Unua-pagho >> Esperantujo >> Lernado

 

 

 

 


Vortareto por lernantoj (M)

de LAULUM

4 magazeno 1 Chiovendejo pli granda ol butiko. 2 Tenejo de varoj kaj aliaj. 3 Parto de fotilo, filmaparato, pafilo k.s. por enteni filmon, kartochojn k.s.

  En granda magazeno,
Vendighas chia varo.
Sed mankas al ghi jeno:
La homa solidaro.

9 maizo Unujara herbo kiu elkreskigas kornosimilajn spikojn kun dense vicigitaj grajnoj taugaj por prepari manghajhon.

  Maizo estas ofta greno,
Tra l' tuta mondo en bonveno.
Pli nutra iam ghi farighu
Dank' al esploro pri la geno.

5 majo La kvina monato de la jaro

  Monato l' kvina estas majo.
Labora Festo kun vivgajo
Okazas tra la tuta mondo
Kaj en Parizo kaj Shanhajo.

4 majstro 1 Granda artisto. 2 Respekta titolo donata de lernantoj al ilia instruanto.

  Majstro Zamenhof estis okulisto,
Sed la vivon li dedichis kun persisto
Al l' internacia lingvo Esperanto,
Kaj ekzemplon donis pri homaranisto.

4 makulo 1 Malpura loko sur io: inka ~o sur papero. 2 Alikolora punkto sur io: la sunaj ~oj. 3 Malbona parto de io: Neniu sanktulo estas sen makulo.

  Makulojn havas leopardo,
Makulojn havas ankau cervo.
Sed makuleto sur standardo
Estas pika al la nervo.

1 mal- Pref. uzata por formi vorton kun senco logike kontraua al tiu, kiun montras la radiko: ~bona tago, ~granda infano, ~longa krajono.

  Ni malpacon ja malamas.
Kial ofte ni ekflamas?
Koleremo-Toleremo-
Ko-To-sonoj ja malsamas.

2 mano 1 La ekstrema parto de brako de homo au simio kun fingroj.

  Chiuj havas po du manojn
Por labori, fari panojn.
Sed gepatroj senprudentaj
Batas per ili infanojn.

3 manghi 1 Machi kaj gluti. 2 Nutri sin el kutima, difinita nutrajho: Mi neniam manghas muson.

  Ni manghas ja por vivi,
Ne vivas nur por manghi.
Ni devas ja aktivi
Por malbonojn shanghi.

5 maniero 1 Rimedo, procedo, agospeco, lau kiu afero farighas au okazas: Tio okazis en stranga ~o. 2 Speco de agado, kutima al iu: chiu tajloro havas sian tranch~on. 3 Eksteraj formoj de konduto, sintenado en sociaj rilatoj: li vivas lau la malnovaj ~oj.

  Gravas la sincero,
Ne la maniero.
Al mensogo bela,
Preferindas vero.

4 maniko 1 Parto de vesto kovranta brakon. 2 Tubforma tolajho ligita al la supro de stango kaj libere svingighanta en la aero por montri la direkton kaj forton de vento che flughaveno.

  Chemizo senmanika
Taugas por somero.
Longmanikaj vestoj
Por la frostvetero.

3 manki 1 Ne esti au esti en nesuficha kvanto. 2 (kun ke) doni senton de nenormaleco, nekompleteco, nekontenteco: tre ~as al ni, ke vi ne cheestas; jam ne multe mankis, ke li falu.

  Ne mankas al li mono,
Ne mankas al li povo,
Sed mankas al li kono
Pri gravo de sinmovo.

4 mantelo 1 Vasta senmanika vesto per kiu oni kovras la aliajn vestojn. 2 Longa vesto kun manikoj, kiun oni portas sur la aliaj vestoj, sed ghi ne estas tiel alghustigita kiel palto. 3 Trompshajno, preteksto: li kashas sian egoismon per la ~o de afableco.

  La nokta mantelo jam kovris la teron,
Lampiroj disportas flirtantajn fajrerojn.
La griloj chirpadas en verda herbejo,
Por festi l' agrablan autunan veteron.

