Unua-pagho >> Esperantujo >> Lernado

 

 

 

 


Kiel mi lernis Esperanton kaj uzas ghin

Kiel mi lernis la lingvon

de DANIEL A.Wang (Norvegio)

    Mi amas lingvojn, kaj mi amis ilin kiel juna knabo. Mi lernis multajn lingvojn, la anglan, la francan, la italan, la hispanan, la japanan ktp.

    Do, subite, mi legis iomete pri Esperanto, kaj mi vidis vorton: "Mi amas vin" kaj iris al mia patrino demandante: "Panjo, kio estas Esperanto?"

    Mia patrino nek povis, nek povas paroli Esperanton, sed shi diris: "Esperanto estas miksajho de multaj lingvoj".

    Bedaurinde shi ne menciis, ke ghi konstruighis por la celo funkcii kiel internacia lingvo. Sed mi baldau trovis tiun fakton, kaj do decidis lerni ghin.

    Mi trovis ankau, ke ekzistas Esperanto-Ligo en Norvegio, sed mi ne pensis pri skribo de letero al la ligo por demandi pri kursoj.

    Mi ne povis trovi lernolibrojn ie ajn, sed kiam mi feriis en Londono, dum la somero de 1997, mi fine trovis lernolibron de Esperanto.

    Estas nur unu ekzemplero de lernolibro en la butiko, kaj mi tuj achetis ghin kaj komencis lerni Esperanton, kiam mi estis 12-jara knabo.

    Dum la lernado mi trovis multajn bonajn aspektojn: ghi estas facila, bela, lauregula kaj nekredeble neutrala. Mi shatis auskulti kaj legi ghin.