Unua-pagho >> Esperantujo >> Lernado

 

 

 

 


Pri "Kompleksaj Tempoj"

de CHEN ZEHUA

    Kiam mi lernis participojn, mi rimarkis, ke chiuj tiuj frazoj, chinigitaj el Esperantaj modelaj frazoj pri "kompleksaj tempoj" au "kunmetitaj verbformoj", povas esti esprimitaj per "simplaj tempoj". Praktike estas nenecese kaj neagrable uzi kunmetitajn verbformojn por esprimado precize kaj subtile en chiutaga interparolado. Mi trovis, ke tiu formo ne estas multe uzata en la gazetoj "EPCh" kaj "La Mondo", jam ne parolante pri busha Esperanto.

    En la artikolo "Pri la Naturo de Esperanto", Villiam Auld montris, ke kunmetitajverbformoj estas uzataj nur por kompari Esperanton kun kaj tabeligi ghin al la nacilingvaj formoj, "la tuto estas fantaziajho". En hindeuropaj lingvoj eble trovighas formoj similaj al Esperanto, do al europaj lernantoj, tiu komparo eble estas utila por faciligi Esperantan lernadon, sed al la chinaj ne. En la china lingvo oni montras chefe per helpvortoj, adverboj k.a. kaj la tenso estas tre simpla. Chinoj preferas uzi adverbojn au prefiksojn por esprimi precizan tempon anstatau uzi kunmetitajn verbformojn. Tiu chi esprim-maniero trovighas en Esperantaj verkajhoj ankau de aliaj nacianoj.ке

    Krome, al komencantoj la koncepto "kompleksaj tempoj" estas malfacile lernebla kaj konfuziva. Miaopinie, se "participaj adjektivoj rolas ankau kiel predikativo", kaj fakte, tiuj participaj adjektivoj estas rigardataj kiel adjektivoj, do ni povas uzi ilin anstatau kompleksajn tempojn.

Ekz.:
Anstataui:
Mia rakonto temas pri la spikumado kiu estis okazinta antau dekoj da jaroj.

Per:
Mia rakonto temas pri la spikumado okazinta antau dekoj da jaroj.

    En la dua frazo la vorton "okazinta" chiuj akceptas kiel adjektivon. La signifo estas sama al tiu de la unua, chu ne? Se tiel, por kio ni ankorau enkondukas novan koncepton, kiu ofte senkuraghigas kaj forpelas lernantojn?