8 mapo 1 Desegno por montri la aspekton de la terglobo, lando, provinco au urbo per diversaj signoj pri vojoj, riveroj, montoj, urboj ktp.

  Utila estas bona mapo
Por nin gvidadi en vojagho.
Ni de etapo al etapo
Lau ghi veturu kun kuragho.

3 maro 1 Vasta etendajho da sala akvo, kiu kovras la plej grandan parton de la terglobo. 2 Difinita peco de tia akvujo: la Rugha ~o, la Nigra ~o, la Flava ~o. 3 Granda kvanto: ~o da mizeroj

  Riveroj fluas al la maro,
La maro tamen ne shvelighas.
Saghuloj kleras sen komparo,
Neniom ili fierighas.

5 mardo La dua tago de la semajno.

  La dua semajntago estas mardo.
Ne eblas vidi ion sen rigardo.
En lerno oni devas diligenti.
Sukceso ja ne venas el hazardo.

4 marko 1 Speciala signo metita sur io por ghin distingigi: fama ~o de fotiloj. 2 Objekto havanta distingan signon servanta por akiri ion: ~o che ludo.

  Malbona marko plachas al neniu.
Ja famajn fabrikmarkojn shatas chiu.
Se rimarkindajn markojn volas iu,
Klopodu fari sian eblon tiu.

5 marto La tria monato de la jaro.

  Monato l' tria de la jaro,
Post februaro estas marto.
Ekghermas marte la herbaro,
Ni zorgu bone pri la farto.

4 martelo Frapilo konsistanta el fera peco kaj ligna tenilo, uzata por enigi najlojn kaj forghadi.

  Ni forghas, per martelo,
Shlosilon de la richo;
Ni forghas, per martelo,
Shlosilon de l' felicho.

4 masoni Konstrui ion el brikoj au shtonoj, ilin kunigante per mortero, betono au cemento.

  Se loghejon ni bezonas,
Do loghdomon ni masonas,
Per mortero au betono,
Ech ferstangojn ni aldonas.

5 mastro 1 Posedanto de domo, bieno k.a. 2 Estro de butiko, gastejo, drinkejo, hotelo. 3 Estro de fabriko, laborejo k.s.: interkonsento inter la mastro kaj laboristoj.

  La mastro de l' hotelo
Kun ventro de barelo
Viandon shatas frandi
Krom trinko de biero.

4 mashino Aparato ofte kun motoro por fari ion pli facile kaj rapide ol la manoj: lav~o, kudro~o, flug~o.

 

La homa korpo estas ne mashino.
Por sano tre tre gravas la animo.
Se l' animstato plenas je trankvilo,
Malsanoj restas do en malproksimo.

3 mateno Parto de la tago ekde la sunlevigho ghis la tagmezo.

  Mateno markas tagkomencon,
Mateno havas gravan sencon.
Matene freshas nia cerbo,
Matene studu ni sciencon.

4 materialo 1 Materio el kiu oni produktas ion per laboro: plasto estas grava ~o. 2 Tuto de la objektoj, iloj ktp necesaj por ago, laboro: acheti ~on por presejo. 3 Tuto de la scioj, necesaj por verki, redakti, fari mensan laboron: cherpi ~on el ies verko.

  Se vi materialon ne disponas,
Akiri tion certe vi bezonas.
Plej lertan kuiriston sen faruno
por fari panon vane vi ordonas.

4 matraco Granda plata kuseno remburita per pajlo, herboj k.s. sur kiu oni dormas au ripozas.

  Se vin turmentas dolor-laco,
Vin turnu al la litmatraco,
Ke ghia molo vin karesu,
Kaj refreshigu per kuraco.

4 matura 1 Plene kreskinta kaj tauga por konsumado. 2 Plene kreskinta kaj havanta plene evoluintajn fortojn de la korpo kaj spirito. 3 Plene esplorita, provita.

  Matura pomo bonodoras,
Matura homo ekamoras,
Kokin' matura metas ovojn,
Matura plano altvaloras.

4 meblo Movebla objekto por uzado au ornamo en chambro: tablo, segho, shranko estas ~oj.

  Fotelo, sofo, tablo, lito segho¡­
La mebloj gravas por palac' de regho,
Samkiel por ordinara simpla hejmo,
Chu en labor', ripozo au en pregho.

