Unua-pagho >> Esperantujo >> Lernado

 

 

 

 


Vortareto por lernantoj ( J )

de LAULUM

1 ja Adverbo signifanta "vere", por emfazi la realecon de la enhavo de la vorto au frazo.

  Ja chiu homo havas kapon,
Sed ne chiu havas chapon.
Rughan chapon papo havas,
Ja ne l' chapo faras papon.

1 jam 1 Antau nun: Li ~ venis hierau vespere. 2 Antau tiam: Kiam vi venis, li ~ diris al mi la veron. 3 Tuj ekde tiam: ~ de tri tagoj mi ne fermis la okulojn.

  Se vi jam perdis ion,
Jam ne bedauru tion.
Char la chagrena sento
Ja helpos jam neniom.

5 januaro La unua monato de la jaro.

  Je la komenco de la jaro
Estas monato januaro.
Ghi estas tempo por planado,
Kaj por laboroj ekpreparo.

2 jaro Tempodauro, en kiu la tero faras unu rondiron chirkau la suno. Tempodauro, en kiu estas 4 sezonoj, 12 monatoj kaj 365 tagoj.

  Por homo gravas chiu jaro,
En jaro estas sezon-kvaro.
Printemple planu, vintre faru
Kalkulon plenan sen eraro.

1 je Prepozicio uzata por montri rilaton kun substantivoj, al kiuj aliaj prepozicioj ne taugas.

  Ne ridu je alies manko,
Ridetu je alies danko.
Shparemu chiam je promesoj,
Observu bone che la flanko.

1 jen Adverbo por altiri la atenton sur ion au vigle prezenti la okazon de io.

  Jen aperas la auroro!
Jen sunbrilo kiel oro!
Jen kaj jen venteto blovas.
Jen agrabla bonodoro!

1 jes Averbo-interjekcio por konfirmi la verecon de la pridemandita afero.

  Malsato, laco, frostotremo...
Aldone ankau, jes, dormemo...
Chu vi bezonas manghon? Liton?
Jes, jes, jes, vere en ekstremo!

5 jughi 1 Lauleghe decidi, chu iu estas kulpa au ne: Hierau oni ~is la procesion. 2 Esprimi aprobon au malaprobon pri io. 3 Esprimi malfavoran opinion.

  Neniam jughu pri afero,
Facile lau ghia ekstero.
Se vi kutimus chion jughi,
Nenie povus vi rifughi.

5 julio La sepa monato de la jaro.

  Monato l' sepa de la jaro
Julio por l' esperantistaro
Tre gravas, char en ghi naskighis
La lingvo kontrau lingva baro.

2 juna Vivinta nur mallonge.

  Che juna arbo fung' aperis,
Rapide kreskis kaj fieris:
"Mi baldau altos ech pli ol vi!"
Ghi post nelonge malaperis.

5 junio La sesa monato de la jaro.

  Junio, la monato sesa,
Ja estas tempo belimpresa.
La plantoj verdas, floroj rughas,
Agrablas birda tril' senchesa.

3 justa 1 Respektanta egale kaj senpartie la rajtojn de la aliaj homoj. 2 Konforma al la interna jugho de la konscienco. 3 Virta.

  Justecon gejunuloj amas,
Kaj ofte ili pro ghi flamas.
Auskultu al ilia vocho
Justama, se ili proklamas.