Estante
membro de la listo de Landa Agado, vi mem apartenas al la organizita
esperantistaro (ech se nur per partopreno en chi tiu listo).
Mi
volas diri al vi, kial indas esti membro de la Esperanto-Komunumo.
Esence
al la chiama demando "Kial finfine mi devus alighi al la loka
Esperanto-klubo, al la nacia landa asocio, al la asocio de mia fako
au hobio, al Universala Esperanto-Asocio?" mi kutimas respondi,
ke ekzistas almenau du kialoj:
1.
La Esperanto-asocioj je chiuj niveloj laboras por pli bona mondo,
por mondo sen lingva kaj kultura diskriminacio, unuvorte ili laboras
por "lingva demokratio".
Se
vi opinias, ke tiu estas bona celo, vi certe volas subteni ilin.
Alighante al via loka klubo au al la nacia, faka au monda asocio
(eventuale ech al chiuj tiuj), vi estos parto de tiu tutmonda Esperanto-movado,
kiu de pli ol unu jarcento laboras por homaj lingvaj rajtoj je chiuj
niveloj, kaj provas konvinki la mondon, ke ankau en la lingva-kultura
kampo justeco valoras pli ol forto.
2.
Samtempe vi eble shatas simple esti parto de la komunumo, kiu parolas
la internacian lingvon Esperanto. Vi eble shatas renkonti aliajn
parolantojn de Esperanto, vi shatas acheti librojn en Esperanto,
vi shatas vojaghi al fremdaj landoj kaj koni ties loghantojn kaj
eventuale ech esti gastigata de lokaj esperantistoj.
Chion
chi la membroj de Esperanto-asocioj faras tute nature, char ili
estas daure informataj pri la revuoj, la libroj, la kongresoj, la
ret-listoj kaj la ret-paghoj, la korespond-anoncoj kaj la vojagh-eblecoj.
Mi
estos al vi tre danka, se vi cirkuligos chi tiujn ideojn inter la
esperantistoj, kiujn vi kontaktas rete au ekster la reto.
Sed
same grave estas, ke vi klopodu alighi al Esperanto-organizajhoj
je chiuj niveloj (loka, landa, faka au internacia) au al ret-listoj
kaj aliaj pli modernaj manieroj de organizigho.
Krome
UEA pretas sendi al chiu aranghanto de naciaj au lokaj renkontighoj
stokon da revuoj de UEA de la pasinta jaro kune kun stoko da cirkuleroj
por disdonado al la partoprenantoj. Simple petu la Centran Oficejon
<uea@co.uea.org>.
La
celo de chi tiu kampanjo estas "vastigi la komunumon",
tio estas vastigi la nombron de organizitaj esperantistoj je chiu
nivelo. Nia chefa celo estas, ke la membroj de chiuj Esperanto-organizajhoj
pliighu.
Kiam
temas pri UEA, vi povas trovi la indikojn pri membro-kotizoj kaj
pag-manieroj en la TTT-pagharo <www.uea.org>.
Pri aliaj organizajhoj (ekzemple tiuj de via urbo au/kaj lando au/kaj
fako) bonvolu serchi en <www.esperanto.org>
au <www.esperanto.net>.
Vi
povas ankau vidi la enhavon de nia revuo, kiam vi estos en <www.uea.org>.
Ni
restas je via dispono por kunlabori kun vi pri chi tiu celo lau
viaj petoj.
Kompreneble
la komunumon oni vastigas chefe per informado pri Esperanto kaj
instruado de Esperanto, sed ankau tio estas senefika, se la parolantoj
de Esperanto ne poste iel restas kune. Esperanto ne estas ankorau
kiel multaj naciaj lingvoj. Se vi volas scii ion pri la hispana
au la tagaloga lingvoj, vi povas viziti difinitajn librovendejojn,
kaj en la fino vi trovos multon. Pri Esperanto se vi ne restas en
kontakto kun aliaj esperantistoj, vi devos viziti multajn librovendejojn
antau ol trovi ion.
Restu
en kontakto kun ni!
-----------------------------------
* Prezidanto de Universala
Esperanto-Asocio. (Retposhto: uea@inter.nl.net)
|