La
graveco de lingvo en la nova epoko
Lingvo
estas komunikilo, sed ghi ne estas simpla instrumento kiel biciklo,
automobilo au aviadilo. Ghi estas tio, per kio la homoj pensas.
Ghi estas grava portanto de homa kulturo kaj grava parto de ghi.
Ghi estas nemalhavebla por la ekzisto kaj evoluo de la homa socio.
Ghi ne estas superstrukturo, ne apartenas al iu klaso, sed servas
al chiuj klasoj, chiuj kategorioj de homoj. Lingvo ludis gravegan
rolon en la longa historio de la homaro kaj ludos multe pli gravan
rolon en la epoko de interreta informado, kiam la vasta mondo farighis
tergloba vilagho. Hodiau la homaro, pli ol iam ajn, bezonas komunan
lingvon por plenumi la komunikadon per interreto. Sen komuna internaca
lingvo, la oportuna interreto ne povas bone plenumi siajn servojn.
Esperanto
estas ideala solvo de la problemo de internacia lingvo
Por
faciligi la internacian komunikadon, facile akirebla kaj uzebla
lingvo estas necesa por la popolamasoj de la terglobaj vilaghanoj.
Tia lingvo devas esti neutrala por teni lingvan egalecon inter la
grandaj kaj malgrandaj nacioj, protekti la lingvojn kaj kulturojn
de la malgrandaj nacioj. Esperanto ghuste estas tia. Post pli ol
cent-jara praktika uzado, Esperanto jam pruvis sin plej tauga internacia
lingvo kaj ghi estas la plej ideala solvo de la internacia lingva
problemo.
La
sinteno de Chinio al la internacia lingva problemo estas grava
Chinio
kun 1.3 miliardoj da loghantoj kaj brila kulturo de 5 mil jaroj
havas plej fortan vochon por dicido pri la gravaj aferoj de la homaro,
kaj ankau pri la solvo de la problemo de internacia lingvo.
En
la okdekaj jaroj, sinjoro Zhu Muzhi, post vizito al 5 europaj landoj,
alvokis al chinaj kulturaj laborantoj, ke ili atentu pri instruado
kaj uzado de la china lingvo en internacia komunikado. Li diris:
"Se Britio, Usono, Kanado, Germanio k. a. landoj aktive helpas
Pekinon en instruado de la angla, germana ktp., kial ni ne klopodu
fondi kursojn de la china lingvo en la radiostacioj de Londono,
Vashingtono, Otavo, Berlino, k.t.p.?"
Iuj
fervoraj disvastigantoj de la angla asertas, ke per la angla oni
jam solvis la problemon de internacia lingvo. Tio ne estas vero.
Kvankam amasoj da homoj nun lernas la anglan, tamen tio ne signifas,
ke ili jam posedas la lingvon kaj povas kontentigi sian bezonon
de internacia komunikilo. La vastaj popolamasoj de ni chinoj, japanoj,
koreoj, vjetnamoj ne povas kompreni la anglan nek komprenigi sin
per ghi.
Kial
pli kaj pli multe da eksterlandanoj nun studas la chinan lingvon?
Ili volas aktivadi en Chinio kaj komuniki kun chinoj. Se ili ne
posedas la chinan lingvon, neniam ili povas ebligi al si komuniki
kun la vastaj popolamasoj. Ghuste pro tio iuj sciencistoj asertas,
ke la 21-a jarcento estos jarcento de la china lingvo. Logika konjekto.
Char Chinio ludas pli kaj pli gravan rolon en diversaj kampoj de
la mondo, sekve oni devas rilati al la china popolo. Per kiu lingvo
alparoli la vastajn chinajn popolamasojn? Kompreneble per la china.
Sed la china lingvo ne estas facile lernebla por fremduloj. Kaj
la fremdaj lingvoj estas malfacilaj por ni chinoj. Se la chinaj
popolamasoj konstatos, ke Esperanto estas oportuna por ilia bezono,
kaj elektos ghin por internacia komunikado, tiam Esperanto pli rapide
disvastighos tra la mondo pro sia helpo en solvo de la lingva problemo
en internacia komunikado.
La
89-a UK povas ludi gravan rolon en antauenpushigho de la E-movado
kaj definitiva ghenerala akcepto de Esperanto
La
okazigo de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino povos
farighi granda demonstracio pri Esperanto, se oni bone utiligos
la okazon por helpi la vastajn popolamasojn pli bone koni la lingvon
de Zamenhof kaj lian idealon. UK ne estas tiel alloga kiel Internacia
Foiro au Olimpiaj Ludoj, tamen ghi havas pli gravan taskon kulturan.
Se nia registaro refoje klopodas aranghi UK-on en Pekino, tio montras
al ni, ke niaj gvidantoj bone komprenas la gravecon de la solvo
de la problemo de internacia lingvo. Ni devas bone utiligi la nunan
shancon por informi la publikon pri Esperanto, precipe pri ghia
aktuala signifo en solvo de la akrighanta problemo en internacia
komunikado. Kaj la plej efika propagando estas praktika uzo de Esperanto
dum la 89-a UK en Pekino. Ni devas uzi ghin ne nur en informado,
sed ankau en chiuj aliaj kampoj.
Kion
la chinaj esperantistoj kaj amikoj de Esperanto devas fari?
1) Ellerni la lingvon por plenumi la bezonojn por sukcesigi la 89-an
Universalan Kongreson en 2004.
2) Diskonigi al la publiko per prelegoj, informoj kaj artikoloj
en jhurnaloj, gazetoj, libroj, radio kaj televido la problemon de
internacia lingvo, ghian idealan solvon per Esperanto kaj la nunan
movadon de Esperanto.
3) Okazigi ekspoziciojn pri Esperanto kaj fondi kursojn de diversaj
specoj kaj niveloj por elbaki adeptojn de Esperanto, ke ili daurigu
kaj vigligu la movadon.
4) Okazigi lokajn kaj regionajn Esperantajn kunvenojn por vigligi
la movadon.
5) Aktive fari preparojn por bone informi la kongresanojn alilandajn
pri Chinio, la china popolo, la china historio, la china kulturo,
la chinaj moroj kaj kutimoj... unuvorte, praktike uzi Esperanton
en aktivadoj por interkompreno kaj interamikigho por krei favorajn
kondichojn internaciajn por la prosperigho kaj felicho de nia popolo
en paca kunekzistado kun la aliaj popoloj de la mondo.
6) Fari belajn glumarkojn pri la UK. Bone aranghi turismajn aktivadojn,
ekspoziciojn kaj foirojn de metiartajhoj, silkajhoj ktp por diskonigi
la chinan kulturon kaj disvendi chinajn varojn.
7) Fari planon por pli longa periodo por plifortigi kaj plivigligi
la Esperanto-movadon en Chinio post la 89-a Universala Kongreso.
Lerni la lecionon donitan de la 71-a UK en 1986.
|