Aperis
en la semajngazeto L' Express de la 31-a de oktobro artikolo kun
la titolo "L' anglais au travail" (La angla en la laboro)
kaj legebla che: http://www.lexpress.fr/express/kiosque/sommaire_reussir.asp.
La autoro estas Fran?ois-Xavier Beslu. Jen traduko de mia franclingva
reago (bedaurinde multaj taskoj atendas min, kaj sekve la tempo
mankas al mi por traduki la artikolon).
Esperanto
au la angla? Esperanto de komputiko, de medicino, de la TTT-ejo,
ktp, jen formulado kiu aperas sufiche ofte en la amasinformiloj
por indiki lingvajhon malfermanta la aliron al pli bona interkomprenigho,
al bonkvalita komunikado, au, en la teknikoj, al rimedo por solvi
la nekongruecon inter diversaj sistemoj.
Tiel,
subtitole de la artikolo "L' anglais au travail" (la angla
en la laboro), en la numero de la 31-a de oktobro de L' Express,
oni malkovras "L' esp¨¦ranto des affaires"
(Esperanto de la negocoj). Chi foje, ne temas pri Esperanto -- la
vera -- sed pri lingvo dekoble pli elspeziga por lerni ol Esperanto
kaj malantau kiu kashighas hegemoniaj intencoj, kun chiuj konsekvencoj,
ekonomiaj, politikaj, sociaj kaj kulturaj, kiuj rezultas el tio.
Kaj neniu starigas al si demandojn pri la perversaj, negativaj kaj
katastrofaj aspektoj de tio, kion oni devas nomi superrego, perlingva
vasaligo. Ofta riprocho al Putin estas lia manko de klareco (travidebleco)
en iuj el liaj decidoj, sed kion diri pri la lingva politiko tutmonda
kaj europa?
Profunda
ekzamenado de lingvaj, historiaj kaj kulturaj aspektoj de Esperanto
-- la vera -- ebligas ekkonscii ke la decidantoj kaj gvidantoj vojeraris
turnante sin al la angla kiel unika lingvo. Chu ili same agus sur
aliaj terenoj kiam ekzistas alternativo? Chu ili ne informighus?
Rilate al tiu lingva politiko, al tiu elektebleco, kiu ne estas
elektebleco, estas sama senkonscienceco, sama neantauvidemo, sama
facilanimeco kiel tio kio okazis rilate la katastrofajn sekvojn
de la aferoj de la kontaminita sango, de la animalaj farunoj, de
la ekscesa parcelokunigo [komasacio], de Cr¨¦dit Lyonnais,
ktp*. Fronte al tiuj lingvaj preparoj lanchitaj jam delonge por
vasaligi la cetarajn popolojn, prirabi la planedon kaj ech malpurigi
la Lunon, ili nenion suspektis, nenion antauvidis. Nun okazas blinda
kurego al la kaptilo, kiu estis strechita per la "Anglo-American
Report 1961" (Angla-Usona Raporto 1961): la angla kiel unika
lingvo. La kosto de instruado de la angla, kiu kreskigas la
submetadon kaj dependecon de la neanglalingvaj popoloj, estas giganta.
Por la "English native speakers" [denaskaj parolantoj
de la angla] estas la postenoj de decidado en la internaciaj kaj
europaj organizoj, la Nobelpremioj; por la landoj de la spionreto
"Echelon" estas la profito; por la ceteraj, t.e. 92%**
el la tutmonda loghantaro, estas la kosto. Estus tempo ekkonscii,
ke kontraue al tio kion diris estro de gazeto post la atenco de
la 11-a de septembro ***: -- Ni chiuj estas Usonanoj ! -- Nia hauto
[= vivo] de ne-Usonanoj havas ne grandan valoron, ne pli ol tiu
de la Indianoj, ne pli ol tiu de la Chinoj kiam ili kontraubatalis
la opio-negocon, ne pli ol tiu de loghantoj de regionoj kie estas
petrolo, au de teritorioj kiuj reprezentas intereson en la strategio
de la Imperio de la "Bono": Ni chiuj estas Indianoj !
Rimarkoj
por la ne-Francoj:
* Temas pri gravaj skandaloj
kies sekvojn kaj kostojn ni daure pagas en Francio kaj pagos dum
jaroj au jardekoj.
** Fakte ech pli ol 92% se oni konsideras nur la kvin anglalingvajn
landojn de la spionreto Echelon.
*** Temas pri Jean-Marie Colombani, la direktoro de la gazeto "Le
Monde"; utilas ankau scii ke en la direktoraro de "Le
Monde" estas Alain Minc, konata kiel apologiisto de la angla.
|