Unua-pagho >> Esperantujo >> Forumo

 

 

 

 


Brave pioniru

--- Parolado farita en la Azia-Europa Konferenco pri Esperanto kaj Ekonomiko-Komerco

de LI SHIJUN

    La pioniroj de armeo elhakas vojojn tra montaro kaj konstruas pontojn sur riveroj por ebligi antauenmarshon de sia trupo. La pioniroj en sciencoj malkovras verojn kaj leghojn de la naturo kaj ebligas al la homoj ghuste koni la mondon kaj elpensi oportunajn rimedojn faciligi nian vivon. Koperniko konstatis la fakton, ke la tero rondiras chirkau la suno, brave proklamis tiun veron kaj liberigis la homaron de la erara opinio pri la suna sistemo. Sinjorino Maria Kuri malkovris la sekreton de la radiado de materioj kaj malfermis la vojon kondukantan al utiligo de la nuklea energio. D-ro Zamenhof inventis la neutralan kaj facilan internacian lingvon Esperanto por ideale solvi la lingvan problemon de la homaro en internacia komunikado. Sen la kontribuoj de la pioniroj en diversaj kampoj, neeblus la progreso de la homaro.

    Ni dankas Kopernikon, s-inon Kuri, d-ron Zammenhof kaj chiujn pionirojn de la homaro. Ni lernu iliajn ekzemplojn, se ni volas ke la la homaro progresu rapide.

    Esperanto ja estas afero pionira, kaj iasence chiuj esperantistoj devas esti pioniroj. Por bone plenumi la taskon de pioniro, ni devas bone koni ghin kaj fari ghustajn pashojn por atingi sukcesojn.

    Dank' al la kreigho de la modernaj komunikiloj, precipe la rapida disvolvigho de la mirinda interreto, nia mondo jam farighis vera tergloba vilagho. Tamen pro la lingvaj baroj, multaj terglob-vilaghanoj ankorau estas blindaj kaj surdmutaj, kaj ne povas bone utiligi la ricevitajn informojn.

    Multaj kredas, ke la angla lingvo jam solvis la lingvan problemon en internacia komunikado, sed efektive ne tiel estas.

    Jes, vere oni faris grandegajn klopodojn por instruadi kaj apliki la anglan lingvon en la mondo. Ekz. en Chinio, ghi estas instruata ne nur en mezlernejoj kaj universitatoj, sed ech en elementaj lernejoj kaj infanghardenoj. Sed la rezulto ne estas kontentiga. Post 6-jara diligenta studo de la angla, la lernantoj ech ne povas legi anglalingvajn gazetojn kaj librojn. Same tiel estas en Japanio, Koreio k. a. orientaj landoj. Kial? Char la angla estas malfacila, maloportuna. Ghia prononcado tre malfacilas. Ghia vortaro estas tro abunda je sinonimoj, homofonoj kaj homonimoj. Sennombraj estas ghiaj idiotismoj. La lernantoj devas multe multe penadi por parkere lerni ilin. La gramatiko estas neregula, Cetere, ekzistas 18 grupoj de 38 dialektoj. Pro ambigueco de ghiaj esprimoj, ofte okazas miskomprenoj kaj ech krashoj de aviadiloj.

    En la praktika uzado de la angla ni ofte renkontas problemojn. En la okdekaj jaroj, foje okazis ekspozicio de presmashinoj en Pekino. Britaj entreprenistoj plendis, ke la dungitaj interpretistoj ne povas bone plenumi sian taskon, char al ili mankas scio pri tiu fako. En 2001, franca sinjorino diris, ke shi jam studis la anglan dum 10 jaroj, tamen shi ne kuraghas paroli angle kun britoj au usonanoj. China chicherono konfesis, ke li estis konfuzita de australia turisto per demando en sia dialekto. Usona d-rino Lorrain el Houstono diris, ke shi ne povis bone kompreni la britan anglan lingvon. Kent Jones el Chicago montris en sia artikolo pri la aviada angla lingvo, ke ghia malklareco estas danghera kaj estas preferinde uzi Esperanton kiel internacian komunan lingvon por la pilotoj kaj direktantoj de la flughavenoj.

    Frue en la kvindekaj jaroj, s-ro Zhou Li, buroestro de la China Ministerio pri Internacia Komerco diris, ke germanaj komercistoj plendis, ke chinoj uzas la angla lingvon anstatau la germanan en sia komercado kun Germanio. Ili proponis, ke Chinio iniciative uzu Esperanton en la internacia komerco. Sekve s-ro Zhou fondis grupon de esperantistoj por eldoni inventaron de la chinaj mashinoj eksportataj. Bedaurinde, li transpostenighis poste kaj ne povis daurigi tiun laboron. Ne nur en Chinio, sed ankau en aliaj landoj, pioniroj faris sporadajn klopodojn por apliki Esperanton ankau en internacia komerco. En 1990 eldonighis la ampleksa Internacia Komercha-Ekonomika Vortaro en 11 lingvoj fare de la China Esperanto-Eldonejo. Kelkaj chinoj praktike uzis Esperanton en internacia komerco kaj atingis certajn sukcesojn.

