Unua-pagho >> Esperantujo >> Forumo

 

 

 

 


Kial Esperanto estas unika internacia lingvo (I)

de WEN JINGEN

    Per chi tiu artikolo mi provus esplori kial Esperanto farighis la unika internacia lingvo surbaze de racia kaj scienca rezonado, sed ne persona shato, por veki atenton de la socia lingvistiko.

1. La difino de internacia lingvo en chi tiu artikolo estas neutrala lingvo ghenerale akcepteblan en la internacia komunikigho. Evidente la vaste uzata angla lingvo ne konformas al tiu difino, char ghi ne havas neutralecon kaj estas bojkotata en certa sfero kaj pro tio la angla lingvo ne farighis unika laborlingvo de la Europa Unio malgrau disputo en la pasintaj 20 jaroj. Sed en certa sfero la latina lingvo (kiam ghi estis aplikata por internaciaj biologiaj kaj farmaciaj terminoj) konformas al tiu difino, sed ghi jam ne estas viva lingvo kaj ghia rolo en la internacia komunikado estas limigita. Esperanto estas neutrala en la internacia interkomunikigho kaj akceptebla por la popoloj kiel interkomunika lingvo. Ghi konformas al tiu difino.

2. Esperanto ne nur havas la kondichojn por esti internacia lingvo, sed ankau estas efektiva internacia lingvo. Dube pri la valoro de Esperanto, oni tamen ne povas nei la fakton de ghia ekzisto de 116 jaroj: Regula Universala Kongreso de Esperanto de chiu jaro estas internacia kunveno sen tradukado; multaj landoj eldonis Esperantajn librojn; UN kaj koncernaj internaciaj organoj plurfoje aprobis rezoluciojn pri Esperanto; Chinio kaj Pollando radiodissendas en Esperanto; Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino prenas Esperanton laborlingvo¡­ Esperanto estas ne nur efektiva internacia lingvo, sed ankau unika internacia lingvo, kaj la kialo estas tre simpla: neniu povas ekzempli per alia internacia lingvo tiel vaste uzata kiel Esperanto. Oni povas aserti, ke Esperanto estas unika efektiva internacia lingvo, tio estas nerefutebla kaj simpla fakto. Ni nur bezonas esplori la kialon de tiu fakto.

3. Kial sukcesis Esperanto:

a. Vasta intermiksigho de europaj naciaj lingvoj estas objektiva bazo de naskigho de Esperanto. Escepte la hungaran kaj finnlandan lingvojn, preskau chiuj europaj lingvoj apartenas al malsamaj lingvogrupoj de la sama lingvofamilio. En la pasinteco, potenca Romio faris la latinan lingvon komuna lingvo por la akademia rondo kaj eklezio de la europaj landoj, kaj multaj latinaj vortoj miksighis en aliajn nacilingvojn. Krom la komunaj vortelementoj de samaj au analogaj lingvogrupoj, ankau latinaj vortoj trovighas en la europaj lingvoj. Krome granda parto de la europaj lingvoj prenis la latinajn literojn kiel la bazon, kaj tio faciligis rekonon de pruntitaj vortoj. La angla vorto republic, la franca republique kaj la rusa respublika chiuj havas la literon "r" (la rusa "p") kun iom variitaj prononcoj, sed la fonemoj estas analogaj, do homoj de la tri nacioj povas facile rekoni la vorton. Evidente la europaj lingvoj havas komunajn au analogajn vortojn, kio naskis materian bazon de Esperanto. Kreante Esperanton Zamenhof volis esprimi diversajn ideojn per plej simplaj formoj, ekzemple ba, bi, la, do k.a. Sed baldau li trovis, ke la trudaj silaboj estas malfacile memoreblaj por li. Li do turnis sin al sercho de komunaj elementoj el diversaj lingvoj kaj sukcesis krei la novan lingvon. Tio pruvis, ke Esperanto ne estas monstro fikcie imagita, sed bazita sur objektiva materio.

