Unua-pagho >> Esperantujo >> Lernado

 

 

 

 


Kiel mi lernis Esperanton kaj uzas ghin

Esperanto kaj aliaj lingvoj

de DANIEL A.Wang (Norvegio)

    Kompreneble Esperanto ne estas perfekta lingvo, sed ne ekzistas au ekzistos perfekta lingvo, Esperanto certe estas pli bona kaj neutrala "internacia lingvo" ol la angla lingvo.

    La plej grava afero estas, lau mia opinio, havi facilan, belan kaj neutralan lingvon, kiun oni disvastigas, anstatau konstante provi "perfektigi" ghin. Ni havas la lingvon, do ni disvastigu ghin, kaj ni ne konstante provu "perfektigi" ghin.

    Mi lernis ankau aliajn "internaciajn lingvojn" kiel Volapuk, Ido kaj Interlingua.

    Ili estas tre interesaj lingvoj, sed mi neniam trovis la samajn neutralecon kaj facilecon, kiujn Esperanto havas.

    Ido, ekzemple, estas Esperanto-reforma lingvo. Mi opinias, ke ghi estas tre facila kaj bela lingvo, sed la parolantoj de tiu lingvo konstante provas trovi erarojn anstatau disvastigi la lingvon. Kial "perfektigi" lingvon, kiam neniam ekzistos perfekta lingvo?

    Alia ekzemplo: Volapuk estas neutrala, sed tro malfacila por la plejmulto de homoj.

    Kaj Interlingua: multaj personoj povas kompreni la lingvon tuj, sed lerni kaj uzi ghin estas tre malfacile.

    Ne miskompernu min, mi amas lingvojn, precipe konstruitajn lingvojn. Sed ni jam havas bonan, facilan, belan internacian lingvon. Lasu la lingvon evolui automate, nature kaj tre simple.