Unua-pagho >> Esperantujo >> Lernado

 

 

 

 


Vortareto por lernantoj ( K )

de LAULUM

5 kafo 1 Trinkajho preparita el grajnoj de kafarbo. 2 Semo de kafarbo (Caffea), kiu estas arbeto kun ledecaj folioj kaj blankaj stelformaj floroj.

  Najbaro kara, prenu kafon.
Neniam faru al ni pafon!
Por viv' felicha gravas paco,
Por paco mi oferus shafon.

1 kaj Konjunkcio por interligi vortojn au frazerojn kun la signifo "aldone, plie".

  Du kaj unu estas tri,
Vi, li kaj mi estas ni.
Venas al ni jen kateto.
Do dombesto estas ghi.

5 kalko Blanka pulvoro ricevita el ~shtono por prepari morteron, blankigi muron ktp.

  Kalko blanka en pulvoro
Estas alta en valoro
Por konstruo de dommuroj
En marmora neghkoloro.

4 kalkuli 1 Eldiri la serion de la ciferoj 1 2 3 4 ktp: Li scipovas ~i nur ghis dek. 2 Nombri objektojn: ~i mushojn (nenifari). 3 Trovi la kvanton per aritmetiko el aliaj donitaj kvantoj: ~i la distancon inter la suno kaj la tero. 4 Operacii per nombroj por trovi serchatan nombron: ~i en la kapo. 5 Rigardi kiel: ~i helpadon kiel sian devon. 6 Fidi iun, konfidi al: Mi kalkulas pri vi por helpi lin...

  Unu, du, tri!
Kalkulu ni!
Kvar, kvin, ses!
Diru jes!
Sep, ok, nau, dek!
Kalkulu tuj, ek!

4 kamarado Homo kiu vivas, laboras, ludas, batalas kune.

  Li kaj kamaradoj
Luktas kontrau ratoj,
Tiel en dimanchoj
Kiel en sabatoj.

4 kameno Masonajho en parto de chambro por fari fajron.

  Che l' kameno ni babilas,
Ghia fajro rughe brilas.
Vintran froston ni ne sentas,
Niaj koroj tre facilas.

2 kampo 1 Terpeco kulturita au kulturebla: gren~o, Arbaro audas, ~o vidas (chie estas atestanto). 2 Loko, sur kiu io okazas, funkcias, aktivas: magneta ~o, batal~o, agad~o

  Sur grena kampo pene ni laboras,
Sur scienckampo bone ni esploras,
Sur agadkampo chiam ni fervoras,
Sur batalkampo pulvo fiodoras.

8 kandelo Lumigilo el vakso au sebo en formo de cilindro kun mecho en la centro.

  La suno brilas sur chielo,
Ankau la luno kaj la steloj.
Kie do brilas la kandeloj?
Ja chie, ankau en la keloj.

3 kanti Audigi versajhon lau aldonita melodio.

  Artisme vochi per serio
De versoj lau ia melodio,
Pri kora ghojo au chagreno,
Pri venko au pri ampasio.

2 kapo 1 Parto de la korpo de homo au besto, en kiu estas la cerbo. 2 Tiu parto rigardata kiel la sidejo de inteligento kaj sagho. 3 Supra au plej antaua parto de objekto au planto: ~o de arbo, najlo, shipo.

  Kia kapo, tia chapo.
Se la kapo estus rapo,
Ghi misagus jam sen klapo
Kaj ghin trafus forta frapo.

5 kapabla 1 Povanta fari ion; havanta la ecojn kaj kondichojn plenumi ion. 2 Lerta kaj kompetenta.

  Kapabla homo multe faras,
Kaj sekve multe li eraras.

Li la erarojn tuj korektas,
Progreson ili do ne baras.

4 kapro Dombruto remacha, multe pli malgranda ol bovo, kun longaj kornoj kaj barbo sub la mentono, lerta en kurado surmonte.

  Mi bredas kaprojn kaj abelojn,
Por tio havas mi du celojn:
Akiri de l' abeloj mielon,
De l' kaproj lanon, ankau felojn.

4 kapti 1 Subite preni per rapida movo. 2 Atingi kaj teni iun, kiu provas forkuri. 3 Sukcesi havigi al si ion nematerian. 4 Ekhavi (malsanojn, sentojn k.s.).

  Fishistoj kaptas fishojn per reto,
Virinoj kaptas virojn per rideto.

Biletojn bonajn kaptu che gicheto,
Novajhojn gravajn kaptu en gazeto.

4 kara 1 Tia, al kia nia koro inklinas kaj kian ni volas tenadi. 2 Multekosta.

  Por ni l' vivo estas kara,
Sed pli karas homa digno.

Pro maljusta ag' barbara
Tondre krias la indigno.

4 karaktero Distinga ecaro.

  Ne shangheblas hom-naturo,
Sed shangheblas karaktero.

Per ekzercoj kaj kulturo
Ghi shanghighas er' post ero.

