En
la pli ol 100 jaroj post naskigho de Esperanto, la sciencoj, tekniko
kaj socio de la homaro havis grandan shanghighon kaj aperis multaj
talentaj esperantistoj en diversaj landoj. Post la fondigho de UEA
en 1908, aperis 89 fakaj organizoj de kulturo kaj edukado de Esperanto,
ekzemple Akademio de Esperanto kaj Tutmonda Esperantista Junulara
Organizo.
Retrorigardante
la evoluon de Esperanto, oni ne devas forgesi tiujn malegoismajn
pionirojn, kiel Tibor Sekelj de Jugoslavio, Saheb Zamani de Irano,
Vilho Setala de Finnlando, Ivan Krestanov de Bulgario, Mario Pei
de Usono, Aleksandr Potnikov de Rusio, Tikos kaj Venlo Fon de Chinio...
Ili sendevie disvastigis Esperanton en malpacaj jaroj de milito
kaj en malbona vivo. Kial? Char ili firme kredis la praktikecon
de Esperanto kaj aspiris grandan harmonion de la mondo. La angla
lingvo, precipe kulturo de ghi reprezentata, ne povos plenumi la
taskon konstrui bonan mondon, kaj ghia egoismo kaj hegemoniismo
bazita sur alta teknologio senchese portas al ghi ghenajhojn. La
mondo bezonas sciencan, klaran kaj facile lerneblan internacian
helpan lingvon por homa interkomunikado. Tiu lingvo estas neniu
alia ol Esperanto provita de pli ol 100 jaroj.
Problemoj
en la pasinteco de Esperanto-movado
Mi
opinias, ke ekzistas jenaj problemoj en la pasinteco de Esperanto-movado:
1. Aperis multaj solidaj
praktikantoj en Esperanto-movado, kiuj multe penis por enporti
en Esperanton enhavojn de diversaj fakoj kaj tradukis multajn
mondfamajn literaturajhojn, kaj tiuflanke Zamenhof donis modelon
per sia "Unua Libro". Sed samtempe kun tio trovighis
burgheta sentimentaleco en la Esperantujo de Chinio kaj la mondo.
Ili kontentis je prikanto de Esperanto kaj raportado de vehikloj
pri Esperanto, kaj ne penis por lerni, praktiki kaj popularigi
Esperanton.
2. En iuj landoj laboras profesiaj esperantistoj salajrataj de
registaro, kaj parto el ili ne bone komprenas la signifon de Esperanto
nek respektas ghin, ili profesie laboras en grandaj urboj au sociaj
rondoj pri Esperanto nur por vivtenado. Ili havas kompare altan
lingvonivelon, sed ili ne utiligas Esperanton por sin kulturi
kaj multon fari.
3. Zamenhof kuraghigis fondighon de Esperantaj organizoj por interfluo
kaj reciproka akcelo. Sed iuj homoj en la neprofitaj Esperantaj
organizoj interbatalis pro gvidanteco kaj profito. Iuj homoj monchasis
pere de establo de Esperanta kurso (fakte la sumo ne estas granda).
Esperantaj organizoj estas kulturaj rondoj akcelantaj civilizacion,
sed ne shtuparo por promociigho kaj richigho. Tiuj homoj ne havas
estontecon.
4. Pli kaj pli multighas vizitantoj al Chinio de post la ekpraktikado
de la politiko de reformado kaj pordmalfermo de Chinio, kaj pli
multaj homoj ekkonis Esperanton. Sed en tio oni audis, ke en akceptado
de fremdlandaj esperantistoj iuj atentis nur regalon de gastoj
per manghajhoj, akompanadon en ekskurso kaj butikumo kaj fotighon;
au korespondis kaj kontaktighis kun fremdlandaj esperantistoj
nur por geedzighi al ili kaj poste vivi eksterlande. Sed kompreneble
estas geedzigho pro vera amo kaj interhelpado en progresigo de
Esperanto.
5. En Chinio funkcias multaj Esperantaj societoj kaj parto el
ili havas regulan bultenon au revuon. Sed 85% de ili estas en
la china lingvo. Chu estas dece, ke Esperantaj societoj ne uzas
Esperanton?
Malgrau
tiuj problemoj, plejparto de la esperantistoj havas belan esperon
pri la homa mondo kaj entuziasme esploras pri disvolvigho de Esperanta
movado por kontribui al ghi. Problemoj ekzistas, sed la samideanoj
fidas la brilan perspektivon de Esperanto.