1 mem Adv. 1 Por insisti pri la realeco kaj identeco de la koncernata persono au afero: Mi deziras paroli al li ~ 2 Per si sen helpo de iu alia, propravole, propraforte: ne venos rato ~ al kato; tio estas komprenebla per si ~.

  Vin helpu mem! Vin helpu mem!
Malbone estas dependem'.
Necesa estas interhelpo,
Sed grava estas memstarem'.

4 membro 1 Chiu el la kvar moveblaj elstarajhoj de la korpo de homo au besto. 2 Ano de societo.

  Chiu membro de l' socio
Chiam zorgu pri l' medio.
Chiu membro de la homo
Chiam agu lau racio.

3 memori Konservi sentojn au ideojn akiritajn en la spirito.

  Grava estas la memoro
Por lernado kaj laboro.
Se malbone ghi funkcias,
Preterglitos ghusta horo.

4 mendi Postuli, ke iu faru servon poste pagotan au liveri varon poste pagotan.

  Al librej' mi monon sendis,
Novajn librojn de ghi mendis.
Mi ricevis tuj kvitancon,
Kaj la librojn mi atendis.

4 mensogi Diri malveron au nei veron.

  Petola shafisto mensogis helpovon
"Help! Help! Help! Jen lupo atakas chi-loke!"
Helpemaj alkuris, sed vidis ne lupon.
La bubo-shafisto ekridis primoke.
Sed poste la shafojn lupego atakis.
Chi-foje l' shafisto por helpo ekgrakis.
Pro lia mensogo neniu alvenis.
Pereo de shafoj lin ege chagrenis.

4 mentono La plej malsupra parto de la vizagho sub la malsupra lipo.

  Sur la mentono de Johano
Prosperas lia granda barbo.
Kaj li fieras pro la sano,
Ke l' barbo nigras kiel karbo.

4 metro 1 Unuo de longo en la internacia sistemo. 2 Mezurilo havanta longon de unu metro. 3 Chiu formo de poezia ritmo difinita per la speco kaj la nombro de siaj piedoj.

  Metro estas long-mezur-unuo
Malpli longa ol pash-duo,
Iom pli ol futo-trio.
Metro - form' de poezio.

3 mezo 1 Punkto, loko egaldistanca de la du ekstremoj de linio. 2 Punkto de tempo egaldistanca de la komenco kaj la fino. 3 Tio, kio estas egale malproksima de du kontrauaj ekstremaj gradoj.

  Li, dum vivo en socio,
Ne alighis al partio.
Ofte staras li en mezo,
Sen kritika opinio.

4 mezuri Taksi kaj difini la grandecon de io, ghin komparante kun unu samspeca grando, elektita kiel unuo.

  Por ghusta takso de l' mezuroj
De longaj vojoj, altaj muroj,
Ni uzas taugajn mezurilojn,
Sed ne nur per niaj okuloj.
Mezureblas longo de rivero,
Mezureblas profundec' de maro,
Sed ne mezureblas la sufero
De la subpremata homfrataro.

1 mi Singulara pronomo de la unua persono.

  Mi alparolis, shi auskultis.
Senkauze li min ekinsultis.
Do mi koleris, ekkverelis,
Kaj homamaso ektumultis.

4 mieno 1 Esprima aspekto de la vizagho. 2 Karakteriza aspekto de la vizagho de malsanulo.

  Shanghighas la mieno,
Pro ghojo au chagreno.
Montrighas ghoj' per rido,
Chagreno per larmpleno.

4 miksi 1 Intermeti diversajn ajhojn, tiel ke ili kunighas senorde. 2 Kunigi en sia spirito aferojn au sentojn: ~i shercon kun seriozajho.

  Ne miksu salon kun sukero,
Ne miksu veron kun malvero,
Ne metu akvon al fajrflamo,
Ne miksu ruzon kun sincero.

1 mil dekcent.

  Dekoble cent farighas mil.
Mil lingvoj estas malfacil'
En komuniko de la mondo,
Ja Esperanto - bona il'.

4 miliono Mil miloj.