4 karbo 1 Nigra shtonsimila objekto uzata por fari fajron. 2 Peco da ~o.

  Karbo estas nigra oro.
Ja altegas ghia valoro.

Ghi entenas energion,
Por irigo de motoro.

4 karoto 1 Dujara herbo, kies rugha au flava radiko dolcha kaj fragila estas manghebla krude au kuirite. 2 La radiko de tiu planto.

  Johano venis el ghardeno
Kun legomshargho sur azeno.
Kaj li pendigis karotegon

Antau la bruto de frandemo.
Do la azeno mem rapidis
Pro la logajho sen kompreno.

5 karto Peco da dika papero por diversaj uzoj.

  Karto estas speco de papero
Kun pli grandaj diko kaj fortiko.

Ni bezonas kartojn pro aferoj
Preskau chiutage en praktiko.

4 kaserolo Kuirilo profunda kun plata fundo.

  Kaserolo! Kaserolo!
Ja vulgaras la titolo.

Sed frandajhoj venas el ghi,
Por la regho kaj popolo.

4 kashi 1 Formeti ion, ke oni ne vidu. 2 Silenti pri io, ke oni ne sciu.

  Ne kashu la erarojn,
Ne kashu ech hholeron

Por fari tuj riparon,
Eviti vivdangheron.

4 kato Kvarpieda dombesto, kiu povas kapti ratojn kaj musojn.

  La katoj kaj la ratoj,
Ne estas kamaradoj.

Chu ili povus iam
Kunvivi kiel fratoj?

4 kauzo 1 Tio, pro kio io estas tia, kia ghi estas au farighas. 2 Tio, pro kio io okazas.

  Sen vento ne levighas ondoj.
Demandojn sekvas la respondoj.

Sen kauzo ne naskighas amo,
Sen kauzo ne fondighas rondoj.

4 kavo 1 Malplenajho en solida korpo. 2 Iom profunda fosajho en la tero.

  Kavan vojon ni malshatas,
Kava ventro ja malsatas.

Kavan minon forlasitan
Ja neniu ekspluatas.

1 ke Subjunkcio por enkonduki subpropozicion de diversaj funkcioj.

  Mi legis en gazeto,
Ke per interreto

Eblas ech acheto
De koncert-bileto.

4 kelo Subtera chambro.

  Konservighas en la kelo
Bona vino en barelo.

Se vi volas ghin gustumi,
Mi alportos en botelo.

2 kelka 1 En nedifinita kvanto de tuto: ~a tempo. 2 En nedifinita nombro de la tuto: ~aj ekzemploj.

  Post kelka hezitado,
Eksplodis militado,

Forbrulis kelkaj urboj,
Buchadis la brigado.

4 kesto Ujo kun ses paralelaj edroj.

  Kio estas en la kesto?
En ghi estas bela vesto.

El la kesto mi ghin prenos,
Por celebro de l' Majfesto.

1 kia 1 Pronomo uzata por demandi pri la eco, naturo, speco de io. 2 Rilatpronomo samsignifa.

  Kia patro, tia filo;
Kia lampo, tia brilo;

Kia shafo, tia lano;
Kia pasto, tia pano.

1 kial 1 Adverbo por demandi "el kia kauzo", "el kia motivo". 2 Adverbo por enkonduki dependan demandon.

  Kial la birdoj ne posedas denton?
Kial la homoj havas dolorsenton?
Kial ne eblas al ni mortevito?

Kial ni suferadas de milito?
Neniu scias, kial la homaro
Ankorau vivas nun kiel barbaro.

1 kiam 1 Adverbo signifanta "en kiu tempo": Neniu scias, kiam venos eterna paco. 2 Subjunkcio signifanta "en la tempo, en kiu".

  Kiam du militas,
Tria do profitas.

Kiam ni saghighos?
Kiam ni pacighos?

1 kie 1 En kiu loko: Chu vi scias, kie estas pura akvo? 2 En la loko, en kiu: Kie estas volo, tie estas vojo.

  Kie staras domo,
Tie vivas homo.
Kie estas kato,

Tie mankas rato.
Kie forte pluvas,
Tie akvo fluas.

1 kiel 1 En kia maniero? En kia grado?: ~ vi fartas? ~ rapide vi progresas! 2 En la sama maniero au grado: barakti ~ fisho ekster akvo; li amzorgas shin ~ patro. 3 En la funkcio de: ~ sekretario li devas zorgi pri chio.

  Kiel vi vivas, mia kara?
Mi vivas kiel hom' memstara.

Mi tiel fortas kiel bovo,
Brunighis kiel vir' kampara.

1 kies De kiu(j)?: ~ libron vi legas? Chu vi scias, ~ kanto estas la plej bela? La knabo, ~ libron vi legis, malsanighis.

  Kies panon vi konsumas,
Ties taskon vi plenumas.
Kies helpon vi ricevas,
Tiun helpi vi ja devas.

Kies arton vi admiras,
Ties verkon vi deziras.
Kies vorton vi plej shatas,
Ties hundon vi ne batas.

