Cel-deklaro
de UEA
UEA
celas grupigi la uzantojn de Esperanto kiuj kunlaboras por ties
progresigo en la vasta kadro de agado por pli justa mondo.
UEA
aparte celas kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la
neutrala lingvo Esperanto, kaj al pli amasa lernado kaj uzado de
Esperanto en interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj.
UEA
celas evoluigi idean kaj organizan kadron en kiu ghiaj anoj povas
senpere kaj efike kontaktighi kaj kunlabori, sen limigoj rilate
al etna, nacia, seksa au ekonomia identeco, politikaj au religiaj
kredoj kaj simile, kaj pro tio ghi liveras tiujn servojn kiuj helpas
al ghiaj anoj orientighi kaj engaghighi en la kulturon kaj en la
internacian komunikado-fluon kiuj okazadas pere de Esperanto.
UEA
bazas chiun sian agadon sur respekto al homaj rajtoj, al neperforta
paca kunvivado kaj al la vivodiverseco ghenerale.
Enkonduko
Al
lingva demokratio estas plano por nova kampanjo kaj strategia
plano por Universala Esperanto-Asocio dum la jaroj 2001-2010. Reasertante
la validecon de la principoj de la Praga Manifesto, la plano estas
sekvanto de la Kampanjo 2000 por nova lingva ordo.
Ghi
analizas la agadon por Esperanto lau tri agad-kampoj:
- informado (konsciigo
pri Esperanto kaj pri la aspektoj de internacia komunikado),
- instruado (interkultura
instruado de la fenomeno Esperanto),
- utiligado (stabilbaza
kaj dinamike evoluanta agado per Esperanto).
La
organoj de UEA analizos la ghisnunan kaj organizos pluan agadon
en tiu kadro, invitante kunlaborantajn Esperanto-organizajhojn fari
la samon kaj vastigi la laboron en tiuj tavoloj, kiuj estas plej
malfortaj au pri kiuj ili plej kompetentas.
La
plano ankau identigas strategiajn prioritatojn aplikeblajn al chiu
agad-kampo. Tiuj koncepteblas kiel tri agad-direktoj:
- profesiigho,
- plijunigho,
- tutmondigho.
La
plano Al lingva demokratio povas servi al chiu kunlaboranta
Esperanto-organizajho kiel komuna bazo por agado. Chiu organizajho
povas analizi sian agadon lau tiu chi kadro. La baza planpropono
estas ghenerala kaj nur indikas kelkajn chefajn gvidliniojn. Chiu
organizajho povas adapti ghin al siaj kondichoj, tenante laueble
la gheneralan ideon de la plano per atento al la tri agad-kampoj
kaj agad-direktoj indikitaj.
Apartaj
detalaj laborprogramoj estu faritaj pri la praktikaj pashoj por
la plenumo de la plano. La ellaboron kaj plikonkretigon gvidos la
Estraro kaj aparta tiucele starigita komisiono. La Komitato estu
informita pri la progreso de la laboro minimume chiun trian monaton.
La
Komitato post la akcepto en 2001 chiun duan jaron dedichu specialan
atenton al la pritakso de la atingoj de la plano. La Komitato povas
kiam ajn, por respondi al novaj evoluoj, revizii ghin au nuligi
ghin por alpreni novan planon.
1-a agad-kampo:
Informado
Tio
signifas atingi, ke la homoj, kiujn oni volas informi, havu kiel
eble plej ghustajn ideojn pri Esperanto. La agadkampo ankau celas
atenton al vasta kompreno pri la aspektoj de internacia komunikado
en kaj ekster la E-movado. Konsciigo kaj klerigo de la E-movadanoj
estas esenca por sukcesa kaj vastskala konsciigo kaj klerigo ekster
la movado.
Sur
la ekstera kampo, necesas celi ne nur al pasiva informado (nur al
petantoj), sed plie al aktiva informado, chu al la publiko ghenerala
chu al pli faka publiko.
Tiucele,
UEA plu evoluigos sian informreton pristudante ankau la informkanalojn
uzatajn por similaj kulturaj-sociaj-internaciaj agadoj kaj rekomendante
al chiuj organizajhoj fari la samon en la koncernaj landoj au medioj.
Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektronikaj retoj por
informado. Oni ankau utiligu maksimume la eblojn de tradukado por
disponigi kvalitajn informojn en kiel eble plej multaj lingvoj.
Sur
la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de daura klerighado
pri Esperanto, chu pri la lingvo mem, chu pri ghia nuna lingvokomunumo
kaj ties strukturo, chu pri ghia historio, literaturo, socipolitika
signifo au terminologia evoluo. Inter la eblaj rimedoj trovighas
librokluboj, studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj.
Direkte
al tutmondigho la agadkampo
entenas atenton al tutmonda konsciigo kaj klerigo en regionoj kaj
landoj, kie la Esperanto-movado ne enradikighis au estas malforta.
Direkte
al plijunigho la agadkampo
entenas atenton al konsciigo kaj klerigo de junaj personoj en kaj
ekster la Esperanto-movado.
Direkte
al profesiigho la agadkampo
entenas atenton al plikvalitigo de la studado pri internacia komunikado
kaj pri la rolo de Esperanto.
2-a agad-kampo:
Instruado
Tio
signifas atingi, ke lerniloj kaj lernokazoj -- inkluzive de Esperanto-renkontighoj
-- estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj.
