Unua-pagho >> Esperantujo >> Lernado

 

 

 

 


Vortareto por lernantoj (Hh)

de LAULUM

8 hhemio Scienco pri stato kaj la shanghigho de la interna strukturo de materiaj ajhoj.

  Hhemio ja estas mirinda scienco
Pri la materia struktur' kaj esenco.
Atomo ne estas videbla okule,
Sed en ghi ekzistas energi-potenco.

0 hholero Terura epidemia malsano, kies suferantoj oftege fekas, vomas, soifegas, rapide malgrasighas kaj rapide mortas.

  Hholero ja estas terura malsano.
Ghin venki doktoroj klopodas en vano.
Ghi homojn ekstermas en amasoj,
Freneze atakas kiel uragano.

9 hhoro 1 Grupo de homoj, kiu kantas kune unusone au plurvoche. 2 Kanto por tia grupo. 3. Aro da samopiniaj homoj.

  Dum la formikoj penlaboris,
La griloj chiuj gaje hhoris.
Sed vintre ili malsategis
Pro mank' de mangho, ghemis, ploris.