4 kilogramo Mil gramoj.

  Mi achetis kilogramojn da sukero,
Sekve min avertis onklo pri l' danghero,

Ke tro da sukero kauzas diabeton,
Kiu estas vera fonto de sufero.

1 kio 1 Kia afero?: ~ estas tio? 2 De kia profesio: ~ vi estas? 3 Rilata pronomo uzata anstatau kiu por enkonduki subpropozicion: Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas. Rilata pronomo anstatau la antaua subpropozicio: Li rapide progresas en sia lernado, kio tre ghojigis la gepatrojn.

  Kio estas tio?
Tio estas chapo.
Kio estas chapo?
Vesto por la kapo.

Kio estas tio?
Tio estas pano.
Kio estas pano?
Nutro por la sano.
Kio estas tio?
Tio estas suno.
Kio estas suno?
Fonto de taglumo.

1 kiom 1 Kiakvante? Kianombre?: ~ tio kostas? 2 Subjunkcio por enkonduki komparon pri kvanto: Kiom da homoj, tiom da gustoj. 3 Konceda subjunkcio signifanta "lau nur la mezuro, lau kiu": la kompatinda stana soldato tenis sin, ~ li povis, tute rekte

  Kiom aghas via kato?
Tiom kiom mia frato.

Kiom ajn ghi maljunas,
Ghin timegas chiu rato.

4 kisi Tusheti iun per la lipoj por esprimi amon au admiron.

  Li kisas shin,
Shi kisas lin,
La gejunuloj interkisas sin.
L' infanojn siajn kisas la patrin'.

1 kiu 1 Demanda pronomo, uzata sen ia resendo al apuda substantivo kaj montranta personon au objekton: ~ venis? 2 Demanda pronom-adjektivo pri persono au ajho: ~ lernanto tion faris? Pri ~ libro vi parolas? 3 Relativa pronomo pri persono au ajho: Plej bone ridas, ~ laste ridas.

  Nur tiu ne eraras,
Kiu nenion faras.

Kiu nenion faras?
Kiu neniam eraras?

2 klara 1 Tia, ke oni povas bone vidi tra ghi, pura, malkonfuza: ~a akvo. 2 Ne obtuza, distingebla, facile komprenela: ~a vocho.

  En klara vespero
Kun klaraj mil steloj,

Al klara rivero
Li iras kun siteloj.

5 klaso 1 Dividajho de popolo lau iuj civilaj au politikaj kondichoj. 2 Aro da homoj kun samaj ekonomiaj interesoj, moroj, kutimoj. 3 Lernantaro de unu sama kurso. 4 Klaschambro. 5 Aro da personoj au objektoj de sama valoro.

  Unua klaso, dua klaso¡­
Diversaj vinoj por la glaso.

Eltrinku, karaj samklasanoj,
Plezuras tia tempopaso.

4 klera Kapabla bone jughi kaj taksi la aferojn, per akiritaj scioj.

  Li vere tre tre kleras,
Neniam li koleras.

Pro stulta kolerigho
Prudento malaperas.

5 klini 1 Malaltigi parton de io rigida: Li ~is sian glavon antau li. 2 Kurbigi au fleksi ion malsupren: La negho klinis la branchojn de la abio al la tero. 3 Oblikvigi parton de sia korpo: Shi ~is sian kapon al la brusto. 4 Emigi, cedigi: Mi ~as mian koron por plenumi viajn leghojn.

  Klinu la kapon antau regho,
Klinu la koron antau legho,

Klinu l' orelojn al doktoro.
Ne vin klinu al teroro!

4 klingo La akra metala parto de tanchilo.

  Akreco por la klingo glava
Sendube estas tre tre grava.

Por glavo kun malakra klingo
Konvenas resti en la ingo.

3 knabo 1 Virseksa infano nematura. 2 Juna viro plenumanta diversajn servojn: serv~o, lerno~o (metilernanto), ship~o.

  Lerneja knabo petolema
Al birdonesto arbekstrema

Algrimpis, por birdidojn preni.
Lin bekis la patrino trema.

5 koko Dombirdo kun rugha kresto sur la kapo, kiu blekas sonore en mateno.

  En frua horo de l' mateno
Jen koko krias che stel-sveno:

Vekighu homoj! Kaj bonvenon
Al la sundisko el rubeno!

4 kolo 1 Parto de la korpo de homoj kaj bestoj inter la kapo kaj la trunko. 2 Simila parto de botelo k. a. objektoj.

  Botelo havas longan kolon,
Sed ghi posedas ne muskolon.

Kaj poto havas larghan bushon.
Sed povas fari ne parolon.

4 kolekti 1 Kunigi homojn au objektojn por iu celo: ~i soldatojn, opiniojn, lupagojn, poshtmarkojn. 2 Shiri de plantoj fruktojn, semojn k.a. por uzo. 3 Koncentri por pli bone estri: ~i siajn pensojn, kuraghon.

