Unua-pagho >> Esperantujo >> Lernado

 

 

 

 


Vortareto por lernantoj (Gh)

de LAULUM

7 ghemi Esprimi doloran senton per plendaj sonoj.

  Se malghojo l' koron premas, Sed neniom ghemoj helpas,
  Oni ofte larmas, ghemas. Do prefere mi gajemas.

1 ghi Pronomo de la tria persono en singularo, por montri ajhon au estulon, kies sekson oni ne bezonas esprimi.

  Ghi estas verda stelo, Ghi gvidas l' esperantojn
  Simbol' de nobla celo. Al vivo sen kverelo.

1 ghis I Prepozicio signifanta:: 1 Ne pli malproksimen ol: mi iris kun li ~ la domo. 2 Ne pli malfrue ol: li legadis ~ la vespero. 3 Ne pli ol: La arbo kreskis ~ alteco de 5 futo. II Subjunkcio signifanta ne pli frue ol: Li atendis ~ shi alvenis.

Mi vin sekvos ghis la fino de la mondo. Mi fidelos ghis la morto de la maroj,
Mi vin amos ghis putrigho de la montoj. Mi senshanghos ghis sekigho de la fontoj.

2 ghoji Senti vivan plezuron pro io bona.

  El kio venas daura ghojo? Por chies paco kaj felicho,
  Iradu sur la ghusta vojo, Spitante chiam al hundbojo.

7 ghui Havi dauran plezuron pro posedo de io bona.

  Iuj homoj ne kontribuas, Iuj vivas en mizero,
  Sed felichon ili ghuas. Kvankam ili penkonstruas.

4 ghusta Precize konforma al regulo, legho, destineco, cirkonstancoj: ~a vorto, metodo, loko. 2. Liveranta verajn informojn: ~a horlogho, ~a pesilo.

  Ghusta estas sen eraro. Se malghuste vi kondutus,
  Ghusta estu chiu faro. Mankus al vi amikaro.