  Mil miloj estas miliono.
Persono kun tiom da mono
Ja povus fari grandan bonon,
Ech per dekono en dispono.

2 militi Batali per armiloj kontrau malamika armeo.

  Militas chiam la popoloj!
Pro kio la malpacaj voloj?
Chu ne sufichas natur-plagoj,
Por ekzercado de l' muskoloj?

4 minaci 1 Diri au gesti al iu, ke oni intencas fari al li malbonon. 2 Evidentighi, ke ghi baldau okazos alportante malutilon: ~as danghero.

  "Mi vin mortigos per batado!"
Minacis Petro al la frato.
"Sed mi ne timas, kara Petro,
Mi forfughos per boato."

4 minuto 1 Sesdekono de horo. 2 Tre mallonga tempo.

  Sesdek minutoj faras horon.
Ja temp' egalas vere oron.
Ne perdu ech unu minuton!
Minuto movu la laboron.

2 miri Senti surprizon pro io stranga, neatendita, nekutima, eksterordinara.

  Maria miras pri Johano
sesfingra je la dekstra mano.
Pro kio do la kroma fingro?
Neniom helpas ghi en bano!

4 mizero Kompatindeco pro granda malricheco au malfelichego.

  Malsano kauzas ja suferon,
Malricho kauzas ja mizeron.
Kunagu tuta la homaro,
Ke ili trafu malaperon.

4 modo 1 Nedaura, kaprica kutimo, moro au maniero en vestado. 2 Verboformo, per kiu oni esprimas la manieron de ago au stato: us-modo, u-modo.

  Junuloj vestas sin lau modo.
Mallongas moda periodo.
Repide l' modoj shanghighadas,
Do ofte vanas la klopodo.

5 moki Malshate ridindigi.

  Ne moku homan senfavoron,
Testudo venkas ech leporon.
Fiero fushas fortostrechon,
Fiero faras ne honoron.

5 mola 1 Facile knedebla au fleksebla. 2 Ne pike impresanta la okulojn au la orelojn: ~a ombro, vocho. 3 Pli facile uzebla: ~a akvo, karbo. 4 Facile cedanta al fremda influo, ne tre firma: ~a koro, viro.

  Molas silko, molas lano,
Molas mano de infano,
Molas koro de bonulo,
Molas karno de banano.

4 momento Tre mallonga tempo.

  Momento estas tempodauro
Mallonga, tamen ja bedauro
Kauzighas en ghi pro eraro
Konduta de amanta fraulo.

3 mono Pagilo lauleghe farita kaj konsistanta el metala disketo, papera bileto k.a.

  Per mono oni povas fari chion,
Diablon subacheti, trompi dion.
Multaj klopodas gajni milionon,
Pro mono mallumigas la socion.

4 monato 1 Chiu el la 12 partoj de la jaro. 2 La periodo de proksimume 29 tagoj, dum kiu la luno faras kompletan rondiron chirkau la tero.

  Dek du monatoj faras unu jaron.
La jar' unue vidas januaron,
Kaj poste februaron, marton kaj aprilon
Kaj majon, kaj junion, kaj julion,
Auguston kaj septembron,
Oktobron, kaj novembron kaj decembron.

2 mondo 1 La terglobo rigardata kiel homa vivejo. 2 La homaro. 3 La homaj aferoj, okupoj, sociostato. 4 Pli malpli eleganta, rafinita parto de la socio. 5 Chio koncernanta difinitan agadkampon au apartenanta al ghi. 6 Tuto de la interesoj kaj agadoj de la homoj, kiuj ne koncernas la religion. 7 La universo.

  En la mondon venis nova vorto,
Tra la mondo kreskas nova forto,
Per flugiloj de favora vento
Nun de korto flugu ghi al korto.
Tuj finighu la hombucha sporto
Kaj shanghighu la homgenta sorto,
Ke prosperu la homfrata sento,
Ne okazu nenatura morto.

3 monto Grandega natura amaso da roko, tero ktp. La ~o Taishan, ~o de rubo, ~o de mizeroj.

  Taishan estas monto,
Taishan alte staras.
Che ghi fluas fonto,
Kies akvo klaras.