  Li kolektis kelkajn homojn
Por kolekti pirojn, pomojn.

Kun la fortoj kolektitaj
Portis chion en la domojn.

4 koleri Senti fortan agitighon de la animo pro ofendo au malkontento kaj ghin esprimi per vortoj kaj ago.

  Prudenta homo ne koleras,
Kolero estas senutila.

Char solvo pro ghi ne aperas,
Problemo ighas malfacila.

3 koloro 1 Rugho, flavo, verdo, blanko, bluo, nigro estas koloroj. 2 Karaktero de intelekta verko, produktata per la elekto de la priskribitaj scenoj, sentoj, detaloj, vortoj, sonoj ktp.

  La bildo havas kvar kolorojn:
Helrugho, verdo, flavo, bluo.

Ghi montras multajn charmajn florojn.
Kaj en l' aero flugas gruo.

4 kombi 1 Purigi kaj ordigi la hararon per tia ilo. 2 Pretigi kotonon, lanon kaj similajn materialojn por shpinado per mashino.

  La blua lago ludas ondetarojn,
Printempa vento kombas shiajn harojn.

Ni remas en boato kaj per kanto
Agrabla ridetigas la najbarojn.

2 komenci 1 Fari la unuan parton de afero au ago: ~i per Dio kaj fini per diablo. 2. Konsistigi la unuan parton de io: Tiu vorto ~as la frazon.

  Ni komencis la festenon,
Chiuj montris ridmienon.

Ni komencis drinki, manghi,
Kaj komencis vort-divenon.

4 komerci Profesie intershanghi varojn, produktajhojn, celante akiri profiton.

  Afero grava estas la komerco,
Necesas por ghi sperto kaj ekzerco.

Komerco povas chiujn bone servi,
Necesas penlaboro, ja ne sherco.

4 komforto Chio, kio igas la vivon pli facila, agrabla, senlaca.

  Komforto ne mankas al bona hotelo;
Vi povas ripozi en mola fotelo.

Komforta kuseno, komforta kurteno,
Komforta kanapo che rugha kandelo.

4 komitato Organizajho el elektitaj personoj por plenumi difinitajn taskojn.

  La komitato eklaboris,
Kaj la demandojn ghi esploris.

Ghi diskutadis kaj kritikis,
La membroj chiuj tre fervoris.

4 kompari 1 Interrilatigi du au plurajn aferojn por determini iliajn similecon au diferencon: ~u Esperanton kun la naciaj lingvoj, kaj vi vidos ghian superecon. 2 Interrilatigi du au plurajn personojn au aferojn por starigi ties relativan valoron: Ni ~u niajn fortojn. 3 Rilatigi tion, pri kio oni parolas, kun io analoga, por fari la ideon pli klara au pli poezia: Oni ofte ~as la junecon kun printempo.

  Shi bele dancas senkompare.
Jen shi ekdancas kun li pare.

Komparu nun iliajn movojn,
Shi ja superas tute klare.

5 kompati Senti kortushon pro ies malfelicho kaj deziron ghin mildigi.

  Virinon almozulo petis,
Kaj shi rigardon al li jhetis,

Kompatis la chifonan viron,
Monerojn en lian manon metis.

2 kompreni 1 Havi ghustan ideon pri la signifo de vorto, parolo ks: Li ~as la lingvon de birdoj. 2 Fari al si ghustan ideon pri la naturo, valoro, celo de io: ~i sian devon. 3 Havi la necesan scion, por fari ion: Shuisto pli bone ~as la shufaradon, ol la plej bona kemiisto.

  Chu vi la sanon bone tenas?
Chu la gravecon vi komprenas?

Kiu l' sanon ignoradas
Al malsano sin altrenas.

4 komuniki Konigi, sciigi, transigi.

  Por komuniki lingvo gravas,
Komunan lingvon ni ne havas.

Por tio taugas Esperanto.
Ja centprocente tio pravas.

2 koni 1 Memori, ke oni iam vidis, audis, legis ion: Mi ~as tiun poemon. 2 havi, el sia propra sperto, pli-malpli klaran ideon pri io au pri la enhavo, uzado de io. 3 Havi ideon pri ies identeco.

  Akvumu floron je l' radiko,
Kaj konu l' koron de amiko.

Ghustigu la horloghon vian,
Por senerara hor-indiko.

4 koncerni Havi specialan rilaton kun iu au io; aparte tushi, interesi iun au ion.

  Ja kial vi koleras?
Chu tio vin koncernas?

En moroj shi liberas.
Ja tio nun modernas.

4 kondicho 1 Cirkonstanco, fakto, de kiu dependas la efektivigho de io. 2 Deviga arangho interkonsentita, de kies respekto dependas la valideco de arangho, kontrakto. 3 Chiu el la eksteraj cirkonstancoj, al kiuj persono au objekto estas submetata, kaj de kiuj dependas ies stato.

  Favoras la kondichoj de klimato,
Tre bone kreskas plantoj de tomato.

