Kial
Esperanto estas la ununura internacia lingvo? Hodiau la respondo
estas sufiche simpla: char tio estas vero.
Antau
93 jaroj L. L. Zamenhof diris kun fido: "Lingvo internacia
ne povas esti alia ol Esperanto." (Parolado en la 6-a UK en
1910 en Washington, Paroladoj de L. L. Zamenhof, EPCh, 1982)
Kial
Zamenhof havis tiom da memfido? Fakte, Zemenhof ne havis la rajton
nek la povon malpermesi al aliaj krei novajn internaciajn lingvojn.
Post Zamenhof multaj homoj samkiel li kreis novajn internaciajn
lingvojn, sed neniu el tiuj postvivis. Por naivaj entuziasmuloj,
krei novan lingvon estas sufiche simple: listo de vortoj kaj fonetikaj
kaj gramatikaj reguloj sur paghoj da papero kaj anoncu: jen mia
lingvo, uzu ghin. Sed homoj ne uzas ghin. Do ghi estas forgesita
kaj sekve mortis. La kialo estas: lingvon vivtenas parolantoj. Se
lingvo malhavas parolantojn, ghi mortos. La sukceso de la lingvo
de Zamenhof kushas en tio, ke li kreis ne nur la lingvon, sed ankau
la komunumon de parolantoj de tiu lingvo. Li ne devigis iun ajn
uzi la de li kreitan lingvon. Esperanto ekhavis siajn parolantojn
dank' al tio, ke ghi havas naturan evoluipovon. Ni studu la analizon
de Zamenhof pri formorto de Volapük: "Volapük
pereis chefe pro unu grava eraro, kiun ghi bedaurinde enhavis: absoluta
manko de natura evoluipovo; kun chiu nova vorto au formo la lingvo
devas konstate depende de la decidoj de unu persono au de facile
inter si malpaconta personaro. Kiel bastono plantita en teron, novaj
branchoj kaj folioj ne povis nature kreski sur ghi, sed devis esti
konstante skulptataj kaj algluataj."
Chu
aliaj kreitaj lingvoj ne povas esti egale evoluipovaj kiel Esperanto
au ech pli ol ghi? Teorie oni ne povas nei tian eblecon, char finfine
oni ne povas pruvi, ke Esperanto estas la fina ideale perfekta artefarita
lingvo. Sed la problemo estas kio estas la kriterio de perfekteco
de lingvo. Kiam Zamenhof vivis, oni plendis pri la "mankoj"
de Esperanto: finigho -j, finigho -n, ktp, ktp. Hodiau kritikantoj
de Esperanto ankorau faras la samajn malnovajn plendojn. Se tiuj
estus mankoj, esperantistoj devus esti forjhetintaj ilin au forjhetintaj
Esperanton entute dum la lasta jarcento. La vero estas, ke iuj formoj
por iuj homoj povas esti nebonaj, sed por aliaj belaj. Do finfine
oni ne povas atingi unuaniman konkludon, kio estas la veraj mankoj
de Esperanto. Samtempe, lingvo uzata devas havi konstantan formon.
Parolantoj ne povas shanghi la formojn de la lingvo chiutage. Ghuste
kiel Zamenhof diris, ...al chio oni povas alkutimighi, kaj kio hierau
shajnis sovagha, tio morgau aperos kiel io tute natura kaj bela;
per longa kaj multespeca uzado ech la plej sovagha idiomo de la
plej barbara gento iom post iom farighas richa, eleganta kaj oportuna
lingvo. Char oni ne povas krei novan lingvon, kiu estas esence pli
bona ol Esperanto, kial oni forlasu la jam delonge uzatan kaj alkutimighintan
lingvon kaj ekuzu alian, kies meritojn oni ne povas konvinke pruvi?
Tio klarigas la nesukceson de novaj provoj, kiaj Adli kaj Yazu.
(Adli uzis komputilon por kompili sian vortaron. Do teknika avantagho
ne garantias vivpovon de lingvo.)
Do
hodiau la vero farighis tiel simpla, ke oni apenau bezonas argumenti
plu: Esperanto ja estas la ununura internacia lingvo.
Hodiau
chio estas tiom klare videbla, ke mia artikolo shajnas ripeto de
klishajhoj. Mi ripetas la klishajhojn pro tio, ke iuj preteratentis
ilin. Lastatempe iuj chinoj klopodis por diskonigi sian novan lingvon,
kiu, lau la kreintoj, forigis la "mankojn" de Esperanto
kaj "pli-internaciigis" la vortaron per enkonduko de anglaj
vortoj. Vidinte la retejon de tiu lingvo, mi tre bedauris, ke pli
da homoj ripetas la malsukceson de lingvo-kreintoj. Mi ne pensas,
ke oni devas kritiki ghin. Hodiau esperantistoj ne bezonas "batali"
kontrau iu ajn nova projekto de internacia lingvo, char ni estas
konvinkitaj, ke ghi formortos per si mem. Mi kredas, ke plejmulto
de la legantoj de mia artikolo ankorau vivos post dek jaroj. Vidu
tiam, kiom da homoj parolos la nove-kreitan lingvon. Se ghi sukcesos,
mi gratulos!
|