Unua-pagho >> Esperantujo >> Lernado

 

 

 

 


Vortareto por lernantoj (N)

de LAULUM

    2 nacio 1 Popolo kun komunaj lingvo, kutimoj, tradicioj, religio, vivmaniero, ekonomiaj interesoj, politikaj idealoj kaj aspiroj. 2 Jura persono, konsistanta el la tuto de la individuoj regataj de unu sama konstitucio, kaj distingita disde ili. 3 Shtato, regno.

  La chinoj, rusoj kaj japanoj, Ja konsistigas po nacion
  La angloj, francoj kaj germanoj Kaj same ankau la hispanoj.

4 naghi 1 Sin movi sur au en akvo per la membroj. 2 Flosi.

  Fishoj naghas per naghiloj, En diversaj naghaj stiloj,
  Homoj naghas per la membroj, En someroj kaj decembroj.

4 najbaro 1 Apudloghanto. 2 Homo kiu estas apud alia.

Najbaro estas iu homo Kaj ankau por apudaj grupoj
  Vivanta en apuda domo Konvenas tute tiu nomo.

4 najlo Pinta metala (ankau ligna ) vergeto kun largha kapo por fiksi objekton en kiun ghi estas pushita.

  Botelo pendas sur la muro, Kiel do povas ghi pendadi?
  De longa najlo en sekuro. Ghin helpas la maldika shnuro.

3 naski 1 Eligi el si idon. 2 Estigi ion abstraktan.

  Katino naskas katon, Virino naskas homon,
  Ratino naskas raton. Mortigas homo fraton.

4 naturo 1 La surfaco de la tero rigardata kiel vivejo de la homo kaj bestoj. 2 La primitiva stato de estajho, le denaska karaktero, kontraste kun la edukado ktp. 3 La esenco, ecaro propra al iu au io: Frandemo estas naturo de la homo. 4 Tutajho de tio, kio ekzistas, rigardata kontraste kun Dio kaj la homo.

  Progresas la kulturo. Malkreskas plantoj, bestoj
  Protestas la naturo. Pro plago de malpuro.

1 nau Numeralo esprimanta la sumon de unu kaj ok.

  Ja nau plus unu faras dek. Dek grizaj gruoj kapoklinas,
  Dek pigoj pikas per la bek'. Por kapti karpojn, ne por blek'.

4 nazo 1 La organo inter la okuloj kaj la busho sur la vizagho. 2 Tiu organo rigardata kiel perceptilo kaj esprimilo de sentoj: foriri kun longa ~o, ne shovu la ~on en fremdan vazon. 3 Parto de objekto simila al ~o: ~o de plugilo, shipo.

  La nazo flaras, la nazo spiras. Se ghi flarsentas fi-odoron,
  Tra ghi aer' en pulmojn iras. Ghi ja ech spiri ne dezias.

1 ne Adv. esprimanta, ke oni malakceptas, rifuzas, rigardas la ideon priparolatan kontraua al la realajho.

  Somero ne malvarmas. Pro mushoj ni ne larmas,
  Somere mushoj svarmas. Sed ili ja ne charmas.

7 nebulo 1 Densa vaporo super la tero malklariganta la vidajhojn. 2 Io simila al ~o malhelpanta la vidon.

  Nebulo estas ja ne bulo, Trafikon fermas ekspresvojoj.
  Sed vaporbaro al l' okulo. Se ilin kovras peznebulo.

3 necesa 1 Tre bezonata, nemalhavebla, ekstreme dezirata: Por vendisto mensogo estas ~a. 2 Postulata de la naturaj leghoj au de la stato de la aferoj: La aero estas ~a por chiuj vivestajhoj. 3 Ne povanta esti alia, au ne esti: ~a sekvo de principo.

  Por lerno necesas memoro; Por dormi, kvieta kushado;
  Por vivo, batado de l' koro; Por auti necesas shoforo.

4 negho Kristalighinta vaporo de akvo, kiu falas en blankaj eroj el la aero.

  Negho estas blanka, Pura ajh' senmanka
  negho estas pura. El ebur' natura.

1 nek Konj. signifanta "ankau ne" post alia nea vorto, au "kaj ne" post alia nek: Ne helpas plendo ~ ploro kontrau kreditoro; Li ~ scias, ~ volas scii.

  Nek patro nek patrino Do chiu helpu sin mem,
  Helpados vin sen fino. Sen dependad-inklino.

1 neniam Adv. signifanta "en neniu tempo".

  Neniam la tempo revenas, Neniam blindulo klarvidas,
  Neniam nebulo serenas, Neniam kolero konvenas.

1 nenie Adv. signifanta "en neniu loko".

  Nenie ne pepas pasero, Nenie neniu ne mortas,
  Nenie ne dolchas sukero, Nenie ne venkas la vero.

1 nenio Pron. uzata por nei la cheeston au ekziston de io.

  Pli bonas io ol nenio. Sukceso venas el strebado,
  Nenion faru sen racio. Nenion helpas pregh' al Dio.

1 neniu Pron. uzata por montri neeston de homo au objekto.

  Neniu ne eraras, Neniu ne progresas,
  Kiu ja ion faras. Kiu la tempon shparas.

4 nepo Filo de filo au filino.

  Filo de filo estas nepo. Sed li jam revas ech kun strebo,
  La nep' de Bator estas bebo. Ke l' nep' aglighu sur la stepo.

4 nepre Neeviteble, neshangheble, nemalhelpeble.

  Nepre prenu panon, Tio tre utilas
  Nepre prenu banon. Teni nian sanon.

4 nesto 1 Ripozejo konstruita de birdoj au bestoj. 2 Hejmo.

  Por jam tigridon kapti, Por al la mod' adapti,
  Eniru tigran neston. Farigu novan veston.

