1 ia
De tute ne difinita speco, kun tute nedifinitaj ecoj.
|
Mi
kaptis ian beston,
Ghin metis en tirkeston. |
Ghi
faris ian blekon,
Malshatis la enreston. |
1 iam
En iu tempo.
|
Johano
iam servis en hotelo,
En kiu iam loghis fama stelo. |
La
aktoro iam lernis kune kun li
Kaj estis en la sama vivnivelo. |
1 -id-
Sufikso montranta naskiton de la radiko: Regh~o (filo de regho),
bov~o (naskito de bovo).
|
Mulata
infano estas mulatido.
Naskito de kato nomighas katido. |
Bovido,
porkido, shafido, kokido...
Alportas profiton - neniam ratido. |
4 ideo
1 Koncepto, opinio, kiun oni deziras realigi: Bona ~o
venas post la pereo. 2 Elementa koncepto, ne plena scio
pri io: Li havas nenian ~on pri muziko. 3 Koncepto,
kiu estas la bazo, la esenco de arta, filozofia verko: Kaptis
shin antau chio, la ~o de la verko.
|
Ne
gravas ghia formo,
Sed gravas la ideo. |
Naskighos
la reformo,
Ribelos la armeo. |
1 ie
En iu loko.
|
Mi
vidis ie en kamparo,
Verdejon vastan kiel maro. |
De
ie venis jen boato --
Ghi efektive estis charo. |
1 -ig-
Sufikso aldonebla al chia radiko por montri la efikon de kauzo.
|
Militemon
ni perdigu!
La dezertojn ni verdigu! |
La
infanojn ni lertigu!
La mondpacon ni certigu! |
1 -il-
Sufikso signifanta tion, per kio oni faras ion; instrumento.
|
Per
skribilo oni skribas;
Per kribrilo oni kribras;
Per remilo oni remas;
Per semilo oni semas; |
Per
plugilo oni plugas;
Per pakilo oni pakas;
Per hakilo oni hakas.
Chia ilo kun utilo. |
1 ili
Pronomo de la 3-a persono en pluralo, por chiuj seksoj.
|
Ili
estas spertaj
En disvend' de varoj. |
Ili
chiam lerte
Kalkulas sen eraroj. |
1 -in-
Sufikso montranta la sekson por gravedigho kaj nasko: La vir~oj
shatas belajn vestojn. La kok~o demetas ovojn. Kial malegaleco al
virino?
|
Patrino
kaj fratino,
Avino kaj onklino, |
Edzino,
amikino...
Neniu el ili ne estas ino! |
1-ind-
Sufikso, kiu montras, ke oni devas direkti la agon esprimatan de
la radiko al iu au io.
|
Lerninda
estas Esperanto,
Havinda estas diamanto, |
Laudindaj
estas l' inventistoj,
Dankinda estas vivsavanto. |
2 infano
Homido. 
|
Kio
estas la infanoj?
Vere etaj popolanoj.
Chio de ili malgrandas,
Inkluzive de la manoj. |
Infano
estas hom' sensperta,
Infano estas tre mallerta,
Infano devas multe lerni --
Pri tio ni ja estas certaj. |
5 inko
Kolora likvajho por skribi, presi au desegni.
|
Preskau
por chiu persono
Inko estas en bezono. |
Por
skribado, pentro, preso
Inko estu en dispono. |
5
insekto Besteto kun ses kruroj kaj kvar flugiloj.
|
Moskito,
musho kaj libelo,
Formiko, grilo kaj abelo... |
Chiuj
chi tiuj sespieduloj
Estas insektoj de la Tero. |
5 instrui
Lernigi.
|
Instruas
nin la propra sperto,
Instruas nin la malsukceso, |
Instruas
nin alies lerto.
Instruas nin la viv' sen cheso. |
6 insulo
Peco da tero chirkauita de akvo.
|
Insulo
estas peco da tero
En lago, maro au rivero. |
Al
ghi de akvo chirkauita,
Tre gravas shipoj por prospero. |
5 intenci
Klare ekvoli fari ion en la estonto.
|
Li
intencis helpi homon,
Sed ne havis multan monon. |
Shi
intencis fari bonon,
Sed favoris nur friponon. |
1 inter
Prepozicio signifanta: 1 En la spaco, kiu apartigas du au pli multajn
ajhojn. 2 En la tempo, kiu apartigas du au plurajn momentojn.
|
Inter
revo kaj realo,
Chiam estas neegalo. |
Egaleco
inter homoj
Estas nia idealo. |
3 interesi
1 Tenadi ies atenton, vekante scivolon. 2 Tenadi ies atenton pro
sia utilo au profitodono.
|
Kio
interesas vin,
Ja ne interesas shin. |
Kiel
do vi povus ighi
Bonaj edzo kaj edzin'? |
4 interna
1 Malekstera: ~a flanko de pordo, muro. 2 Enlanda: ~a
milito. 3 Koncernanta la spiritajn, moralajn ecojn: ~a vivo.
|
Lau
aspekto bonas la orangho,
Sed l' interno estas en arangho |
De
kotono acha kaj sensuka.
Tia frukto taugas ne por mangho. |
5 inviti
1 Afable venigi. 2 Afable peti, instigi iun fari.
|
Amikojn
mi invitis al promeno,
En la plej bela loka florghardeno. |
Kaj
mi invitis ilin danci kune,
Poste invitis chiujn al festeno. |
1 io
Pronomo signifanta: iu objekto, afero, ideo.
|
Se
vi ion lavas,
Por vi akvo gravas. |
Se
vi ghin malshparas,
Tute vi eraras. |
1 iom
Adverbo signifanta: en malgranda kvanto au en malalta grado.
|
Se
vi chiutage iom legos,
Post jardekoj certe vi kleregos, |
Iom
scios pri diversaj fakoj,
Ech sciencon vi perfekte regos. |
2 iri
Movighi de loko al loko per la piedoj, besto au veturilo.
|
La
homoj iras per la kruroj,
Neniam iras mont' au muro. |
La
flosoj iras per la fluoj,
Al fam' senkrura eblas kuro. |
1 -ism-
1 Sistemo au doktrino: Marks~o, kapital~o. 2 Kutima maniero,
en kiu oni parolas au agadas: chin~o (china esprimmaniero).
|
En
la mondo ismoj multas,
Kaj l' adeptoj ilin kultas. |
Hitlerismo,
terorismo...
Blindaj istoj vere stultas. |
1 -ist-
Homo, kiu sin okupas daure pri la afero dirita de la radiko: dent~o,
kurac~o, kant~o. 2 Adepto au subtenanto de iu teorio au doktrino,
ismano: marks~o, hitleristo.
|
La
instruistoj instruas,
La konstruistoj konstruas, |
La
muzikistoj amuzas,
La militistoj detruas. |
1 iu
1 Nedifina pronomo por montri homon, beston au ajhon. 2 Adjektivo
por montri, ke la persono au ajho estas rigardata kiel unuo inter
aliaj: ~j homoj havas apartan kapablon por la matematiko.
|
Iu
Duko ordonas,
Iu Paulo obeas; |
Iu
Karlo kanonas,
Iu Petro pereas. |
|