Reformado
de Esperanto-movado
Reformado
vole nevole iras en la homa vivo. Konscia konformigho al shanghigho
prosperigos la socion. La reformado de Chinio en la lastaj 20 jaroj
elokvente pruvis tion. Se la chinaj esperantistoj memvole faros
reformadon, tian situacion havos ankau nia movado. Chi-sube mi pritraktos
la supre menciitajn problemojn:
1. Esperantistoj unue
devas akcenti lernadon, posedon kaj aplikadon de la lingvo. Por
lerni fremdan lingvon, oni devas apliki la lingvon en chiutaga
konversacio, legado, profesio kaj hobio. Oni devas lerni la lignvon
1 horon kaj memori 5-10 vortojn chiutage, kaj fine posedi chirkau
3000 vortojn. Post duonjara lernado li povos konversacii kaj post
unu kaj duona jaroj li fundamente posedos Esperanton. Kompreneble
lernado estas senfina kaj dumviva, kaj tio ja estas plezuro kaj
signifo de la vivo.
2. En iuj landoj profesiaj esperantistoj estas nemankigeblaj,
sed ili devas fari sin specialisto en aliaj fakoj pere de Esperanto.
Neprofesiaj esperantistoj nepre devas posedi sciojn de aliaj fakoj
por sin vivteni, kaj Esperanto igos ilian vivon signifoplena.
Se oni celas promociighi kaj richighi pere de Esperanto, oni falos
en malagrablajhojn kaj estos malestimata.
3. Lerni Esperanton estas afero kaj persona kaj kolektiva. Unue,
chiuj esperantistoj devas diligente lerni Esperanton kaj kontribui
al ghi per siaj scioj. Samtempe Esperantaj societoj devas krei
harmonian, interhelpan kaj interesan atmosferon akcelantan unuighon
kaj strebon por la komuna celo. En 2001 internacia Esperanta revuo
Eventoj faris statistikon pri aktivadoj de iuj Esperantaj societoj,
inter kiuj estis konversacia kurso de Germanio, kuracherba lernado
kaj simpozio pri psikologio kaj chiutaga vivo de Svisio, simpozio
pri Esperanto kaj interreto, Te-festivalo kaj komerca kunveno
de Xinxiang de Henan-provinco de Chinio, humura renkontigho en
Slovakio, mediprotekta simpozio kunaranghita de Orienta kaj Norda
Europo. Ni vere volas aktive vivi kaj estas multaj aferoj fareblaj,
kaj atentiginde estas fortigi planadon.
4. La celo de interkomunikado estas esplori la socion kaj vivon,
helpi unu alian kaj firmigi amikecon. Estas sensignife, ke iuj
chinaj esperantistoj vole nevole tro akcentas la vantan gloron
pro kontaktigho kun fremdlandanoj. Aprile nigheria esperantisto
Elvis Ogeneke, kiu instruas la anglan lingvon en Chinio, gastis
en mia hejmo. Antau lia alveno mi legis rilatajn materialojn pri
Nigherio kaj havis multajn temojn por nia interparolado. Lastatempe
li sendis al mi retmesaghon alte taksantan nian renkontighon kaj
esprimantan la deziron daurigi kontakton.
5. Serioza problemo elstaras en la Esperanta movado de Chinio,
nome multaj Esperantaj societoj eldonas bultenon au revuon tute
au grandparte en la china lingvo. La bultenoj kaj revuoj devas
esti plej praktikaj materialoj por antauenpushi Esperanto-movadon
kaj atestilo pri la karaktero de Esperanta societo. Kompreneble
oni povas disvastigi Esperanton en la nacia lingvo. Lau la lingvonivelo
de la samideanoj de Chinio shajne oni povas eldoni ilin Esperanto-chine.
Tio estas helpa al novaj esperantistoj. La bultenoj kaj revuoj
povas raporti novajhojn, sciencojn, teknologiojn, sociajn sciencojn,
literaturon, arton kaj aktivadojn de Esperantaj organizoj.
En
sia "Mezperspektiva Plano" prezidanto de UEA Renato Corsetti
elmetis 6 strategiajn punktojn de Esperanta movado. Tio estas atentinda
por ni. Ili estas: 1.Konigo de Esperanto; 2. Paroligo de Esperanto;
3. Utiligo de Esperanto; 4. Profundigho; 5. Plijunigho; 6. Tutmondigho.
Se oni agos responde al ili, certe oni multe sukcesos. Ni devas
aktive respondi alvokojn de UEA, ChEL kaj lokaj E-organizoj, kaj
ni povos havi klaran celon, unuighos kaj kunighos kun eksterlandaj
Esperantaj rondoj por fari indan kontribuon al la paco kaj evoluo
de la mondo.
* Prelego de la autoro por la Simpozio de la Pekina Federacio de
Soci-sciencaj Asocioj en 2002.
|