En Francio, en 1982, la "Raporto Bertaux"
[pr. berto] por la Ministerio de Nacia Edukado indikis: "Niaj
lernantoj estas, je 99%, nekapablaj fari unu memelpensitan (au membakitan)
frazon, nekapablaj legi gazetartikolon, nekapablaj interrilati kun
samagha kamarado en lia lingvo."
En
1992, raporto de la Ghenerala Inspektado de Instruado alvenis al
konstato ke "la angla starigas problemon", precizigante:
"Chiam felichaj povi respondi al demandoj per eroj de eldiro
au izolitaj vortoj, la infanoj estas pli malofte kapablaj fari kompletajn
frazojn."
En
1995, raporto de la Komisiono de la Senato pri la lingvoinstruado
atentigis pri "alarma situacio".
Estas
interese, ke dudek jarojn post la konkludo de la Raporto Bertaux
(Francio), svisaj edukinstancoj alvenas al sama konkludo. De ne
tre longa tempo, ankau Svisio spertas la frenezighon pro la angla,
ghuste en la kantono de Zuriko, kie la loghantaro estas pli favora
al la angla ol tiu de la ceteraj kantonoj.
En
la gazeto "24 heures" (24 horoj) de la 14-a de marto 2002
aperis longa artikolo sub la titolo "L' anglais of course,
mais quand?" (La angla, kompreneble, sed kiam ?). Fiaskas la
reformo, kiun volis enkonduki la shtatkonsilanto Ernst Buschor,
estro de la publika instruado, pri frua instruado de la angla al
la lernantoj de unuagradaj lernejoj. Ghi cedas lokon al konscio
pri risko de malaltigho de la kvalito de la ghenerala instruado
kaj de la scioj. Lau Oskar Bachmann, prezidanto de la Komisiono
de la Edukado de la Granda Konsilio de la zurika kantono: "Tio
estas vera katastrofo. Fine de du jaroj de la angla, la lernantoj
scipovas du vortojn 'yes' (jes), kaj 'no' (ne). Ili estas nekapablaj
formi frazon, kaj penadas eniri la gheneralajn lernobjektojn char
ili nenion komprenas."
Ne
nur en Francio kaj en Svisio, sed chie en la mondo, sen la plej
eta atento pri la konsekvencoj, la gepatroj postulas ke iliaj infanoj
lernu nepre la anglan. (En Chinio milionoj da gepatroj ankorau ne
konsciighas pri la tempo-perdo en la sen-rezulta "frua eduko
pri la angla lingvo" kaj ili freneze jhetas monon al tiuj "du-lingvaj"
infan-ghardenoj au elementaj lernejoj, en kiuj au instruas chinoj
parolante fushe la anglan au angla gramatiko anstatau la angla lingvo
estas instruata! -- Redaktanto)
Tamen
en sia libro "La nouvelle guerre contre l' intelligence"
(La nova milito kontrau la inteligenteco), volumo 1, p. 68, Charles
Durand mencias artikolon kiu aperis en la gazeto "Asahi Evening
News" (Tokio), la 31-an de januaro 1998, pri la lingva rezistado
kontrau la angla en Barato (oficiala nomo de Hindio):
"La
angla lingvo farighis la unua celo de la naciistoj de Hindio, kiuj
volas ghin komplete elradikigi. La ministro de la defendo, Mulayam
Singh Yadav, jhure promesis, en Chennai, ke li kaj liaj partizanoj
neniam plu ripozos tiom longe, kiom la angla ne estos definitive
eliminita el la lando."
Charles
Durand mencias ankau aliajn informojn, i.a. el la usona magazino
"Newsweek" (15-an de majo 2000) kiu anoncis decidon de
la Shtato de Okcidenta Bengalio forigi entute la uzon de la angla
el chiuj oficialaj registaraj intertraktadoj.
Nu,
Barato vivis preskau tri jarcentojn kaj duono sub brita superregado,
kaj malgrau tio nur 1% el la loghantaro flue parolas la anglan.
(Oni supozas ke baratanoj chiuj flue parolas la anglan char en Usono
au Britio oni vidas tiajn baratanojn. La realo estas nur tiaj baratanoj
havas shancon survivi en angla-parolantaj landoj. En Barato la plimulto
de la loghantaro ne scipovas la anglan. -- Redaktanto)
Pri
tio neniam raportas la amasinformiloj. En Azio, ili kredigas ke
chiuj Europanoj jam parolas la anglan; en Europo, ili kredigas ke
homoj amase lernas kaj parolas la anglan en Azio kaj en la ceteraj
mondpartoj. Chie estas blufo kaj mensogo, kies vera celo estas la
kontrolo de la mensoj per lingva superregado, la vasaligo de la
tuta neanglalingva mondo, forrabado de ties richofontoj.
Dum
la instruado kaj uzado de la angla starigas gravajn problemojn jam
en Europo, kie la lernado de la angla estas pli facila ol en aliaj
mondpartoj pro proksimeco de Anglio kaj relativa lingva hindeuropa
parenceco, tion ne priatentas la edukinstancoj de landoj kiel Japanio,
Koreio, Chinio kaj aliaj landoj de Orienta Azio. Ghuste en nia epoko,
en Orienta Azio, homoj ankorau pli freneze kondutas pro la angla
: en Chinio pro la preparo de la Olimpikoj de 2008, en Koreio kie
pli kaj pli da gepatroj turnas sin al hhirurgoj por operaciigi siajn
junajn infanojn je la lango kun kredo ke ili pli facile prononcos
la anglan. Sendube neniam en la historio de la homaro okazis tiom
da charlatanajhoj, trompajhoj, tia blufo chirkau lingvo kiu havas
pretendojn al universaleco.
Kaj
iuj audacas aserti ke la angla estas ia "Esperanto", tiel
pruvante ke iliaj konoj pri la afero estas praktike sub nulo, tute
ridindaj...
|