Unua-pagho >> Esperantujo >> Forumo

 

 

 

 


Parolado en la Zamenhofa Festo de 2000

de Yu Tao

    Zamenhofa Festo estas unu el la gravaj kaj konataj festoj por e-istoj. Ghi eble estas la plej granda festo por ni. Chiujare en la mezo de decembro, kunsidas e-istoj en diversaj lokoj de la tuta mondo. Mi kredas, ke ne nur en Pekino, sed ankau en multaj aliaj urboj de Chinio, ne nur en Chinio, sed ankau en multaj aliaj landoj de la mondo, miloj kaj miloj da e-istoj kune festas por rememori kaj antaurigardi.

    Rememoro kaj historia retrorigardo estas necesaj, mi tamen pli shatas plani kaj antauvidi en tiu chi momento, kiam venos la nova jarcento. La idealo kaj spirito de Zamenhof estas en nia koro, kaj ni devas labori konkrete kaj praktike por realigho de la celo de Zamenhof. Jen tri punktoj, kiujn mi shatas prezenti.

1. Utiligo de Esperanto en interreto progresas en Chinio

    Antau nelonge inaugurighis China Interreta Informa Centro (CIIC), kiu estas unu el la plej grandaj kaj gravaj TTT-ejo por diskonigi informojn pri Chinio. Esperanto estas unu el ghiaj 8 laboraj lingvoj. Kaj baldau inaugurighos ankau la reta versio de El Popola Chinio. Mi esperas, ke utiligo de Esperanto en interreto por diskonigi Chinion donos novan shancon al la Esperanto-movado en Chinio.

    Fakte, jam estas kelkaj Esperantaj TTT-ejoj funkciigataj de chinaj samideanoj, ekz. la Verda Reto de Liu Xiaozhe en Xinjiang, la TTT-ejo "Agadu" de Zhang Shaoji de Kantona E-Asocio. Multaj chinaj e-istoj interparolas, diskutas, poshtas en la reto. Kaj la Esperanta versio de CIIC kaj reta versio de El Popola Chinio plirichigos la enhavon de Esperanto en interreto, kaj montros, ke Esperanto estas utila lingvo por la plej nova kaj nova amaskomunikilo --- interreto.

    Interreto estas vastega, libera kaj reciproka. Ghi bezonas partoprenon de chiuj legantoj. Nova jarcento donos al ni novan vojon por evoluigi Esperanton, mi kredas, ke ankau d-ro Zamenhof ghojus, se li informighus pri la progreso de Esperanto en interreto.

2. Invito de UK en 2004 al Pekino

    Estas deziro de multaj chinaj e-istoj, ke Chinio denove invitu UK. La sukceso de la 71-a UK en 1986 estas bela memoro por multaj samideanoj kaj historia evento por E-movado en Chinio kaj en la tuta mondo. Nun estas tempo por nova sukceso. En la UK en Zagrebo, Universala Esperanto-Asocio decidos pri gastiganto de la UK en 2004. Nun ni preparas materialon por UEA-estraro kaj necesajn pashojn de la invito.

    Se ni sukcesos, la prepara laboro por la UK en 2004 estos peniga tasko kaj honora misio por ni chiuj chinaj e-istoj. La unua pasho por ni estas rapide altigi la lingvonivelon. En la lastaj jaroj, de tempo al tempo venis al Pekino alilandaj samideanoj. Chu en la renkontigho ni povas bone kompreni ilin kaj libere esprimi propran opinion? Shajne ne chiuj havas tian kapablon. Fakte por azianoj, Esperanto ne estas tiel facila, por bone auskulti kaj elparoli, ni bezonas pli da diligenteco ol la europanoj.

    Chu en 2004 ni havos sufiche da kapablaj e-istoj, kiuj plenumos amason da laboro de la kongreso? Chu post 18 jaroj, Pekino denove havos sukcesan UK?

    La respondo venos de ni. Kaj la bazo por sukceso estas perfektigi nian lingvon.

3. La projekto SUKCESO de China Esperanto-Ligo

    Strategio kaj plano estas gravaj por nia movado. Plano ne estas io nebula kaj utopia, sed devas esti praktika kaj farebla. La projekto SUKCESO de ChEL enhavas diversajn etajn, tamen konkretajn pashojn, per kiuj ni atingos sukceson. Jen la enhavo:

Servi pli bone al la membroj;
Utiligi nian lingvon en multaj kampoj;
Kunlabori kun chiu samideano;
Celi pli vastan merkaton;
Eduki novajn e-istojn;
Studi la movadon chinan kaj internacian;
Okazigi diversajn renkontighojn.

    La unua ero "Servi ..." estas postulo al la oficejo de ChEL, kiu devas pli multe intershanghi opiniojn kun la membroj. Estas mutaj plibonigindaj flankoj en la laboro de ChEL-oficejo.

    Fakte por chiu el la 7 eroj estas kelkaj farindaj aferoj, ekz. la hodiaua Zamenhofa Festo estas parto de la 7-a ero "Okazigi ...". Tiaj renkontighoj donas al ni shancon por ekzerci la orelojn kaj bushon, por intershanghi opiniojn, por akiri infomojn.

    Se ni diligente plenumos la erojn de S, U, K, C, E, S, O, tiam sukceso estos en niaj manoj.

2000.12.16. Pekino, Chinio