Unua-pagho >> Esperantujo >> Forumo

 

 

 

 


Oni gajnos nenion per shangho de Esperanto*

de DON HARLOW (Usono)

     La situacio ja estas pli komplika, ol mi prezentas ghin, kaj vere povas okazi problemoj pri la koncernaj literoj -- sed, fakte, ne pri la literoj sed pri la ligitaj sonoj. Lau mia memoro pri la china lingvo, en ghi oni faras gravan distingon inter spiraj kaj senspiraj konsonantoj. Tiu distingo ne estas evidenta en la plimultaj okcidentaj lingvoj (mi shajne memoras, ke trovighas io simila en la gaela lingvo). Aliflanke, la okcidentaj (kaj multaj aliaj) lingvoj distingas inter vochaj kaj senvochaj konsonantoj, kiuj estas funkcie identaj por la chinlingva orelo. Do la vortoj "pako" kaj "kapo" por la okcidentano enhavas inter si du konsonantojn, sed por la chinlingvano enhavas inter si kvar malsamajn (kaj grave malsamajn) konsonantojn, char en la unua vorto la "p" estas spira kaj la "k" estas senspira, sed en la dua la "k" estas spira kaj la "p" estas senspira. Aliflanke, dum la okcidentano facile distingas inter "pupo" kaj "bubo" la chinlingva orelo povas audi en tiuj nur unu vorton. Simile, oni povas vidi (audi), ke la distingoj ch/gh kaj sh/jh estas sufiche fremdaj por la chinlingva orelo. La sola vera solvo de tiu problemo estus radikale shanghi la Esperantan sonsistemon por forigi ambau distingojn; do malaperus (ekzemple) z, b, g, gh, jh, v, d favore al la senvochaj konsonantoj. Kiel vi povas vidi, tio ne estus simpla kosmetika shangho de Esperanto, sed fundamenta (au kontrau-Fundamenta) reverko de la tuta lingvo.

    Se temas pri la diakritaj literoj: chinaj lernantoj povus (same kiel anglalingvaj) havi problemojn pri "hh", sed ghi estas tre malofta en la chiutagaj vortoj, kaj oni ja povas lerni ghin. Ceteraj literoj kun supersignoj "ch", "gh", "jh", "sh" kaj kun-hoka "u" chiuj ekzistas (lausone) en la china lingvo, foje en du specoj (ekz. "ch" povas esti au "ch" au "gh", se skribi pinjine). Mi en mia vivo parolis kun kelkaj chinaj esperantistoj, kaj ili neniam shajnis havi problemojn pri tiuj sonoj.

    Aliflanke, mi atentigu, ke la studentoj de s-ano Desailly chiuj venis el la rangoj de studentoj jam studintaj la anglan lingvon. La angla lingvo faras precize la saman vochan/senvochan distingon, kiun faras Esperanto, kaj ne faras precize la saman spiran/senspiran distingon, kiun ne faras Esperanton. Fakte, la sonoj ligitaj kun la literoj ch, gh, sh kaj jh chiuj trovighas en la angla. Chu la koncernaj student(in)oj tiumotive rifuzis lerni la anglan? Mi efektive dubas. Kaj se ili rifuzus pro tio, certe oni ne rekomendus tial "plibonigi" la anglan (ekzistas aliaj, vere gravaj, plibonigoj, kiujn oni povus fari pri la angla - ekz., malaperigo de preskau 300 "fortaj", t.e. fleksiaj, verboj -- sed ankau tiuj ne okazos). Kaj se ili, ech ghis la ebleco prononci legatajn vortojn, jam lernis la anglan, la Esperantan sonsistemon ne devus malfacili por ili, char -- kiam temas pri tiu apartajho inter Esperanto kaj la china -- ili jam estas lerninta ghin. Denove, ni devas trovi ian rimedon por konvinki chinajn (kaj aliajn) studentojn, ne ke la sonsistemo estas aparte facila por ili, sed ke entute valoras malshpari kelkcent, au ech kelkdek, horojn je Esperanto -- kiel ghi kontribuos al la plifaciligo kaj pliinteresigo de iliaj postaj vivoj.

    Se oni decidos shanghi Esperanton por (eventuale) konvinki kelkajn chinajn studentojn forturni sin de la angla lingvo al Esperanto, mi mem rezignos pri la tuta afero -- mi estas tro maljuna por lerni novan lingvon, au ech shanghi miajn jam lernitajn lingvajn kutimojn en malnova -- kaj mi supozas, ke trovighos en la jam ekzistanta Esperanto-komunumo unu-du aliaj kiel mi, sed eble la nombro de chinaj studentoj gajnotaj per tiu truko estos neta pluso por la movado, kaj mi ne povas malrekomendi ghin.

    Sed -- por esti iom pli serioza -- mi mem antausupozas, ke per tiaj shanghoj oni gajnus ech ne unu studenton. Estus multe pli bone, kaj lau mi multe pli sukcese -- sed, kompreneble, multe malpli facile -- elpensi kiel fari la lingvon -- ne ghiajn detaletojn -- alloga por chinaj studentoj.

    Eble oni turnu sin al mia amikino Mingqi. Kiam shi instruis la nunan Esperanton che Orient-Chinia Normala Universitato en Shanhajo, en la mezaj okdekaj jaroj, shi foje plendis al mi, ke shi devis forpeli studentojn de la kurso pro la manko de sidlokoj -- ne pli ol 40 povis partopreni, kvankam 80 provis enshovi sin ...
------------------
* La artikolo konsistas el citajhoj el retposhtajhoj de la autoro kaj la titolon aldonis la redaktanto de Forumo.