La nutraj fruktoj estas ja kondichoj
Por certigado de nia sanstato.

4 konduki 1 Venigi iun au ion al iu loko. 2 Venigi iun al nova stato.

  Dibocho kondukas al malsano.
Lernado kondukas al klereco.

Sciigu la veron al infanoj,
Ke ili progresu en certeco.

4 konduti Agi iamaniere en siaj rilatoj kun aliaj homoj.

  Kiu bonkondutas,
Tiun oni shatas.

Kiu fikondutas,
Tiun oni batas.

4 konfesi 1 Publike deklari, kion oni kutime kredas vera. 2 Malkashe diri, malgrau la eblaj kauzoj de sindeteno. 3 Spontanee deklari ion malfavoran, malprofitan por si.

  Se misfaron vi konfesas,
Do riprocho ne necesas.

Se vi krimon ne konfesas,
Oni kontrau vi procesas.

4 kongreso 1 Solena kunveno de samcelanoj. 2 La plej alta leghdona organizo de iuj landoj.

  Kongreso de la asocio
Okazas chiam en julio.

Julio estas bona tempo,
Char multaj estas en ferio.

4 konscii 1 Scii siajn psikajn fenomenojn pri la okazajhoj de sia pensado kaj sensado. 2 Klare scii siajn agojn kaj travivajhojn.

  Misfari oni povas sen konscio,
Tamen neniam kulpu kun intenco.

Ech se neniu punos vin pro tio,
Vin ja riprochos poste l' konscienco.

4 konsenti Jesi.

  Kiu silentas,
Tiu konsentas.

Vi ne konsentas?
Kial silentas?

5 konservi Zorgi, ke io ne difektighu, ne perdighu, ne pereu.

  Manghajhojn ni konservas en glacio,
Memorojn ni konservas en kranio,

Vestajhojn ni konservas en komodo,
Sed tempon ni konservas en nenio.

4 konsideri 1 Atente esplori chiuflanke en la spirito: ~u la sekvojn de via ago. 2 Zorge atenti ion kiel motivon decidigan por agi au kiel alprenindan decidon: Li foriris, ne ~ante la doloron de siaj gepatroj. 3 Atribui, en sia spirito, ian econ al iu au io: Mi konsideras lin kiel amikon.

  Konsideru antau faro,
Sed ne faru antau konsidero.

Por evito de eraro,
Bone konsideru en prefero.

3 konsili Diri al iu, kion li devas fari.

  Konsilojn petu de l' amikoj;
Chiu bezonas, en praktikoj,

Konsilojn de aliaj homoj,
Pri farto, artoj kaj teknikoj.

4 konsisti 1 Esti kunmetita el pluraj eroj: Unu horo konsistas el 60 minutoj. 2 Havi kiel chefan, esencan parton: Muziko ne ~as en sola frapado de klavoj.

  El kio amikec' konsistas?
Tri eroj en ghi ja ekzistas:

Interkompreno, amo, zorgo;
Amikoj fidelecon persistas.

4 konsoli Mildigi ies chagrenon, doloron, bedauron.

  Ne konsolu min! Ne konsolu min!
Per parolo vi nur pikdoloras min!

Kiel mia koro povus chesi plori,
Se vi min perfidis je la fin'!

  Shi falis de chevalo,
La dorso shin doloris.

Mi tuj al hospitalo
Shin portis kaj konsolis.

4 konstanta Tia, ke ghi ne shanghighas.

  Konstanta zorgo de amikoj
Tre gravas por ni en praktikoj.

Konstantaj ghojo kaj trankvilo
Utilas pli ol la teknikoj.

4 konstati Rimarki kaj aserti la realecon de io post esplorado: ~i ies foreston.

  Se vi konstatis jam misfaron,
Korektu tuje la eraron.

Se vi konstatis misfunkcion,
Prokrastu nepre ne riparon.

4 konstrui 1 Starigi domon, ponton, monumenton k.s. 2 Aranghi la partojn de tuto en bona ordo: ~i frazon, romanon. 3 Krei ion abstraktan: ~i pacon, unuecon, ligon.

  Fabrikoj kanonojn konstruas,
Kanonoj konstruojn detruas.

Pro kio vanigi laborojn?
Pro kio militoj plu bruas?

4 kontenta Deziranta nenion alian ol tion, kion oni jam havas.

  Kontenta koro,
Havenda oro.

Kontenta homo,
Sen pent' kaj ploro.

1 kontrau Prepozicio kiu montras 1 lokon, kiu estas antau persono au objekto kun interspaco: Ili staras unu ~ la alia. 2 Objekton, kiu malhelpas pluan movon: Pro timo, shi starigis seghon kontrau la pordo. 3 Objekton, kies naturan pozicion, direkton au tendencon oni inversigas: La fisho saltas ~ la fluo. 4 Objekton, por kiu oni intershanghas ion: doni grenon ~ armilo. 5 Personon au objekton, kun kiu oni komparas alian: supereco de homo ~ bruto ne ekzistas. 6 Personon au objekton al kiu estas direktata ago au sento: agi fiere ~ iu. 7 Personon, al kiu estas direktata malamika, malfavora ago: iri milite ~ iun. 8 Objekton au aferon, al kiu estas direktata malhelpa, defenda, shirmanta ago: Chu vi estas por au ~ la propono?