4 nevo Filo de frato au fratino.

  Johano havis nevon, fileton de fratino, La nevo sentis devon kaj lernis kun obstino,
  Kaj havis pri li revon en lud' de violono. Li gajnis oran mevon, majstrighis je la fino.

1 ni Plurala pronomo de la unua persono, signifanta: mi kaj alia; mi kaj grupo da homoj; chiu homo inkluzive de mi, mi sola (kun modesteco au sento de soleneco).

  Ni estas kamaradoj, Kaj chiam kunagadas
  Intimaj kiel fratoj, Samkiel la dentradoj.

3 nigra Malblanka.

  Nigra estas fulgo, Chian kolorajhon
  Nigra estas karbo, Kovras nigra farbo.

4 nokto 1 Tempo, dum kiu la suno estas sub la horizonto kaj ne prilumas. 2 Tiu tempo por ripozadi. 3 Tempo de mallumo.

  La nokto estas ne malbono, La suno brilas en Azio,
  Char dormo estas en bezono. Dum steloj brilas en Usono.

2 nomo 1 Vorto por distingi ion de aliaj. 2 Ies propra ~o. 3 Reputacio: Kia la homo, tia la nomo.

  En nia mondo chiu homo Sed kiuj vere ghin meritas?
  Vivadas kun la sama nomo. Ne la friponoj kaj fantomoj.

4 nombro 1 Unuo, au aro da unuoj au frakcioj. 2 Unu el tiaj ~oj uzata por kalkuli.

  Granda nombro estas miliono, Nur malmultaj estu malfelichoj,
  Sed malgranda estas ja milono. En nombrego estu veraj bonoj.

4 nordo La direkto en via dekstra flanko, se vi rigardas al la subiranta suno en vespero.

  Shanhajo estas en la sudo, Al shanhajanoj plachas ludo,
  Pekino estas en la nordo. Al pekinanoj plachas sporto.

4 noti 1 Skribi mallongan resumon por ne forgesi: ~i la daton de la kunveno. 2 Zorge konservi en la memoro: ~i la mokridon.

  Legante notis li la vortojn Esprimajn. Li hodiau sentas
  Lernindajn por grandigi l' fortojn Ke l' lango havas jam risortojn.

2 nova 1 Antaue ne ekzistanta, au ne konata, au ne spertita; unuafoje farita, elpensita, enkondukita, audita, au malkovrita: ~a penso, invento. 2.Ankorau ne au nur malmulte uzata: ~a vesto, libro. 3 (nutrajho) Fresha, produktita antau nelonge: ~a pano, ~aj pizoj. 4 Aperanta post alia por ghin anstataui: ~a eldono, prezidanto. 5 Lastatempe akirita: ~a amiko, sperto.

  Por nova jaro movo nova, Por plenumigho de l' deziro,
  Ja volo estas chiopova. Penadu kun obstino bova.

5 novembro La dekunua monato de la jaro.

  Novembro, la monato dekunua, La lagoj kaj riveroj glaciighas
  Alvenas antaulasta, pli malfrua. Kaj furiozas frosta vento brua.

1 nu Interjekcio uzata por atentigi, instigi au esprimi veran au shajnigitan kosenton.

  Chu volas supon vi akiri? En kuirejon por mem prove
  Nu, bone, devas vi tuj iri Purigi, tranchi kaj kuiri.

4 nubo 1 Granda vapora amaso en la aero. 2 Densa amaso de malgrandaj ajhoj, kiu malhelpas klaran vidon: ~o da polvo, ~o da korvoj. 3 Chio, kio malserenigas, malghojigas, maltrankviligas: ~o da chagreno kovris lian frunton.

  Nuboj nigraj, blankaj, grizaj Peza pluvo en preparo¡­
  Shvebas per la blovoj brizaj. Fulmoj-tondroj, ho, surprizaj.

4 nuda 1 Surhavanta nenian veston. 2 Ne, au ne plu havanta la kutiman shirmojn, komfortajhojn de la vivo: Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas. 3 Ne provizita de la ordinaraj kovroj au garnoj: ~aj okuloj, ~a grundo 4 Ne akompanata de la retoriko, klarigo, pruvo k.s.: diri ~an veron, ~aj faktoj.

  Por la nuda okulparo Sed per helpo aparata,
  Nevideblas plantchelaro, Chio montras sin en klaro.

5 numero 1 Cifero au numeralo montranta la vicon de afero. 2 La afero mem: Nova ~o de gazeto.

  Por montri vicon de aferoj Numer' de pagho de gazeto
  Uzataj estas la numeroj. Au dom' montrighas per ciferoj.

1 nun Adv. signifanta 1 Ghuste en la momento de la parolo. 2 Ghuste en la momento imagita. 3 Che la estantaj cirkonstancoj sekve de tio. 4 En la estanta tempo.

  "Nun" signifas chi-momente. Nun vi uzas la vortaron.
  Nun vi lernas diligente. Tiel studas "nun" atente.

1 nur Adv. signifanta 1 Ne pli ol. 2 Ne (mal)pli frue ol. 3 Neniu, nenio alia ol. 4 Ne alie ol.

  Nur unu sola estas nia Tero. Pro manko de prudent' kaj klero,
  Nur frenezuloj volas ghin detrui, Nur por blindule luksan vivon ghui.

4 nutri 1 Doni al vivulo manghajhon por daurigi vivon kaj subteni la fortojn. 2 Havigi al iu vivrimedojn. 3 Provizi ion por la necesa materialo, por ke ghi dauru kaj funkciu plu.

  Manghajho nutras nian korpon, La viv' bezonas nutrajh-sorbon
  Muziko nutras nian koron. Kaj same ankau gajhumoron.