1
-ec- Sufikso por esprimi kvaliton au karakteron esprimatan
de la radiko alligita al ghi: long~o ( la kiomo de longo), amik~o
( kvalito de amiko), jun~o (tempo de juno).
|
Amikecon
chiuj ni bezonas,
Fideleco por ni chiuj bonas, |
Lojaleco
estu por patrio,
Perfidecon ni ja ne pardonas. |
1
ech Adverbo por esprimi insiston pri vero, realeco, kredebleco
k.s: Li resanighis kaj ~ jam povas labori.
|
Ech
la patrinon propran li ne kredas,
Ech al sia frateto li ne cedas, |
Ech
tuj post mangho sentas li malsaton,
Ech post dormado dolcha li oscedas. |
3
edzo Viro lauleghe ligita kun virino por kunvivadi kaj fondi
familion.
|
La edzo
kaj edzino
Kunvivas kiel paro, |
Lau
sorto kaj destino,
En dolcho kaj amaro. |
5
efektiva 1 Vere ekzistanta, ne shajna ~a bezono, eraro,
plibonigo. 2 Aktive funkcianta: ~a forto de armeo.
|
Shajne
l' suno iras chirkau l' tero,
Efektive tio ja ne estas vero. |
Nia
tero efektive sin turnadas
En la efektiva suna gravitsfero. |
5
efiki Havi efektivan rezulton; havi influon.
|
Medikamentojn
multajn oni jam aplikis,
Sed la doloron ventran tute ne mildigis. |
La akupunkturisto
kelkajn punktojn pikis,
Mirinde la kuraco al li tuj efikis. |
1
-eg- Sufikso montranta la plej altan gradon de grandeco:
dom~o (tre granda domo), kur~i ( kuri tre tre rapide).
|
En domego
drinkas dika regho.
El lia volo elfarighas legho. |
Li shategas
frandi dolchegajhojn,
Kaj sidadas en luksega segho. |
5
egala En sama grandeco, boneco, kvanto, kvalito, nivelo,
socia pozicio, formo k.s.: Nomo egala, sed esenco mala, ~a sorto,
~a rajto, ~a pashado.
|
La homoj
naskighas egalaj,
Sed vivas en interbatalaj |
Medioj
de chiaj socioj.
Farighu ili idealaj! |
9
ehho Sono resendita de muro k.s. al la oreloj.
|
Ghi
estas ne papago,
Sed vochimiti lertas. |
Vi ridu,
ghi tuj ridos
Pri tio mi ja certas. |
1
-ej- Sufikso montranta lokon difinitan de la alligita radiko:
Labor~o (loko, kie oni laboras), lern~o (loko, kie oni lernas),
libr~o (butiko, kie oni vendas librojn).
|
Al lernejo
mi veturis,
Sur sportejo ni konkuris. |
Poste
al klubej' mi iris,
Pianludis kaj tamburis. |
1
ek- Prefikso signifanta: 1 Komencighon de ago: ~labori
(komenci labori), ekiri (komenci iri). 2 Agi momente: ekkrii,
ekfulmi.
|
Por
ekkonstruo de shtonponto,
Ekiris ni al alta monto. |
Kie
ni ekdehakos shtonojn
Pro la bezono en l' estonto. |
1
ekster Prepozicio signifanta: malen, malinterne: Li loghas
~ la urbo; krom: Li konas neniun alian ~ la rondo.
|
Ekster
la domego mughas vento,
Nuboj kuras sur la firmamento. |
Pro
la shtormo ekster nia atendo,
Ne okazos flug-eksperimento. |
4
ekzemplo 1 Ago, konduto au persono rigardata kiel imitinda:
Chiuj sekvu lian ~on. 2 Teksto citita por klarigo
pri io: La instruisto donis multajn ~ojn por klarigi la regulon.
3 Tipa afero: Tio estas ~o de naciperfido.
|
Ekzemplon
donas la kandelo
Vera model' de sinofero. |
Ghi
sin bruligas por lumigi,
Ke estu bezonata helo. |
7
ekzerci Lertigi per ripeta praktikado: La lernantoj rapide
progresas, char ili diligente sin ~as.
|
Bonvenon,
karaj geamikoj!
Ni nin ekzercu en praktikoj; |
Parolu
chiam Esperanton,
Chu en klubejo au butikoj. |
5
ekzisti Efektive kaj nune esti: Kie lumo ~as, ankau ombro
trovighas; Ne kredas shtelisto, ke honestaj ~as.
|
Mi ekzistas.
Vi ekzistas.
Pri frateco ni insistas. |
Ne ekzistu
superuloj,
Pri egalo ni persistas. |
1
el Prepozicio signifanta: 1 De la interno de io: iri ~
domo. 2 De antaua stato al: vekighi ~ dormo. 3 Pro:
fari ion ~ amo, gloramo, malghojo. 4 Kun io kiel materialo:
tablo el ligno.
|
El magazeno
mi elvenis,
el papersako mi elprenis |
viandon,
ovojn, fishojn, el kiuj
frandajhojn faris kaj festenis. |
1
-em- Sufikso montranta inklinon, naturan tendencon
au destinon: labor~a, eksplod~a, mort~a.
|
Progresemas
gejunuloj,
Forgesemas maljunuloj, |
Karesemas
la karuloj,
Promesemas trompemuloj. |
1
en Prepozicio signifanta: 1 Interne de medio: ~ chambro,
la aero, socio. 2 Interne de tempo: ~ jaro, du tagoj.
3 Inter cirkonstancoj: ~ favoro, milito. 4 Je stato: ~
libereco, mizero, maniero.
|
En somero
estas varme.
En ghardeno floras charme |
L' floroj
en prospero, kaj en
Ghojo zumas mushoj svarme. |
4
erari Agi malghuste, deflankighi de la ghusta vojo au vero.
|
Nur
tiu ne eraras,
Kiu nenion faras. |
Saghuloj
post shaffugho
La stalon tuj riparas. |
4
esperi Atendi kun fido la okazon de io dezirata
|
Homoj
vivas kaj esperas,
Sed desperojn ni suferas. |
Malfaciloj
ja abundas,
Nur per luktoj l' viv' prosperas. |
2
esti 1 Ekzisti: En la chielo ne ~as du sunoj. 2 Sentighas:
~as varmege. 3 Egalas al: Du kaj du ~as kvar.
|
Unu
kaj du estas tri.
Vi, shi kaj mi estas ni. |
La bello
estas blinda,
Kaj nenion vidas li. |
5
estimi Havi altan opinion pri ies moralo, virteco, kapableco
k.s.
|
Mi estimas
Kopernikon,
Li ne sekvis la predikon, |
Ke la
suno nin rondiras,
Brave faris ver-indikon. |
1
estro Superulo, direktanto, gvidanto de grupo.
|
Super
estroj, estro staras.
En la mondo estroj aras. |
Reghoj,
mastroj, prezidantoj...
Ne neniam ne misfaras |
1
-et- Sufikso montranta la malplej altan gradon de grandeco
au intenseco esprimata de la radiko alligita: river~o, malsan~o.
|
Infaneto
kun rideto,
Ludis gaje che liteto. |
Ghi
pilketon jhetis, kaptis,
Tion faris en ripeto. |
8
ezoko Rabofisho, kies dorsa naghilo staras tuj antau la vosto.
En rivero au lago sensala.
|
Ezoko
estas riverfoko,
Atakas fishojn en la loko. |
Sed
plachas ghi al fishkaptisto,
Kaj elakvighas per fishhoko. |
|