Unua-pagho >> Esperantujo >> Lernado

 

 

 

 


Vortareto por lernantoj (F)

de LAULUM

    2 facila 1 Senpene farebla, plenumebla, atingebla: ~ laboro, afero. 2 Senpene, rapide, libere movighanta: ~a pasho, vento, irado. 3 Milda, apenau sentebla: ~a riprocho. 4 Senghena, senchagrena: ~a koro.

  Babilo estas tre facila,
Facila tamen senutila.
Shvitiga estas penlaboro,
Ghi tamen estas kun valoro.

    4 fajro Brulo de io donanta lumon kaj varmon.

  La suno kiel fajro ardas,
Kaj kontrau fajro ni nin gardas.
Fumanto jhetis cigarstumpon
En pajlamason -- fajro startas!

    3 fali 1 Subite kaj rapide malsuprenighi pro perdo au manko de subteno: Folioj de arbo ~as, la suno ~is, la nokto ~is, ~i en mizeron. 2 Subite chesi stari pro perdo de ekvilibro: la segho ~is sur la plankon.

  Matene falas la luno,
Vespere falas la suno,
Somere falas hajleroj,
Folioj falas en autuno.

    3 familio Geedzoj kun siaj infanoj; la tuta parencaro.

  La familioj estas bazaj eroj,
En kiuj vere kushas la esperoj
De la socio kaj la estonteco,
tre gravajn rolojn ludas en aferoj.

    2 fari 1 Estigi ion materian au spiritan: ~i seghon, decidon, eraron, honoron. 2 Plenumi ion: ~i sian devon, taskon. 3 Shanghi ion en ion: ~i iun regho. 3 Agi iamaniere: ne parolu sed ~u.

  La shuistoj faras botojn,
La fotistoj faras fotojn,
La kristanoj faras preghojn,
Jhurnalistoj faras notojn.

    5 februaro La dua monato de la jaro.

  Post la monato januaro
Alvenas sekve februaro,
Alportas ghi Printempan Feston,
Al chinaj urboj kaj kamparo.

    2 felicha 1 Sentanta plenan kontentecon de la animo: richa sed ne ~a. 2 Favorata de la sorto: ~a en komerco. 3 Kontentiga al la animo: ~a vivo.

  Felicha homo estas tia,
Ne ghisfreneze ambicia,
Amike traktas la aliajn,
Ghuas en vivo harmonia.

    3 fenestro Malfermajho en muro por enlasi lumon kaj aeron.

  Fenestro estas grava por la domoj,
Aeron, lumon donas ghi al homoj.
Se iu domo havus ne fenestron,
Ghi taugus nur por logho de fantomoj.

    4 fero Grizblua metalo, dratigebla kaj magnetigebla, kies alojoj estas uzataj por fari kaldronojn, relojn, dratojn, tranchilojn k.s.

  Abundas fero sur la tero,
Utilas pli ol pura oro.
Ne eblas sen ghi vivprospero,
Ghi helpas chie en laboro.

    3 fermi 1 Meti en staton, kiu malebligas iron au eliron: ~ chambron, landlimon. 2 Meti en staton, kiu malebligas uzon kaj funkcion: ~ butikon, lernejon.

  Tuj post la fermo de l' kunsido,
Eliris chiuj en rapido.
Ni fermis chiujn la fenestrojn
Kaj ankau l' pordojn lau decido.

    4 festo Ceremonioj kaj plezuroj por soleni iun okazajhon.

  Okaze de l' Zamenhof-Festo,
Kunveno plena je majesto
Celebris ghin kaj chiuj kantis
Kaj dancis ghoje dum cheesto.

    5 fiksi 1 Senmovigi: ~i ion per najlo au shnuro. 2 Teni ion senmova: ~i la rigardon. 3 Fari ion neshanghebla ~i la formon.

  Shi fiksis ringojn per fadeno,
Sur supron de la pordkurteno,
Kiun shi fiksis sur pordlintelon,
Per du najlegoj kaj rimeno.

