Karaj gekolegoj:
Pluraj
el vi sekvis au partoprenis aktualan diskuton pri la trijaraj postdiplomaj
Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Miczkiewicz, Poznan
(Pollando). Nun mi resumas ghin por ankoraufoje inviti al efektiva
subteno por tiu chi grava agado kaj por praktika utiligado de ghiaj
rezultoj. Temas pri malcheestaj trijaraj studoj kun ses unusemajnaj
cheestaj sesioj en Poznan, en chiu semestro po unu. La projekto
bone konformas al la celoj de Strategia Plano de UEA en la agadkampo
Instruado kaj agaddirekto Profesiigho, kaj estas precipe grava por
la universitata kaj scienca agado kaj por eksteraj rilatoj en tiuj
kampoj.
La
unua grupo finas la trijaran studadon en chi tiu semestro, kaj la
dua estas planata por starti en septembro 2002. En la 3-jara programo
la unuaj du jaroj estas fiksitaj celante al tiu baza formado, kiu
estas necesa se iu volas esti instruisto. En la 3-a jaro eblos la
specialigho pri metodiko.
Pli
konkretajn informpetojn kaj kunlaborkontaktojn pretas respondi s-ino
Ilona Koutny, la iniciatinto kaj realiganto de chi tiu projekto.
Dr.
Ilona Koutny, membro de AdE, gvidanto de Interlingvistikaj Studoj
Lingvistika Instituto, Adam Mickiewicz Universitato. Adr: Miedzychodzka
5, PL-60-371 Poznan, Pollando. Tel: +48-61-829-27-09. Fakso (sekr.):
+48-61-829-27-00. Retposhto: "Ilona Koutny" ikoutny@amu.edu.pl.
Pli
detale vi povas legi ankau en IPR 2001/4 (I. Koutny) kaj
la februara numero de Esperanto 2002 (M. La Torre kaj I.
Koutny).
Nun
estas grave, ke landaj sekcioj de ILEI, landaj asocioj de UEA, kontinentaj
au regionaj komisionoj de UEA, E-informiloj kaj chiuj agantoj komprenas
kaj subtenas la celojn de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj
en Poznan:
1)
Dissemu la informon en siaj medioj, kun detaloj kiujn laupete liveros
Ilona.
2)
Helpu trovi studentojn por la dua studgrupo kiu komencos la studadon
en septembro 2002.
3)
Helpu trovi stipendio( j )n por studento( j ) el sia medio. Chu UEA,
Amerika komisiono, Azia komisiono, au CED, pretus doni stipendio( j )n
se Ilona indikos la sumon? Chu chi tio ne estas shanco por subteni
penetradon en arabajn landojn?
4)
Planu kaj realigu laueblan utiligadon de rezultoj de la postdiplomaj
Interlingvistikaj Studoj en Poznan. Chu Ilona pretas liveri al ni
nomojn kaj adresojn de studentoj el la unua grupo por ke ni povu
proponi kaj plani ilian kontribuon en diversaj E-instruaj aranghoj?
Sen tio, la chefa rezulto de la poznanaj studoj restus profesia
prestigho de Ilona en sia universitato, kio ne malgravas, sed certe
estas nek shia sola celo nek la ghenerala celo de la tuta projekto.
Praktika utiligo de la diplomoj kaj apliko de la scioj, akiritaj
che la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en Poznan, estos la
plej bona rekomendo por sukcesigi novajn studgrupojn.
Amike kaj plu kunlaboreme,
Radojica
Petrovic'
estrarano de ILEI pri
lernejaj
projektoj kaj universitata agado
|