2 montri 1 Elmeti ion al la rigardo por fari ghin videbla. 2 Gvidi geste ies rigardon al io. 3 Videbligi senton au econ: ~i indignon, ghojon, konsenton. 4 sciigi, komprenigi ideon au fakton: ~i al iu la devon, dangheron. 5 Esti la signo de: Kolero ~as malsaghulon.

  Tagon montras brila suno,
Nokton montras hela luno.
Florojn montras la somero,
Fruktojn montras la autuno.

4 moro Ghenerala vivmaniero kaj kutima konduto de iu popolo, gento au klaso.

  Liberaj estas nunaj moroj,
Facilaj estas l' junaj koroj.
Severa tamen restas Morto,
Neeviteblas ties horoj.

4 mordi 1 Shiri, vundi per la dentoj. 2 Kapti kaj teni: la du dentradoj ne sufiche ~as.

  Bojas hundoj, sed ne mordas.
Bonas vortoj, ne subportas.
Mordas hundoj nebojemaj,
Ja helpemo ne tro vortas.

1 morgau En la venonta tago.

  Morgau, morgau, morgau multas --
Morgauuloj vere stultas.
Se morgauuloj esperigas,
El nun-agoj bon' rezultas.

2 morti 1 Chesi vivi, perdi la vivon. 2 Ne plu ekzisti, forpasi, malaperi.

  Kiu homo ja ne mortas?
Viv' ja en si morton portas.
Vere vivas nur geviroj
Kies krea volo fortas.

2 movi 1 Transigi ion en alian lokon: Ne ~u la objektojn sur la tablo. 2 Shanghi la tenighon de korpoparto: Li ech ne povis ~i la brakojn. 3 Instigi, agigi: ~i iun fari ion.

  Ni per manoj pezon movas:
Tiras, trenas, pushas, shovas.
Sed peli Morton el la mondo
Ja neniu homo povas.

4 mueli Pulvorigi au diseretigi per tiucela ilo.

  Murmuras venta monotono,
Muelas nubaj muelshtonoj.
Pluvego pezas akvofale,
Surdigas da?re tondraj sonoj.

2 multa 1 (Singulare) Grandkvanta. 2 (Plurale) Grandnombra.

  En la mondo homoj multas,
Iuj saghas, iuj stultas.
Multaj servas al malmultaj,
Diajn dirojn kred-auskultas.

3 muro 1 Konstruajho el brikoj, shtonoj k.s. por apartigi spacon au subteni tegmenton: La ~oj havas orelojn; alpremi iun al ~o. 2 (plurale) La kvar ~oj rigardataj kiel simbolo de la hejmo: Inter miaj muroj estu miaj plezuroj. 3 Io simila al muro: ~o el fajro, ~o da pafiloj.

  La dekmil-lia Granda Muro
Kun granda charmo de kulturo
Tumultas drake en turismo,
Por admirado kaj plezuro.

4 murmuri Audigi malakran, obtuzan sonon: La rivero ~as; La urso ~egas.

  Murmuras milda vento,
Murmuras mont-torento,
Murmuras ekskursantoj
Senzorge kun ghojsento.

9 muso Besteto kun longa vosto, kiu mordetadas kaj detruas vestojn, meblojn ktp.

  Abomeninda estas muso,
Ech multe pli la fluga musho,
La muso mordetadas vestojn,
Mush' malsanigas per ektusho.

4 musho Insekto kun flugiloj vivanta en loko kie loghas homoj kaj bestoj.

  Musho flugas, musho zumas,
Malpurajn ajhojn ghi konsumas,
Kaj disportas bakteriojn,
Malsanigon ghi plenumas.

4 muta 1 Ne kapabla paroli. 2 Ne povanta au ne volanta paroli dum momento.

  Surdaj homoj ofte mutas,
Kaj l' mutuloj ne disputas,
Ech se ili tion volas --
Ja mutuloj ne parolas.

5 muziko La arto esprimi sentojn per sonoj vochaj au instrumentaj.

  Pianoj, flutoj, violonoj
Amuzas per muzikaj sonoj.
Muziko estas nemanghebla,
Bongustas tamen ghiaj tonoj.