoj ~is en la densa nebulo.

  En shultroj Petro dronis ghis l' oreloj,
Kaj dronis en doloro pro kanero.
L' edzino dronis ja en malespero,
Kaj Petro sin dronigis en rivero.

    1 du Unu kaj unu.

  Chiu havas du okulojn,
Chiu havas du orelojn.
Ili servas la saghulojn,
Same ankau l' stultajn celojn.

    4 dubi 1 Ne esti certa pri la vereco, realeco, kredindeco de io: Li ne ~as pri tio, ke la tero estas globo ; 2 Heziti kredi: Mi ~as, ke chiuj lin helpos por venki la malsanon.

  Kiu dubas pri turnigho de la tero?
Kiu dubas pri bezono de aero?
Kiu dubas pri dolcheco de sukero?
Kiu certas pri ekzisto de Infero?

    1 dum Prepozicio montranta la tempon, en kiu io daure estas au agas: Li gardis lin dum lia dormo; subjunkcio, kiu enkondukas subpropozicion por montri la tempon en kiu io daure estas au agas: Ili laboregis, dum la mastro sin amuzis.

  Dum la tago penlaboro
Kaj ripozo dum nokthoro,
Brila pagho dum junagho,
Dum oldeco ne pentploro.