  Kontrau pluvo, pluvmantelo;
Kontrau l' suno, sunombrelo;

Kontrau fajro, akvoshpruco;
Kontrau premo, ekribelo.

4 konveni Esti konforma al tio, kion postulas la situacio, la reguloj, la moroj.

  Kio konvenas al la vintro,
Ja ne konvenas al somero;

Kio konvenas al cilindro,
Ja ne konvenas al la sfero.

2 koro 1 Organo kiu pumpas sangon. 2 Tiu sama organo rigardata kiel sidejo de la sentoj (amo, deziroj, sufero, ghojo ktp).

  Batas ritme nia koro.
Tre gravas sano por laboro.

Sana spirit' en sana korpo.
Tenadu tion en memoro!

5 korbo Portebla ujo el kunplektitaj vergoj, herbaj trunketoj k.s. por enteni objektojn.

  En manghajh-korbo, kelkaj panoj;
En frukto-korbo, ok bananoj;

En paper-korbo paperpecoj,
En bazar-korbo, floroj, flanoj.

4 korespondi Interrilati per leteroj.

  Li skribas al shi, shi respondas.
La geamikoj korespondas.

Per intershangho de leteroj,
La amikeco daure ondas.

5 korpo 1 La tuto de la materiaj partoj de homo au besto. 2 Trunko de homo au besto. 3 La chefa parto de objekto.

  En sana korp' spirito sanas.
Ni ofte nian korpon banas.

Sportoj kaj bano tre utilas
La korpflegado ja ne vanas.

3 korto 1 Spaco chirkauita de konstruoj, al kiu malfermighas chambroj. 2 Chirkaubarita spaco antau, post au chirkau domo (en vilagho).

  En la korto inter domoj,
Kreskas arboj kaj legomoj.

En somero belas floroj,
En autuno piroj, pomoj.

3 kosti 1 Esti achetebla je difinita prezo: La libro ~as 5 dolarojn. 2 Esti akirebla dank' al peno: Tiu verko ~is al li dek jarojn.

  Ne havu fum-kutimon,
Ghi ne nur kostas monon,

Sed per ghi vi invitos
La kancer-demonon.

4 kotono Lanugo el nuksa frukto de unujara koton-planto, tre ofte uzata por fari teksajhon.

  En vintro vato estas en bezono,
Kaj negho blankas kiel la kotono.

Ja negho ne taugas por varmigi,
Sed kreas plian froston en aldono.

5 koverto Papera saketo por enteni leteron kaj surskribi adreson.

  Kiam la letero pretis,
En koverton mi ghin metis.

Iris al poshtoficejo,
En leterkeston mi ghin jhetis.

4 kovri 1 Kashi, shirmi au garni ion per io etendita sur ghi lau ghia tuta surfaco: ~i la kapon per tuko. 2 Kashi, shirmi, garni ion metite au etendite sur ghi lau ghia tuta surfaco: Negho ~is la stratojn. 3 Disjheti ion sur ion lau pli-malpli granda kvanto: Shi ~is sin per juveloj.

  Varmega estas la somero,
Moskitoj svarmas en vespero.

Zumadas ili kaj min kovras,
Mi mansvingadas en kolero.

5 krajono Skribilo konsistanta el ligna bastoneto kun nigra au alikolora kerno.

  Krajon-tranchilo ja tre etas,
En posho chiam servopretas.

Kiam krajonon mi akrigas,
En la tranchtruon mi ghin metas.

4 kravato Silka au alimateriala bendo uzata kiel ornamajho chirkau la kolo.

  Kravato estas nur ornamo
Chirkau la kolo, ne por varmo.

Neniu per ghi trenkondukas
Sinjoron, ech ne en alarmo.

5 krei 1 Fari ion el nenio. 2 Verki, elfari ion tute novan.

  Kamparanoj kreas grenojn,
Laboristoj la mashinojn,

La friponoj kreas ghenojn,
Militistoj domruinojn.

2 kredi Rigardi ion diritan kiel veron.

  Mi kredas, ke turnighas nia tero.
Mi kredas, ke ekzistas ne Infero.

Mi kredas, ke utilas ne fiero.
Mi kredas, ke nin helpas ne kolero.

4 kremo 1 La grasa parto de lakto, kiu levighas al la surfaco kaj kiun oni buterigas per kirlado. 2 Plej eminenta parto de personaro.

  El grasa lakt' farighas kremo,
El kremo venas la butero.

Necesas sercho lau sistemo,
Por trovo de scienca vero.

3 kreski 1 Disvolvighi, evolui proksimighante al matureco. 2 Pligrandighi, plimultighi. 3 Farighi pli intensa, forta, granda.

