Desailly
havas sperton instrui Esperanton al Chinoj. Li "audas inter
aliaj plendoj en diversaj universitatoj... prononco de la strangaj
literoj malfacilas!"
Mi
lernis, ke antau kelkaj jarcentoj Katolikaj misiistoj en Chinio
avizis Romon, ke la Latina bezonus esti forlasita en la Oriento.
La hirarkio chirkau la papo tiam rifuzis, kaj la misiado fiaskis
por centoj da jaroj en Chinio**. La historio do lecionas al ni serioze
reagi al tiu spertula avizo de Desailly. Kompreneble mi sentas kiel
li ke estus domaghe se rezultighus shanghoj al Esperanto; sed povas
esti la ILo sole nur kun la entuziasma akcepto de la miliardo da
chinoj.
----------------
* La artikolo konsistas el citajhoj el retposhtajhoj de la autoro
kaj la titolon aldonis la redaktanto de Forumo.
** La fiasko de Katolikaj misiistoj havas sociajn, ideologiajn
kaj aliajn kauzojn. Oni ne povas atribui tion sole al Latino. --
Redaktanto
|