Necesas
koncepti la esperantistighon kiel dauran procezon, kiu ne finighas
per la trapaso de baza kurso. Instruistoj trejnighu pri komunikiga
kaj aktiviga pedagogioj, chu ekster- chu en-movade; tiucele la movado
evoluigu kapablojn liveri tian trejnadon je profesia nivelo, traktante
precipe la specifajhojn de Esperanto-instruado, kunlige al la perado
de interlingvistikaj kaj esperantologiaj scioj, de scioj pri ghia
lingvokomunumo kaj ghiaj kulturo, tradicioj kaj historio. Chiuj
kursgvidantoj dedichu parton de la kurso al la pretigado de la lernantoj
por posta memstara agado; laueble oni ankau proponu konkretan daurigan
kurson. En la planado de renkontighoj kaj kongresoj, la orientigo
kaj kontentigo de novuloj estu nepra prioritato. Izolitojn oni kunligu
telefone kaj retposhte.
Direkte
al tutmondigho la agadkampo
entenas atenton al sukcesa kultur-sentema instruado pri la fenomeno
Esperanto tutmonde.
Direkte
al plijunigho la agadkampo
entenas atenton al instruado pri la fenomeno Esperanto al gejunuloj
kaj de gejunuloj.
Direkte
al profesiigho la agadkampo
entenas atenton al la trejnado de Esperanto-instruistoj kaj al instruado
pri Esperanto al personoj, kiuj povas utiligi siajn konojn de la
fenomeno Esperanto en sia profesia vivo.
3-a agad-kampo:
Utiligado
Tio
signifas atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj interesan
per sia uzado de la lingvo.
Necesas
transiri de la nuna situacio al vastaskala utiligo de Esperanto
por praktikaj celoj de la homa vivo, kiuj povas esti plej variaj,
de scienca informigho al komerco. Fakaj asocioj ighu pli videblaj
en landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontighoj, kaj en Interreto.
Estu emfazo pri interkulturaj utiligoj kaj pri utiligoj proponeblaj
kiel eble plej frue al memlernantoj.
1-a agad-direkto:
Profesiigho
Tio
signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj, universitatanoj,
sciencistoj, organizistoj, jhurnalistoj, instruistoj kaj aliaj.
Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra
profesio.
Chi
tiuj homoj povas alporti valorajn kapablojn, sed tipe la tempo kiujn
ili povas disponigi al movada agado estas limigata. Gravas tauga
apogo de la asocio (precipe de ghiaj propraj profesiuloj) al chi
tiuj fakuloj, por ke ili engaghighu en konsentitaj projektoj kaj
tie povu labori kun maksimuma produktivo.
Reekzamenindas
la celtrafeco kaj disdivido de la enmovadaj profesiaj fortoj, por
ke ili ekvilibre dispartighu al administrado, livero de servoj kaj
apogo de la disvastigaj agadoj, kiel difinitaj en chi tiu plano.
Atentinda
kaj subteninda estas plua evoluo de profesiaj esperantistaj organizajhoj
kaj ties kunlaborigo konforme al la celoj en chi tiu plano.
La
nocio "profesiigho" havas implicojn por la tri agad-kampoj:
En
la kampo informado, tio
signifas unuavice la ellaboron de dece tauga informmaterialo. Ghi
signifas ankau la ellaboron de stud-programoj pri Esperanto je supera
nivelo, la nacian kaj internacian kunordigadon de interlingvistikaj
kaj esperantologiaj agadoj, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj
en tiuj kampoj.
En
la kampo instruado, tio
signifas unuavice la plibonigadon de nia instruista tradicio, kun
disponigo de rimedoj por programo de instruista trejnado, perfektigo
kaj ekzamenado, kaj eldonado de lernil-produktoj, modernaj kaj enhave
kaj prezent-rimede. Tio inkluzivu la akceptitan principon ke minimume
unu enmovada aganto okupighu pri instruado en profesiaj kondichoj.
En
la kampo utiligado, tio
signifas la kunligadon de samfakuloj por stimuli ilian agemon per
Esperanto. Esperanto estos rigardata kiel vera lingvo kiam ghi estos
utila ankau por atingi chiuspecajn celojn de la homa vivo.
2-a agad-direkto:
Plijunigho
Tio
signifas la motivigon kaj aktivigon de gejunuloj.
TEJO
kaj ghiaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa
E-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj
movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno
inter la generacioj je chiuj niveloj. Kunlabore kun la estraro de
TEJO, tiu de UEA ellaboros apartan laborplanon por tiu celo certigante
ghian efektivigon per komuna komisiito au komisiono.
Fakaj
kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojn
tiel ke ili estu allogaj ankau al junuloj, precipe praktikantaj
fakuloj. Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj.
3-a
agad-direkto:
Tutmondigho
Tio
signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie Esperanto
ankorau ne trovis radikojn.
Europo
ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto-movado;
ni bonvenigu kaj daurigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de
UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara
loko en ghiaj chefaj eldonajhoj kaj aranghoj. La regionaj kongresoj
transprenu rolon en la trejnado de instruistoj kaj klerigado pri
Esperanto. Chiuj organizajhoj donu pli grandan prioritaton en sia
agado al translima kunlaboro kaj edukado al tutmonda konscio, interalie
per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj ILEI, kaj la diversaj branchoj
de Unuighintaj Nacioj.
(El
"Esperanto")
|