Leginte
artikolojn de Paulo Desailly, A. V. Blottnitz kaj Don Harlow, mi
trovis ke la problemoj diskutataj shajnas malnovaj. Mia respondo
al la demando de s-ano Paulo Desailly estas: Ne.
1.
Esperanto estas sufiche facile lernebla. Lastatempe iuj (ekz.
Ziko Marcus Sikosek, autoro de Esperanto Sen Mitoj) dubis la facilecon
de Esperanto rezonante ke por certaj homoj au homgrupoj iuj lingvoj
povas esti pli facilaj ol Esperanto. Shajnas ke oni ne povas facile
refuti tiun argumenton. Mia argumento estas jene: ja estas lingvoj,
kiuj estas tiel facilaj por iuj homoj au homgrupoj, ke la homoj
au homgrupoj povas kompreni tiujn lingvojn sen lerni ilin. Ekzemple,
rusoj kiuj neniam lernis la belrusan lingvon povas rekte kompreni
paroladon de belrusoj. Do por rusoj la belrusa povas esti pli facila
ol Esperanto. Sed oni forgesis tion, ke tiukaze la belrusan lingvon
rusoj ja NE bezonas lerni - alivorte, tiukaze interlingvo ne necesas!
Tio ke Esperanto estas facile ellernebla subkomprenas ke oni bezonas
lerni iun lingvon por internacia komunikado. Alivorte, ghenerale
sen lerni iun lingvon kiel internacian komunikilon ni ne povas komuniki
internacie! Se oni bezonas lerni iun lingvon por internacia komunikado,
kiu povas nomi iun lingvon kiu estas pli facila ol Esperanto?
2.
Iuj chinaj studentoj chesis lerni Esperanton ne pro malfacileco
de Esperanto. La plendo pri malfacileco ne estas la vera kauzo.
La son-sistemo de la angla estas multoble malpli facila ol tiu de
Esperanto, sed neniu plendas pri malfacileco de la angla au postulis
ke oni plifaciligos la anglan lingvon. La fakto estas, ke chinaj
studentoj lernas la anglan sub premo de senchesaj devigaj ekzamenoj
dum por Esperanto-lernado tia premo mankas. En 1985 kaj 1986 mi
gvidis Esperantan kurson en Shanxi-a Elektr-Energia Kolegio en Taiyuan.
Chirkau 20 studentoj finis la kurson. Multaj el ili estis entuziasmaj
pri Esperanto, sed kelkaj el ili foje diris al mi, ke ili ne havas
sufichan tempon por lerni Esperanton char ili devas trapasi la Kvara-nivelan
Ekzemenon pri la angla lingvo por studentoj (hodiau oni devas trapasi
la Sesa-nivelan Ekzemenon). Do la kauzo de cheso de Esperanta lernado
estas socia sed ne lingva!
3.
Reverko de Esperanto ne helpos allogi orientajn esperantistojn.
Historio jam lecionis al ni, ke faciligo de detaloj de lingvo ne
altiras lernantojn: Volapük ne uzis la literon "r"
kaj anstatauigis ghin per "l" por faciligi chinojn kies
lingvo ne havas trilan sonon. Kredeble ghia son-sistemo estas pli
simpla ol tiu de Esperanto kaj ghi povus esti pli facila por chinoj
ol Esperanto estas. Sed historio pruvis, ke tiu avantagho ne helpis
ghin. En Chinio oni ne trovas ech unu parolanton de Volapük
sed estas miloj da parolantoj de Esperanto. Kaj, plie, se ni povas
reverki Esperanton iele por plachi al chinoj, kial ni ne povas reverki
ghin alimaniere por plachi al aliaj homgrupoj en la mondo?
|