Unua-pagho >> Esperantujo >> Lernado

 

 

 

 


Vortareto por lernantoj ( Jh )

de LAULUM

5 jhaudo La kvara tago de la semajno.

  La kvara semajntago estas jhaudo.
Sen auskultado ja ne eblas audo.
Artistoj ighas majstroj per penado.
Nur brila arto indas je aplaudo.

3 jheti 1 Rapidege forigi ion tra la aero: ~i perlojn antau la porkojn. 2 Rapide kaj senzorge surmeti: ~i nigran tukon sur sian kapon.

  Vi A-bombojn jhetos,
Li H-bombon jhetos,
Vi en hekatombon
La homaron metos.

8 jhurnalo 1 Chiutaga gazeto. 2 Taglibro.

  Paperfolioj
Kun multaj scioj
Pri okazajhoj
En la socio.

1 jhus Antau momento.

  Jhus elbakita pano,
Jhus deprenita banano,
Jhus preparitaj pladoj
Tre bonas por la sano.