Unua-pagho >> Esperantujo >> Lernado

 

 

 

 


Vortareto por lernantoj (Ch)

de LAULUM

    8 chagreni Estigi malplezuron au kordoloron al iu.

  La amatino pro li svenis,
Kaj tio forte lin chagrenis.
Por resanigi l' karulinon,
Al kuracisto li alvenis.

    2 chambro Parto de domo apartigita per muroj; ejo por aparta funkcio.

  Kvar chambrojn havas nia apartamento.
La gastochambro en la oriento,
La legochambro estas tuj apude,
La litochambroj en la okcidento.

    4 chapelo Kapvesto kun chirkaurando.

  Kapvestoj estas chapo kaj chapelo,
Malsamas forme, sed por sama celo.
Chapelo chia havas larghan randon,
Ghi plachas al sinjoro kaj nobelo.

    1 char Konjunkcio indikanta la kauzon: Li estas mia onklo, ~ mia patro estas lia frato; subjunkcio, kiu enkondukas subpropozicion montranta kauzon au motivigon: Mi dankas vin, ~ vi helpis min.

  Ni amas tagon, char ghi helas,
Ni shatas rozon, char ghi belas,
Ni shatas lakton, char ghi nutras,
Ni shatas hundon, char fidelas.

    9 charo 1 Durada veturilo. 2 Parto de veturilo konsistanta el paro da radoj kun la akso.

  Charo estas veturilo
Por transporti en facilo.
Charo chiam plachas, chu ne?
Char ghi estas kun utilo.

    1 Che Prepozicio montranta tushan proksimecon, tujan apudecon.

  Gregoro gastas che parenco,
Kaj vivis gaje che l' komenco.
Che li senchese bruis grumbloj,
Do elcherpighis pacienco.

    8 cherizo Ronda rugha frukteto de ~-arbo (Prunus cerasus), dolcha kaj acida.

  Dolchacida suka bero
Charmas kiel rugha perlo.
Ghia rugho, ne el farbo
Sed devenas de la arbo.

    5 chesi Komenci ne esti: La pluvo ~is; komenci ne -I: Li ~is skribi.

  Se bestojn chesos ni imiti,
Kaj iam chesos ni militi,
Malsanoj chesos nin molesti,
Kaj shtormoj chesos nin viziti...

    3 chevalo Granda dombesto kun negrandaj oreloj kaj granda vosto richa je longaj haroj, kiu povas kuri rapide kaj estas uzata por rajdado au tirado de plugiloj kaj veturiloj.

  Chevalo kvar piedojn havas,
Galopas fluge kaj tre bravas.
Ghi amas sian bonan mastron,
El vivdanghero lin ghi savas.

    1 chi Adverbo signifanta: en la loko mem, kie la parolanto estas; pli proksime en tempo au spaco.

  Chi tio estas mano,
Chi tio estas pano.
La mano faras panon,
Por teno de la sano.

    1 chia De iu ajn speco.

  Chia vivantajho devas morti,
Chia charo devas pezon porti,
Chia prospereco devas pasi,
Chia advokato devas vorti.

    1 chiam En chiu tempo, chiutempe.

  Chiam turnas sin la tero,
Chiam varmas la somero,
Chiam fine venkas vero,
Chiam stultas trokolero.

    1 chie En chiu loko.

  Chie, kie lumo brilas,
Tie ankau ombro estas;
Chie, kie hom' humilas,
Tie tiraneco restas.

    1 chiel En chia maniero; per chia rimedo.

  Chiel ni klopodas por la paco.
Chiel ili provas, per minaco,
Nin teruri per milita fajro.
Chiel rezistadas ni sen laco.

    6 chielo 1 La blua spaco super niaj kapoj. 2 Tiu spaco rigardata kiel la loghejo de dioj. 3 La nomo de Dio.

  Hele blua vasta tolo
En proksimo kaj en foro,
Brile bela en koloro,.
Neuzebla por tajloro.

    1 chio La tuto au chia ero de la tuto.

  Ne chio brila estas oro,
Ne chion povas Di-Sinjoro,
Ne chion scias profesoro,
Ne chio pasas pro pentploro.

    1 chirkau Prepozicio signifanta: 1 En la lokoj chiuflanke de io: Floras arboj ~ la domo. 2 Proksime en la tempo de: Ili foriris ~ la tagmezo. Adverbo signifanta: proksimume: ~ 30 lernas en la kurso.

  Chirkau l' tero iras nia luno,
La ter' rondiras chirkau l' brila suno.
Kaj chirkau tricent sesedek kvin tagnoktojn
Ghi iras de autuno al autuno.

    1 chiu Senescepta, apartigita.

  Chiu viva viro nepre spiras,
Chiu honestulo veron diras,
Chiu auto per mashino iras,
Chiu mirindajh' atenton tiras.

    1 chu Demanda adverbo uzata je la komenco de demanda frazo.

  Chu naudek kaj dek ne estas cent?
Chu aerfluo ne estas vent'?
Chu sub la nazo ne kushas bush'?
Chu en la busho ne staras dent'?