    En 1993, korea prof. So Gilsu en sia prelego pri ekonomiko en la Kongresa Universitato de la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto rimarkigis, ke multaj uzantoj de Esperanto en internacia komerco asertas, ke ili entreprenas komercon pri chiaj varoj. Lau lia opinio, tio estas laika babilo. Neniu povas sukcesi en "komercado pri chio". Li montris, ke ne sufichas nuraj entuziasmo kaj kuragho por sukcese apliki Esperanton en internacia komerco. Necesas fakaj scioj por tio. Kompreneble, en kolportado de iuj varoj estas relative facile. Ekzemple, en 1995, grupo de rumanaj kolportistoj venis al Pekino por acheti chinajn silkajn kaj ledajn vestojn kaj metiartajhojn. Ili bone plenumis sian planon per Esperanto dank' al helpo de membroj de la Pekina E-Asocio. Sed iom granda komerco internacia estas alia afero.

    Antau pli ol dek jaroj, esperantistoj de la havenurbo Qingdao okazigis, per Esperanto, foiron de chinaj varoj, en Belgio. Informighinte pri tiu arangho, ankau Pekinaj komercistoj deziris ghin partopreni, sed ili ekagis malfrue, char ili ne sciis, ke oni devas akiri eksportan permerson pri tekstilajhoj de la registaro. Se ni volas farighi vera sukcesa pioniro en praktika uzo de Esperanto en internacia komerco, ni devas bone prepari nin. Mi opinias, ke ni devas plenumi jenajn premisojn por la afero:

    1. Mastri Esperanton. Sen bona kono de la lingvo, ni ne povas fari necesajn korespondojn kaj interparolojn kaj pretigi kontraktojn por la negocoj.

    2. Ni devas havigi al ni necesajn terminarojn kaj inventarojn pri diversaj varoj: mashinoj, tekstilajhoj, medikamentoj, manghajhoj ktp. Kiel ni povus fari achetadon kaj vendadon, sen tia materialo?

    3. Akiri fakajn sciojn pri internacia komerco. Se ne ekzistas lernejoj de Esperanto pri tiaj aferoj, ni devas klopodi fondi kursojn por trejni niajn pionirojn. Imagu al vi, kiom da specoj da shuoj, konfekcioj, spicoj, medikamentoj ktp ekzistas en la internacia merkato. Chu vi povus precize diri en Esperanto la nomojn de ili por fari negocon pri ili sen preparo?

    4. Organizi necesajn internaciajn kunlaborojn por tia aktivado. La esperantistoj-komercistoj ne estas rivaloj, sed samcelanoj por efektivigi vastan aplikon de la internacia lingvo en komercado. La esperantistoj plej frue kreis internacian reton de delegitoj por efike uzi Esperanton en diversaj kampoj. Nun ni havas interreton por faciligi nian internacian kunlaboron. Do bone organizu niajn fortojn por sukcese antauenpushi nian internacian komercon per Esperanto. Sen internacia organizado, estas malfacile por ni ion fari rapide kaj bonefike. Oni devas okazigi simpoziojn kaj konferencojn, kiel tiu chi en la urbo Xinxiang, por intershanghi spertojn kaj diskuti solvendajn problemojn en praktika uzado de Esperanto en internacia komerco. Se la esperantistaro kune klopodos, certe rapide progresos la afero kaj produktighos rimarkindaj fruktoj.

    5. Fondi necesajn organizojn landajn kaj internaciajn por efike formi planojn kaj disvolvi la aferon per firmaj kaj rapidaj pashoj. Unuigho estas forto!

    La interreto prezentas al Esperanto novan shancon por montri al la publiko sian praktikan uzeblecon kaj avantaghon en internacia komerco. Ni devas kapti kaj bone utiligi la shancon. Antaue nia atento estis direktita chefe al kulturaj aferoj, nun ni devas serioze diskuti la demandon en kluboj, landaj asocioj kaj internaciaj organizoj, por unuigi niajn opiniojn kaj fortojn, kaj fari efikan impetadon por ne perdi tempon en la provado. Se oni ne vidas la urghecon de la afero, oni povus perdi la bonan shancon kreitan de la moderna interreto. Mankas al ni sperto en la afero. Kompreneble, ni devas lukti kontrau multaj baroj kaj malfaciloj. Tia ja estas chiam la sorto de la pioniroj. Chu ni hezitu en la preparado de vojoj kaj konstruado de pontoj por la marshado de nia afero en la estonto? Chu ni lasu preterflugi la bonan shancon per senaga atendo? Ne, ni brave pioniru por fruigi la finan venkon de nia afero!