Unua-pagho >> Esperantujo >> Forumo

 

 

 

 


Afishado pri Esperanto
-- Ret-korespondo inter Don Harlow kaj Renato Corsetti

    Redaktanto diras: Jen korespondo inter Don Harlow kaj Renato Corsetti pri funkciigo de rebat-servo pri informado pri Esperanto. La vorto "Esperanto" jam estas konata de la publiko. Por pli efika informado pri nia lingvo, ja estas grave koni kion neesperantistoj pensas pri ghi. Chu vi interesighas pri tio? Au, chu vi ankau volas provi starigi tian ret-servon? Mi kredas, ke vi certe volas alighi al la listo de Don Harlow per sendo de malplena mesagho al:
<rebato-subscribe@yahoogroups.com>.

(I) Mesagho de Don Harlow

    En la lastaj tagoj Johano M afishis informojn pri du mencioj pri Esperanto, kiuj aperis en Sao Paulo, Brazilo, kaj kiuj meritas (lau li, kaj ankau lau mi) reagon. Bedaurinde, mankis centra diskoniga servo por informi pri tio la vere interesitajn esperantistojn.

    Mi nun kreis novan grupon, "rebato", che Yahoo!Groups, kiu devas povi diskonigi inter esperantistoj informojn pri mencioj pri Esperanto ekster Esperantujo, tial ke ni povu laubezone (kaj se eble amase kaj ghustatempe) respondi tiujn menciojn. Jen la informo pri la listo, kiu trovighas sur la lista pagho:

    "Chi tiu listo estas por anoncoj pri mencioj pri Esperanto en la nacilingva informilaro. Ghia celo estas: ebligi al listanoj konvene respondi al tiaj mencioj.

    "Afishoj devas trakti: (1) tiajn menciojn; (2) eventualajn respondojn. Oni ne rajtas afishi chi tie pri aliaj temoj, por kiuj ekzistas aliaj novajhgrupoj. En la momento, la grupo estas nefiltrata, sed se oni komencos afishi pri aferoj politikaj, lingvoreformaj, au personaj, mi eble komencos filtri ghin.

    "Afishante pri tiaj mencioj, bonvolu indiki (a) la nomon de la menciinto, (b) la nomon de la informilo, en kiu aperis la mencio, (c) adreson (retan au alian, sed prefere retan) per kiu oni povas atingi la menciinton, (ch) adreson per kiu oni povas atingi la informilon. Bonvolu ankau sendi sufichan tradukon en Esperanto, ke oni povu kompreni kaj la mencion kaj la kuntekston, en kiu ghi aperas, tial ke oni povu decidi chu temas pri (a) atako, (b) laudo au (c) neutrala mencio.

    "Oni povas tamen diskuti pri aliaj aferoj rilate la rebatadon (ekz. pri gvidlinioj por respondi al mencioj de Esperanto)."

    Oni povas alighi al la listo sendante vakan ret-leteron al
rebato-subscribe@yahoogroups.com.

    Aligho ne estas promeso respondi al chiu mencio pri Esperanto, kiu aperas ie en la mondo, sed ja indikas intereson partopreni en tia agado.

    Mi esperas, ke multaj alighos kaj partoprenos.

(II) Reago de Renato Corsetti

     Don, via propono pri listo <rebato@yahoogroups.com> por organizi internacian rebat-servon estas, lau mi, tre oportuna.

    Ghi estos ankorau pli efika, se chiu landa asocio povus doni la taskon aranghi enlandan rebat-servon al difinita komisiito, kiu samtempe estu ankau membro de la internacia teamo.

    Esence: provu aranghi enlandan rebat-servon kaj instigu kelkajn el viaj bonaj esperantistoj alighi al la listo proponita de Don per malplena mesagho al <rebato-subscribe@yahoogroups.com>.

(III) Respondo de Don Harlow

    Mi konsentas, sed ankau deziras, ke oni ne limigu sin al la propra nacio; reagoj de eksterlando povas esti ankau tre utilaj.

    Tamen povas okazi kazoj en kiuj eksteraj kritikoj estus ech malutilaj, kaj por tio ja nepre utilus enlanda listo.

(IV) Respondo de Renato Corsetti

    Nu, mi volis nur diri:

    * ke chiu lando laueble organizu nacian rebat-servon, kiu estas utila por la enlanda gazetaro;

    * ke tion ne malhelpas, sed ech helpas la starigo de internacia rebat-servo.

    Ni prenu la ekzemplon de Italujo. Chi tie funkcias ital-lingva rebat-servo, kiu vershajne plufunkcios por la itallingva gazetaro (cetere estus ech malfacile eksterlande scii chu italaj jhurnaloj diris ion pri Esperanto).

    La respondeculo de tiu servo espereble alighos al via listo <rebato@yahoogroups.com>, tiel li kaj lernos kaj eventuale povos kontribui, se li taksas, ke eksterlanda helpo estas bezonata por io.