4.
Kial ne povas aperi pli bona internacia lingvo?
Supre
mi rezonadis pri la kialo de sukceso de Esperanto. Chu alia lingvo
kun tiuj karakterizajhoj povos anstataui Esperanton kaj farighi
internacia lingvo? Chu plibonigo al Esperanto utilos al ghia disvastigho?
La respondo estas nea!
a. Multaj uzantoj
de Esperanto kritikis ghiajn "mankojn" kaj de tempo al
tempo prezentis plibonigajn projektojn. Sed neniu provo sukcesis.
Ghuste kiel diris Zamenhof en 1910:
Kaj
se la komitatanoj decidos fari shanghon en Esperanto, kion ili
povos shanghi? Se ili ekzemple volos diri: "tiu vorto estas
prenita el lingvo, kiun parolas cent milionoj, tial ni eljhetu
ghin kaj prenu vorton el lingvo, kiun parolas cent dudek milionoj",
au se ili dirus: al ni ne plachas la praktike tute bona vorto
"estas", ni preferas "esas"..., k.t.p., tio
estus ja simple infanajho, kiun seriozaj homoj certe ne permesus
al si, char ili komprenus, ke en lingvo, kiu havas jam multejaran
vivon, shanghi grandan amason da vortoj, pro simpla kaprico, pro
ia pure teoria kaj praktike absolute senvalora motivo, estus sensencajho.
Memorante, ke oni atendas de ili ne ian teorian filologian amuzighon,
sed laboron praktikan, ili kompreneble shanghus nur tiajn vortojn
au formojn, kiuj montrighis kiel malbonaj per si mem, malbonaj
absolute, grave maloportunaj por la uzantoj de la lingvo. Sed
se vi trarigardos chiujn kritikojn, kiuj estis faritaj kontrau
Esperanto en la dauro de dudek tri jaroj - kaj Esperanton ja kritikis
jam multaj miloj da homoj, kaj certe neniu ech plej malgranda
el ghiaj mankoj restis kashita - vi trovos, ke la grandega plimulto
el tiuj kritikoj estas simple personaj kapricoj. La nombro de
tiuj shanghaj proponoj, kiuj efektive povus havi ian praktikan
valoron, estas tiel malgranda, ke ili chiuj kune okupus ne pli
ol unu malgrandan folieton, kiun chiu povus ellerni en duonhoro;
sed ech inter tiuj tre malmultaj supozeblaj shanghoj la plej gravaj
estas nur plibonigo shajna, sed en efektiveco ili post pli matura
pripenso montrighus eble nur kiel malplibonigo.
Antaudiro
de Zamenhof estis pruvita. Analizante tiun problemon lau nova angulo,
oni povas trovi, ke supereco kaj mankoj de la lingvoj estas mafacile
rekoneblaj internacie, kaj kritiko al la "mankoj" de Esperanto
estis farita surbaze de komparo kun naciaj lingvoj. Ekzemple en
la china lingvo nea vorto antauas al verbo kaj adverbo, sed en la
japana lingvo nea vorto sekvas ilin, kaj en la rusa lingvo ghi povas
stari antau au post ili. Kiu estas pli bona? Anglalingvanoj ne kutimas
pluraligi adjektivon, sed ruslingvanoj rigardas tion tute natura.
Jen kial oni ne povas reformi Esperanton.
b. Dependeco de
parolantoj al la lingva sistemo faras la lingvan sistemon malfacile
shanghebla; adaptigho al nova lingvo estas multe diferenca de tiu
al aliaj instrumentoj. Oni povas rapide anstatauigi malnovan telefonon
per moderna, sed oni ne povas tiel trakti lingvan kutimon. Oni ne
povas provi kelkajn lingvojn kaj fine elekti taugan. Ech en nacia
lingvo oni trovas grandan obstaklon en apenau rimarkebla shangho
malgrau politika trudo. Ekzemple antau longe la Shtata Konsilantaro
de Chinio jam dekretis anstatauigi "gongfen(centimetro)"
per "limi(centimetro)", sed ech hodiau multaj ankorau
uzas la antauan. Kaj antau pli ol 40 jaroj oni jam rimarkigis, ke
"balai higienon (fari purigadon)" estas nelogika, sed
ghis nun oni preferas diri "balai higienon". Oni facile
komprenas, ke estas neeble ordoni al la homoj apudmeti la sukcese
uzatan Esperanton kaj apliki alian lingvon.
c. Akceptita lingva
sistemo havas grandan inerciforton, kaj parta shangho estas sensenca.
Antau 20 jaroj iu ingheniero kreis internacian lingvon nomatan Adli
helpe de komputilo. Laudire ghiaj vortoj estas pli internaciaj ol
tiuj de Esperanto. Sed pasis 20 jaroj kaj Adli ne popularighis.
Malsukceso de Adli pruvis, ke teknika rimedo ne povas shanghi la
leghon de ekzisto kaj evoluo de lingvo.
ch. Esperanto
estis kreita sur la bazo de europaj lingvoj, kaj delonge oni dubis,
chu ghi povas ludi la rolon de internacia lingvo. Tio ne estas tute
absurda. Sed kiel dirite supre, tion decidas la objektivaj kondichoj.
Mi skribis en "Esperanto sen Sofismoj", ke la simpleco
de Esperanto ne estas egaleca por chiuj homoj (lerni Esperanton
estas pli facile por okcidentanoj ol orientanoj), oni ne povas krei
lingvon same facile lerneblan por chiuj, sed povas krei ghin egale
malfacila por chiuj. Oni povas diri, ke en antauvidebla estonteco
oni ne povas trovi internacian lingvon pli taugan ol Esperanto.
En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento mongolo Bold publikigis sian
"azian lingvon" (Yazuhuo, poste renomata Yazu). Rimarkinde
estas, ke ghi bazis sin sur la hana, japana, mongola kaj taghika
lingvoj de Oriento. Sed malfeliche estis, ke la aziaj lingvoj ne
posedas vaste penetran fonon kiel europaj lingvoj. Kvankam deantikve
la orientaj lingvoj interpruntis vortojn, sed la rezulto de tia
prunto ne estis facile rekonebla. Kvankam la japana lingvo prunteprenis
multajn ideogramojn de la china lingvo, kaj foje chinoj kaj japanoj
povas diveni unu alies ideon lau la formoj de la ideogramoj de la
china lingvo, sed la prononcoj estas multe diferencaj, kaj ili ne
povas skribi per karakteroj rekoneblaj de ambau flankoj (se oni
ne uzas chinajn ideogramojn).
5. Konkludo:
a. Esperanto estas
ekzistanta viva lingvo, praktika solvo por la problemo de internacia
lingvo. Indas veki atenton de prizorgantoj de internacia lingvo.
b. Malsukcesos
chia anstatauigo de Esperanto. Esperanto estas unika internacia
lingvo.
|