b. Facile lernebla. Pri tio oni komparis Esperanton kun naciaj lingvoj lau gramatiko kaj vortoj por pruvi la simplecon de Esperanto kontraste al naciaj lingvoj (ekzemple sekso, nombro, kazo kaj deklinacio). Nun oni povas diri, ke tio ne estas kompleta. Char kelke da bagateloj montris, ke iuj naciaj lingvoj, ekzemple la hana lingvo, shajnas pli simpla ol Esperanto (ekzemple iuj diris, ke la angla lingvo havas malpli multe da participoj ol Esperanto, kaj verbo de la hana lingvo havas nenian varion, ktp), sed tiuj naciaj lingvoj ne estas facile lerneblaj por alinacianoj. Lingvisto Stephen D. Krashen atribuis posedon de lingvo al akirado kaj lernado. Lia teorio helpas pruvi facilecon de Esperanto. Akirado de lingvo signifas proceson en kiu infanoj "nature" posedas lingvon en la lingva medio, kaj lernado de lingvo signifas posedon de lingvo en lingva sistemo direktate de instruisto kaj instrumaterialo. En chi artikolo mi uzas la vortojn "akirado" kaj "lernado" lau tiu kompreno. Fakto pruvis, ke chiuj naciaj lingvoj estas egale facilaj por infanoj vivantaj en la responda lingva medio. Kaj ni ankau povas diri, ke por plenkreskuloj en malsamaj lingvaj medioj chiuj fremdaj naciaj lingvoj estas egale malfacilaj. Ni povas pruvi, ke la vario de la substantivo, verbo kaj adjektivo de la rusa lingvo estas multe pli komplika ol tiu de la angla lingvo, sed ni ne povas pruvi, ke lernado de la rusa lingvo de rusa infano estas pli malfacila ol tiu de brita infano, nek ke en 4-jara lernado anglalingva studento posedos pli multe ol ruslingva studento. Fakte ni diskutas ne pri facileco de akirado, sed tiu de lernado. Premiso de nia diskuto estas tio, ke oni ne povas au ne volas deinfanece posedi fremdan lingvon, sed bezonas internacian lingvon por interkomunikighi. Por tio oni bezonas facile lerneblan komunan lingvon (sed ne facile akireblan). Inter la lingvoj lerneblaj por plenkreskuloj Esperanto estas la plej tauga. Antau kelke da jaroj en Germanio oni eldonis libron "Esperanto sen Mitoj". La autoro kritikis en sia verko fanfaronan propagandon por Esperanto, sed li ankau dubis pri la facileco de Esperanto. Iuj diris, ke iuj nacioj opinias, ke iuj fremdaj lingvoj estas pli facilaj ol Esperanto. Ne sola estas tia ekzemplo, ke rusoj komprenas la belorusan kaj ukrainian lingvojn. Sed iliaj lingvoj estas tre analogaj. Tiuj nacioj jam ne bezonas lerni la aliajn ling vojn. Ni pledas por facileco de Esperanto pro tio, ke la homoj bezonas lerni alian lingvon. Kaj nun oni ne trovas lingvon pli facilan ol Esperanto. Evidente rezonado en "Esperanto sen Mitoj" estas sofisma. En 2000 mi skribis "Esperanto sen Sofismoj" por refuti la kulpigon fare de tiu libro pri facileco de Esperanto.

c. Scienca kono de Zamenhof pri la ekzisto kaj evolua legho de lingvo dotis Esperanton per vivipovo. Unu el la leghoj de ekzisto kaj evoluo de lingvo estas kutimo, nome kutimo de la uzantoj decidas la lingvon. Individuoj malfacile influas lingvon. Tial oni preskau ne sukcesos rigore limigi lingvouzon de homgrupoj per homa difino malgrau ke ghi estas starigita surbaze de studado de klasikajhoj. Ech en la epoko de brita chefministro W. Churchill gramatikisto de la angla lingvo difinis lau gramatiko de la latina lingvo, ke oni ne povas meti prepozicion de la angla lingvo en la finon de frazo. Che la kreigho de Esperanto ghia gramatiko kaj vortoj aperis nur en "Unua Libro". Tiam oni proponis al Zamenhof kompili Esperantan vortaron kun Esperanta ekspliko, kaj li respondis, ke tiutempe tio ne necesas. Zamenhof maksimume malmultigis rigidajn difinojn kaj restigis nur 16 gramatikajn regulojn neshangheblajn kaj lasis uzantojn decidi la reston. Li montris ankau, ke vojo de evoluo de Esperanto estas sama kiel tiuj de aliaj naciaj lingvoj, nome apero de novaj vortoj kaj arkaikigho de malnovaj vortoj. Zamenhof trovis ankau, ke persona kutimo kaj lingva regulo ne estas samaj. Ekzemple foje li respondis, ke li kutimis uzi ge- por parencoj de familianoj de ambau seksoj, sed tio ne estas deviga. Ghuste kun scienca kono pri lingvo, li estis malrigora al unuaj uzantoj de la lingvo. Tia lingva medio estas tre favora al evoluo de la lingvo. Kontraste kun tio, chiuj detelajhoj de Volapuko estis kreitaj de ghia kreinto, kaj tio fakte signifis submetigho de lingvo al individua arbitro. Tio malobservis la leghon de ekzisto kaj evoluo de la lingvo kaj strangolis kaj pereigis Volapukon.

ch. Kondichoj por ekzisto de lingvo:
    Ili estas la lingvo mem kaj la uzantoj. Lingvo uzata povas ekzisti, kaj klasikajhoj ne estas nepraj por daura vivo de lingvo. Sanskrito kaj la helena kaj latina lingvoj havas grandan nombron da klasikajhoj, sed ili malvivighis kiam iliaj uzantoj malaperis. Male postvivas lingvo sen klaskajhoj sed uzataj de ordinaruloj. Zamenhof kreis ne nur Esperanton, sed ankau la unuajn uzantojn de la lingvo. Ankau ghia samtempulo Volapuko havis siajn unuajn uzantojn, sed ghia kreinto ne havis sciencan konon pri la legho de evoluo de lingvo, kaj shrumpighis kaj fine malaperis ghia uzantaro, kaj pereis la lingvo. Zamenhof havis sciencan konon pri la legho de formigho kaj evoluo de lingvo (por tio necesas speciala disertacio), kaj tio ebligis ekziston kaj potencighon de la unuaj uzantoj de Esperanto. Jen fonto de vivipovo de Esperanto. Hodiau ech oponantoj de Esperanto ne povas nei la ekziston de Esperanto.