Dum
jara seminario pri lingvo-scienco iu esperantisto diris, ke anglaj
verboj estas pli facilaj ol la Esperantaj, char la unuaj havas nur
tri participojn (-ing, -ed, -ed) dum la lastaj havas ses (-ant-,
-int-, -ont-; -at-, -it-, -ot-). Mi ege surprizighis pro ties opinio.
Sed post repenso pri lingvoj facilaj kaj malfacilaj, mi trovis,
ke la menciita opinio ne estas stranga. Antau ne longe, ankau iu
veterana china esperantisto verkis libreton pri la china lingvo,
en kiu la autoro diris, ke la china lingvo estas pli facila ol Esperanto,
char chinaj verboj ne havas tempon.
Kredeble, tiuj du personoj ne serioze traktis la verbosistemojn
de Esperanto, tiujn de la lingvoj angla kaj china. Ili rimarkis
iun aspekton de la problemo, sed preteratentis aliajn. Se ni konsideras
chiujn flankojn de la problemo, ni trovas, ke la vero estas kontrau
la asertoj de la supre menciitaj du personoj.
Kiam oni diras, ke la angla lingvo havas tri participojn, oni fakte
konstatas, ke estas tri specoj de participoj en tiu lingvo.
Ja Esperanto havas pli da specoj de participoj ol la angla
lingvo. Sed la alia flanko de la problemo estas: en Esperanto chiu
participo havas nur unu formon (nome: aktiva prezenca participo
chiam estas "-ant-", aktiva preterita participo
chiam "int-", pasiva prezenca participo chiam
"-at-", ktp), dum en la angla lingvo oni havas la preteritojn
grew (por grow, sed glowed (por glow),
kept (por keep), sed seeped (por seep)
ktp, kaj la preteritajn participojn shaken (por shake)
sed woked, woken au waked (por wake).
Estas ne malpli ol 350 tiaj neregulaj verboj en la angla
lingvo! Do por lerni la tuton de la verboj, esperantisto bezonas
lerni nombron de verbo-radikoj plu ses participoj, sed angla-parolanto
bezonas lerni la nombron de verbo-radikoj plus 2x350 neregulaj
formoj plus 3 regulaj participaj finighoj! Estas klare, kiu
nombro estas pli granda! (Se ne paroli pri tio, ke la nombro de
verboj estas ege pli granda en la angla lingvo ol en Esperanto!)
Do oni neniel povas diri, ke la anglaj verboj estas pli facilaj
ol la Esperantaj! Nun temas pri la china lingvo. La chinaj verboj
ne bezonas "shanghi" sian formon por esprimi tempon, sed
aldonas apartajn vorterojn. Sed tio ne signifas, ke la chinaj verboj
estas pli facilaj ol tiuj de aliaj lingvoj. Ekzemple, per vorto
ba oni povas meti la objekton de la frazo antau la verbon:
Huli chi le yi zhi ji. = Huli ba yi zhi ji chi le.
(Vulpo manghis kokon.) Sed en la jena frazo oni neniel povas forigi
ba kaj meti la objekton malantau la verbon: Wo ba
yifu si le yige kouzi. (Mi shiris truon en mia vesto.) Do
estas malsimplaj reguloj pri uzo de verboj de la china lingvo.
Kial iuj diras, ke sia patra lingvo estas facila? Fakte, kiam oni
diskutas pri facileco de lingvoj, oni donas plie atenton al facileco
de lernado de tiuj lingvoj. Kiam oni posedas iun lingvon,
oni trovas ghin facila. La china lingvo por chinoj, la japana lingvo
por japanoj, la rusa lingvo por rusoj, la franca lingvo por francoj,
ktp - kaj, kompreneble, Esperanto por esperantistoj estas egale
facila! La diferenco estas tempo kaj energio elspezitaj por
la lernado. Char, ghenerale chiuj plenaghuloj jam posedas sian patran
lingvon, ili forgesas la malfacilojn, kiujn li renkontis kaj venkis
en lernado (ekzemple, chinoj forgesis kiom pene ili lernis "desegni"
la karakterojn, angloj parkerigon de la "neregulaj" formoj
kiaj "book-books, ox-oxen, eat-ate-eaten" ktp.), kaj sekve,
la patra lingvo farighas iliaj "plej facila lingvo". Kiam
oni opinias, ke la patra lingvo estas pli facila ol Esperanto, oni
fakte diras, ke lingvo ellernita dum multaj jaroj (chiumomente,
de mateno ghis vespero) estas pli facile uzebla ol
la lingvo lernita dum kelkaj semajnoj au monatoj (nur en klaschambro,
dum unu au du horoj chiutage)!
|