    3 filo Virseksa ido de la gepatroj.

  Kio estas filo?
Filo estas viro
Kaj infan' de l' patro,
Kaj patrin-pupilo.

    2 fini 1 Chesi fari: Mi tuj ~os la parolon. 2 Kompletigi: Mi finos la libron en unu semajno.

  Je fino de laboro,
Audighas tintsonoro.
Finighis la dejhoro,
Ekas ripozhoro.

    3 fingro Chiu el la ekstremaj moveblaj partoj de la mano au piedo.

  Kvin fingrojn havas chiu mano,
Por laborado kaj por bano,
Por skribi, pentri, kaj por ludo de pilkoj, kartoj kaj piano.

    4 fisho Vivestajho en akvo, kiu havas naghilojn sed ne piedojn kaj brakojn kaj ne spiras per nazo kaj pulmo.

  Fishoj naghas en rivero,
Birdoj flugas en l' aero.
Gravas por ni vivmedio;
Polucio - vivdanghero.

    2 flanko 1 Dekstra au maldekstra parto de io: li kushis sur sia dekstra flanko. 2 Chiu el la partoj au surfacoj de objekto: chiu medalo du ~ojn havas. 3 Chiu direkto konsiderata aparte de la aliaj: li iris en alian ~on. 4 Chiu speciala aspekto de iu afero: tio estas lia malforta flanko.

  Du flankojn havas ja medalo.
Perfekto estas idealo.
Tre gravas por ni praktikemo,
Ne revu antau la realo.

    5 flava 1 En la koloro de oro kaj citrono: Mi shatas la ~ajn sunflorojn. 2. Perfida al la laboristaro: ~a sindikato.

  La farboj rugha, blua, flava
Por pentri estas tre tre gravaj.
El ili povas ja kreighi
Diversaj bildoj okulravaj.

    4 floro 1 Parto de planto, kun specialaj folioj en diversaj koloroj kiel reprodukta organo. 2. Plej bela parto: en la ~o de la juneco.

  Belaj estas rozaj floroj...
Plachaj formoj kaj koloroj...
Ili estas tre admirindaj,
Ankau pro la bonodoroj.

  Dolcha frukto, bela floro
Certe kreskas el laboro.
Vi deziras belan vivon?
Penlaboru kun fervoro.

    5 flui 1 Akvo, oleo k.s. movighas seninterrompe malsupren: rivero ~as; 2 Movighi seninterrompe de loko al loko: mono ~as al la komercistoj. 3 Facile kaj glate trapasi de unu momento al alia: ~as la vivo.

  Fluas chiam la riveroj,
Fluas same nia vivo.
Por realigho de l' esperoj,
Vigle penu en aktivo.

    3 flugi 1 Sin movi en la aero: Birdoj, aviadiloj ~as. 2 Jhetighi en la aeron; . 3 Kuri rapidege:

  Flugas birdoj en sunlumo,
Flugas revoj kiel plumo.
Kvankam bele l' revoj brilas,
Malaperos kiel fumo.

  Flugas nuboj, flugas mevoj,
Flugas belaj homaj revoj.
Por ke l' revoj realighu,
Plenumighu niaj devoj.

    2 fojo Chiu el la okazoj, kiam io farighas.

  Ja chiu vivas nur unu fojon,
Ne chiu iras saman vojon.
Se foje vi misvojon prenas,
En vivo sentos vi malghojon.

    5 folio 1 Diversforma organo de planto, ofte verda, plata kaj maldika. 2. Maldika kaj plata objekto: ~o da oro. 3.~o de papero.

  Por plantoj la folioj tre tre gravas.
Iuj folioj verdas, iuj flavas.
Chu ie estas arbo senfolia?
Foliojn ankau libroj nepre havas.

  Tre gravas la folioj por la floroj.
Ili ne nur beligas per koloroj,
Sed ankau kreas necesajn nutrajhojn,
Per la sunlumo dum la tagaj horoj.