  Kreskas nombro de la homoj,
Kreskas homaj avidemoj.

Kreskas urboj, autoj, domoj,
Kreskas homaj vivproblemoj.

4 krevi 1 Disrompighi de granda interna premo. 2 Fendighi de skuo, malvarmo, sekeco ktp.

  Pro ventego krevis shipa velo,
Pro frosteco krevis la botelo,

Pro ridego preskau krevis vintro,
La balono krevis pro tro-shvelo.

3 krii 1 Vochi laute kaj akre. 2 Diri tre laute kaj akravoche.

  Kokviroj krias en mateno,
Drinkuloj krias en festeno,

Vendistoj krias en bazaro,
Aktoroj krias sur la sceno.

4 krochi 1 Pendigi per hoko: ~i pentrajhon sur muron. 2 Kunigi du objektojn enigante elstaran parton de unu en la alian: ~i vagonon kun lokomotivo.

  Sur masto krochas sin la velo,
Sur vestohoko la chapelo,

Sur muro krochas sin pentrajhoj,
Juvela ringo sur orelo.

1 krom Prepozicio, signifanta, ke oni metas aparte la sekvantan ideon, ke oni ne konsideras ghin pro ghia escepteco au tute natura aparteno al la diritajho: Mi diras al vi nenion ~ pura vero. ~ Petro tie estis ankau chiuj aliaj miaj fratoj.

  Nenio estas krom kabano,
Kaj krome achas lia sano.

Laboras pene liaj manoj,
Por vintraj vestoj krom la pano.

5 kruco 1 Signo formita de du linioj, kiuj iras unu tra la alia ortangule. 2 T-forma pendumilo.

  Sur la preghejo kruco staras.
Kaj graka korvo sur ghin falas.

Ghi ne komprenas la simbolon,
Sed iuj diras: "Ghi skandalas!"

4 kruda 1 Natura, nepreparita, neprilaborita. 2 Maldelikata, neharmonia, malagrable impresanta. 3 Sovagha, brute fortega, malmildega.

  Mangheblaj estas por la homoj,
Krudaj fruktoj kaj legomoj

Sed ne mangheblas kruda greno
Kaj kruda korvo kaj veneno.

4 kruro 1 La malsupra parto de la gambo inter la femuro kaj piedo. 2 Gambo.

  Senkrura vermo malrapidas,
Dukrura homo tion vidas:

"Kial du krurojn ghi ne havas?"
Azeno kashe lin priridas.

4 kudri 1 Kunligi per fadeno traigante ghin tra la kunligajhoj per speciala pinta ilo: ~i manikon 2 Produkti per ~ado: ~i vestojn.

  Tajloro kudras, por sinjoro,
Mantelon en malfrua horo.

Bezonas li kudromashinon,
Tial li penas en laboro.

4 kuiri Prepari manghajhon per fajro por fari ghin manghebla.

  En kuirejon mi eniris,
Por ekbruligi mian pipon.

Maria bela tie kuiris,
Mi ame kisis shian lipon.

5 kuko Bakita frandajho el pasto kun sukero.

  Shi bakis kukojn por la frato,
Sed tro varmegis shia pato.

La kukoj nigris kiel karbo,
Li mokis shin per manklakado.

5 kulero Manghilo kun tenilo kaj largha kava kapo en formo de duona ovo, uzata por cherpi supon.

  Disputis forko kaj kulero
Pri siaj meritoj kun fiero.

Koleris ili kaj kverelis,
Rompighis tinte la telero.

5 kulpa Intence au konscie farinta ion riprochindan au punindan.

  Vashington hakis en ghardeno
Cherizarbeton, sen kompreno.

Sed li konfesis sian kulpon
Al sia patro en chagreno.

4 kulturi 1 Kultivi. 2 Bredi. 3 Meti ion en favorajn kondichojn, por ke ghi kreskadu kaj multighu. 4 Perfektigi la spiritan evoluon de homo per edukado.

  Kulturi homojn, kulturi florojn,
Kulturo havas grandan valoron.

Diversaj estas homaj kulturoj,
Por ilin teni faru laborojn.

1 kun Prepozicio signifanta akompanon de homo au afero en la sama loko, sama tempo, por la sama celo, au rigardata kiel karakterizajho au cirkonstanco.

  Kun geamikoj mi promenis,
Kun plezuro ni envenis

En florghardenon, kun permeso
En golflud' ni partoprenis.

3 kuri 1 Sin movi rapidege ofte kun ambau piedoj en la aero. 2 Movighi rapide kontinue.

  La tempo kuras jar' post jaro,
Senchese kreskas la homaro.

Tutmonde kuras la rivaloj,
Senfine iras la batalo.

5 kuraci Resanigi.

  Kuracisto ne kuracas,
Se pro peno vi tro lacas.

Se kverelas la najbaroj,
Se armeoj ekmalpacas.

5 kuragha Sentima.

  Kuraghaj homoj morton spitas,
Mortspitajn homon chiuj timas.

