Unua-pagho >> Esperantujo >> Lernado

 

 

 

 


Vortareto por lernantoj (H)

de LAULUM

1 ha Interjekcio esprimanta ekmiron, surprizon.

  Ha, ech tion vi konsentas!
Ha, doloras mia koro!
Ha, amara larm' torentas!
Ha, eksplodas via ploro!

3 halti Chesi iri, agi, movighi.

  En grimpo de Tai-monto,
Ne haltu che l' talio.
Pli vasta horizonto
Videblas nur en alta pozicio.

3 haro Fadensimila kreskajho sur la korpo de homo kaj aliaj mamuloj.

  Viaj haroj flavas,
Miaj haroj blankas.
Harojn ni ja havas,
Al shi haroj mankas.

2 havi 1 Posedi, disponi ion. 2 Porti (vestojn k.s.): Li ~is sur si chifonajn vestojn.3 Esti kun io au en rilato kun io: ~i barbon, lertajn manojn, saghon, malfacilojn, aghon, apetiton.

  Chiu homo havas manojn,
Chiu homo havas kapon,
Por la busho faras panojn,
Por la kapo faras chapon.

3 hejmo 1 Propra loghejo de familio. 2 Loko por servi al aparta speco de homoj: ~o de maljunuloj. 3 = hejmlando: la hebrea popolo akiris sian ~on.

  La hejmo por la familio
Miele dolchas pli ol chio.
La senhejmuloj malfelichaj
Mizere migras en socio.

4 hela 1 Havanta fortan lumon. 2 Enhavanta blankon. 3 Sonora, klara (vocho).

  Hela estas la plenluno,
Kaj pli hela 'stas la suno.
Sed poshlampoj prilumigas
Kun pli multa oportuno.

2 helpi 1 Faciligi ies laboron k.s. partoprenante en ghi: ~i amikon. 2 Havigi al iu rimedon kontrau danghero, malamiko au malfacilo: Oni konsilas kaj konsolas, sed ~i ne volas. 3 Esti utila, efika por io: Plendo kaj ploro ne ~as al honoro.

  Por chiu, helpo ja bonvenas.
Sed dependemo venenplenas.
Laueble helpu vin per vi mem.
Sukcesos kiu multe penas.

1 ho Interjekcio por esprimi vivecon de sento.

  Ho, kial shi forlasis min?
Ho, kie mi trovu shin?
Ho, kiam al mi revenos
La kara petolulin'?

1 hodiau Adverbo signifanta: en tiu chi tago.

  Plenumu l' taskon por hodiau,
Sed ne prokrastu ech ghis morgau.
Bonvenon al kutimoj bonaj,
Al kutimachoj tuj adiau!

3 horo 1 Dudekkvarono de la tago. 2 Difinita tempo por ion fari. 3 Momento, en kiu io okazas.

  Mallonga estas unu horo,
Sed ne malgravas por laboro.
Neniun horon ni forperdu,
Por pli da fruktoj, pli da gloro.

5 horlogho Mezurilo de tempo.

  La horlogho tiktakadas
Kaj senchese l' koro batas.
Tre mallongas nia vivo.
Kaj temppaso automatas.

8 hospitalo Kuracejo.

  Hospitalo estas ej',
Por la sano gravas plej.
Sed ne chiam ghi sanigas,
Foje ech mortigas. Ej!

7 hotelo Domo, kie vojaghantoj povas loghi kaj ofte ankau manghi kontrau pago.

  Hotelo estas ia domo
Por logho de vojaghaj homoj.

Ghi ofte ankau donas manghi
Viandon, panojn krom legomoj.