    5 fonto 1 Loko, kie akvo nature elfluas. 2 La ~akvo. 3 Origino de forto k.s.

  Murmuras pura fresha fonto,
En verda val' de granda monto.
Al soifantaj pashtistetoj
Ghi donas trinki kun volonto.

    1 for Adverbo signifanta: malproksime au malproksimen.

  La suno estas for.
Sed en la taga hor',
Ghi brilas super chio,
Mallumo flugas for.

    4 forgesi 1. Ne plu memori. 2 Preterlasi, ne atenti pro malzorgemo.

  Jozefo facile forgesas aferon.
Li foje ricevis amikan leteron.
Li legis kaj metis ghin sur skribotablon
Kaj kriis: Jen kiu postlasis paperon?

    2 formo 1 Sensebla aspekto de objekto. 2 Formilo por fandajho. 3. Maniero lau kiu io estas esprimita au prezentita: shanghi la formon de registaro, en legha ~o, la riprocho estas prava, sed la ~o estas tro akra.

  Pli gravas formo au esenco?
Chu ne ekzistas diferenco
La formo estas eksterajho,
L' esenco estas kun potenco.

    2 forta 1 Havanta grandan kapablon pushi, tiri, levi k.s.: ~a viro, brako. 2 Kapabla produkti efikojn au rezisti premon. 3 intensa, altgrada: ~a lumo, varmo, sano, vino.

  Neshpareblas homa forto,
Viglu en labor' kaj sporto.
Kresku forto en uzado,
Multon faru ghis la morto.

    4 frapi 1 Brue tushegi per la mano: ~i la vangon, ~i je la pordo. 2 Brue ektushegi per ilo: ~i iun per bastono. 3. Turmenti per malbono: ~i la okulojn, ~ita per tondro, malsano, morto.

  Hundo bojas en la korto.
Kiu frapas je la pordo?
Iru bridi nian hundon.
Gardu ghin de gasto-mordo.

    3 frato 1 Viro naskita de la samaj gepatroj rilate al iliaj aliaj infanoj. 2. Membro de la homa familio. 3. Persono amata.

  Chiuj homoj estas fratoj,
Chesu jam la interbatoj!
Ja vivdangheroj el naturo
Nin minacas krom malsatoj.

    3 fraulo 1 Viro needzighinta. 2. Juna nobelo, kiu servis che pli altranga sinjoro.

  Fraulo kaj fraulino
lernis lau destino
Kune kaj farighis
Paro je la fino.

    4 fremda Apartenanta al alia lando, alia grupo au nekonateco.

  En fremdaj landoj la fremduloj,
Kun fremdaj kapoj kaj okuloj,
Parolas strangajn fremdajn lingvojn.
Kaj fremdas al mi la reguloj.

    5 fresha 1. Brila, forta kaj nedifektita de la tempo. 2. Farita antau nelonge.

  Petro dormis, refreshighis, viglis.
Al legombazaro li biciklis,
Kaj achetis li legomojn freshajn,
Kiuj apetiton lian tiklis.

    3 frue 1 Antau la difinita au kutima tempo. 2 Tuj che la komenco de tago, monato, sezono, jaro k.s.

  En frua horo de mateno,
Mi parken iras por promeno.
Saluton al vi, rugha suno!
Jen bela tago en bonveno.

    3 frukto 1 Pomo, piro, semoj de grenoj kaj herboj estas fruktoj. 2 Profitodona rezulto de laboro.

  La pomoj, piroj k persikoj estas fruktoj.
Ja ili senescepte estas plantproduktoj.
Por ke la plantojn ne damaghu fiinsektoj,
Necesas kontrau ili dauraj luktoj.

    5 fundo La plej malsupra parto de foso, ujo au objekto.

  Por havi sciojn en abundo,
Necesas studo en profundo.
Se diligente vi esploros,
Vi multon konos ghis la fundo.