Se du armeoj ekmilitas,
Soldatoj en amas' viktimas.

4 kurba Ne rekta, nek konsistanta el rektaj partoj.

  Kurba estas kapra korno,
Kurba estas nova luno,

Kurba estas brova formo,
Kurba estas la kolumo.

4 kurioza Ekscitanta la scivolon kaj intereson per sia malofteco kaj eksterordinareco.

  Tre kuriozas la kutimo
Kapbalanci por esprimo

De neo kaj per kaposkuo
Prijesi. Vidu trans landlimo!

4 kurso 1 Serio da lecionoj, konsistiganta regulan instruon pri scienco, arto au metio. 2 Vojlinio, uzata au intencata por regule kunigi du punktojn.

  Lernantoj de l' Esperanto-kurso
Partoprenas en konkurso,

Post la strecha aktivado,
Sin amuzas per ekskurso.

5 kurzo Prezo de akcioj, obligacioj, mono kaj varoj.

  La kurzo levas sin kaj falas.
La spekulantoj shvitas, palas.

Nenian kurson ili studas,
Chirkau la kurzo mortbatalas.

4 kushi 1 Sin meti en horizontala pozicio por ripozi. 2 Esti metita sur io lau sia plej granda surfaco. 3 Trovighi, esti, enesti.

  Malgrasa viro kushas sur la tero,
En la okuloj kushas malespero.

Kial do li ne kushas hejme, lite,
Tiel ekstere kushas en mizero?

4 kutimi Akiri fortan emon al la ago pro ripetado.

  Ni kutimas ellitighi frue,
Ne kutimas fumi, drinki ghue.

Por akiri bonajn vivkutimojn,
Oni devas zorgi kontinue.

4 kuvo Granda ronda vazo pli largha ol profunda por bano, vesto-lavo ktp.

  En kuvo li infanon banis,
La malgrandulo dikis, sanis.

Ghi viglis tro, renversis l' ujon,
La purigado tute vanis.

4 kvadrato 1 Rektangulo kies kvar lateroj estas egalaj. 2 La dua potenco de nombro au kvanto. 3 Objekto kun proksimuma formo de ~o.

  Sur la kvadrata placo,
Najbare de l' palaco

Kunvenis homamaso
Por defend' de paco.

4 kvalito 1 Chiu el la diferencaj manieroj kiel objektoj impresas niajn sensojn kaj kiuj konsistigas ghian ecaron, staton, eksteron, karakteron kc. 2 Grado de boneco. 3 Speciala povo, propra efiko de io. 4 Chiu el la moralaj au intelektaj ecoj, kiuj faras, ke persono estas tia kaj ne alia.

  Ja grava estas kvanto,
Pli gravas la kvalito.

Malgranda diamanto
Valoras pli ol litoj.

1 kvankam Subjunkcio, montranta kauzon au motivon, el kiu devus rezulti efiko, kiu tamen ne estighas.

  Kvankam interreton ni disponas,
Tamen ghia servo nun ne bonas.

Mankas al ni tauga komunlingvo,
Esperanto tian helpon donas.

  Kvankam interreton ni posedas,
Tamen chiujn servi ghi ne pretas.

Mankas al ni tauga komunlingvo!
Kiu chiam por ni interpretas?

4 kvanto 1 Pli au malpli granda mezuro au nombro de objektoj au personoj. 2 Esprimo de grando: ~o de movo.

  Se ne estas ia kvanto,
Ankau estas ne kvalito.

Se ne estas diamanto,
Shtonoj plenas je merito.

1 kvar Nombro du kaj du.

  En chiu jaro estas kvar sezonoj,
Po kvar piedojn havas la leonoj,

Dek kvin minutoj estas hor-kvarono,
Kvar kordojn havas chiu violono.

1 kvazau 1 Subjunkcio por enkonduki subpropozicion de fikcia komparo au subjektan au objektan subpropozicion kun sama nuanco de fikcio: Shi lerte naghas, kvazau shi estus fisho. 2 Vorto por enkonduki komparon fikcian pri substantivo au adjektivo: Li kushas ~ mortinto. 3 Adverbo signifanta "proksimume tiel, laushajne, iamaniere": Shiaj okuloj ~ paroladis.

  La avo kushas kvazau senkonscia,
L' avino krias kvazau hom' ebria.

Tremadas ili, kvazau frosto regus,
Pro sufero de malsano malaria.

4 kvieta 1 Tia ke ghi ne ekscitas la sensojn, ne perturbas la ripozon. 2 Ne montranta ekscitecon, havanta nepasian pacan aspekton. 3 Nekolerema, ne facile incitebla, pacema; malsovagha.

  En vilagh' kvieta,
Vivas la anghelo,

Kun okul' rideta
Brila kiel stelo.

1 kvin Nombro du kaj tri.

  Kvin fingrojn havas unu mano,
Kvin sensojn havas ech infano,

Kvin stelojn havas nia flago,
Ne kvinan kruron havas rano.