En
la jaro 1959 UNESKO elektis d-ron Zamenhof kiel mondan kulturan eminentulon,
kaj tiujare la tuta mondo celebris la centan datrevenon de la naskigho
de Zamenhof. En 1999, okaze de la 140-a datreveno de lia naskigho,
mi verkis artikolon titolitan per "Doktoro Zamenhof -- Kuracisto
por la Tergloba Vilagho" kaj parolis chefe pri lia invento de
Esperanto, per kiu oni povas solvi la lingvan problemon en la internacia
komunikado. Mi pensas, ke UNESKO elektis Zamenhof kiel kulturan eminentulon
chefe pro tiu kultura kontribuo al la homaro. Kaj parolante pri la
granda personeco de Zamenhof, multaj lin respektas kaj admiras pro
lia granda merito sur la kampo de lingvo. Li vere estas genio en tiu
sfero.
Sed
kial Zamenhof oferis siajn plej belajn jarojn de la juneco por krei
Esperanton? Chu li tion faris pro interesigho pri lingvistiko, pro
persona ambicio, pro gloramo? Zamenhof ne estis sciencisto de lingvoj,
li estis persono modesta, kiu ech pretendas nenian privilegion pri
la lingvo post la publikigo de Esperanto kaj formigho de la Esperanto-movado.
Li kreis Esperanton por interkompreno, amikeco kaj paca kunekzisto
de popoloj. Li havis sinceran amon al siaj homfratoj kaj simpatiis
kun la suferantoj kaj klopodis ilin helpi lau sia ebleco. Li ne
nur strebadis dum sia vivo por la disvastigo de Esperanto por la
bono de la vastaj popolamasoj, sed ankau en sia chiutaga laboro
helpadis suferantojn kiel bonkora kuracisto. Chiusemajne li faris
kuracadon al malrichuloj senpage en unu tago; li pagis por mizeraj
malsanuloj la koston de medikamentoj; li donis sian tutan monon
al kochero, kies chevalo mortis survoje dum veturigo de la bonkora
doktoro al paciento. Multaj popolanoj en lia kvartalo bone konis
lin ne kiel mondfamulon kaj genian autoron de la internacia lingvo,
sed kiel bonkoran helpeman kuraciston. Efektive, Esperanto estas
enkorpigho de lia homaranismo (lia humanismo), lia nobla idealo.
Li eksplicite montris sian malaprobon al la sinteno rigardi kaj
uzi Esperanton nur kiel komercan ilon por gajni monon. Li uzis la
pseudonimon d-ro Esperanto por publikigi la Unuan Libron de sia
internacia lingvo. Kion do tiu doktoro esperis? En sia poemo "La
Espero", nun la himno de la esperantistoj, li diris: "Sur
neutrala lingva fundamento, komprenante unu la alian, la popoloj
faros en konsento unu grandan rondon familian." Li esperas,
ke la homoj pace kunvivos kiel fratoj de unu granda familio.
Pasis
pli ol cent jaroj post la naskigho de la internacia lingvo en la
jaro 1887, kaj okazis grandaj shanghoj en nia mondo. Brilaj sukcesoj
estas atingitaj en sciencoj kaj teknologioj, la homaro eniris en
tute novan epokon de informado kun komputiloj kaj interreto. Sed
Esperanto disvastighas malrapide, daure ekzistas konfliktoj inter
nacioj, ne chesis bataloj inter popoloj kaj sekve de la rapida disvolvigho
de la modernaj industrioj pli kaj pli seriozighas la problemo de
polucio. Pro miopeco kaj avidemo akiri profiton por si mem kaj neglekto
pri la kunekzistantoj kaj la estonteco, malbonighas nia vivmedio,
malaperas vegetajhoj kaj animaloj. Tio estas evidenta sekvo de miopeco
kaj egoismo kaj malfavoras al la ekzisto de la homaro.
La evoluintaj landoj forte polucias nian
medion kaj ne volas limigi sian profitemon kaj plenumi sian devon
protekti la medion de la tero; mondaj potencoj intervenas en alilandajn
internajn aferojn kun pretekstoj kaj kreadas konfliktojn; moraleco
estas neglektata kaj egoismo farighas modo. Pro egoismaj avidemo
kaj strecha konkurencado, perfidoj, trompoj, shteloj, raboj, murdoj
chiutage okazas en la vivo kaj maltrankviligas la socion. Koncerne
al la lingva problemo, lingva polucio, lingva diskriminacio kaj
lingva hegemoniismo pli intensighas kaj rapide pereas malgrandaj
etnaj lingvoj. Multaj kredas, ke intensa instruado de la angla lingvo
povas solvi la problemon de internacia lingva komunikado. Sed efektive,
la angla lingvo estas tiel malfacila pro la komplika prononco, multeco
de idiotismoj kaj gramatikaj neregulajhoj, troabundeco de vortaroj,
ekzisto de dialektoj kaj formigho de la brita, usona, kanada, australia,
novzelanda, hinda, singapura k. s. "anglaj" lingvoj, ke
ech kvin- au ses-jara diligenta lernado ne sufichas por akiri la
kapablon legi, skribi kaj paroli en ghi. Kiel oni povus bone utiligi
la materialojn facile riceveblajn per interreto?!
Hodiau
ankorau teruras plagoj de tertremoj, vulkanoj, tromboj kaj kanceroj
kaj al la listo aldonighas aideso. Neniu lando, inkluzive de Usono,
havas sufichan forton por solvi tiajn problemojn. Por solvi la preme
urghajn problemojn minacantajn la ekziston de la homaro, la homoj
bezonas interkomprenon kaj kunlaboron pleditajn de doktoro Zamenhof;
kaj por efika kunlaboro, ni bezonas kaj oportunan internacian lingvon
kaj fratan kunlaboremon.
Celebrante la 141-an datrevenon de la naskigho
de doktoro Zamenhof, ni esperantistoj devas energie propagandi ne
nur Esperanton, sed ankau la noblan idealon de la doktoro bonkora.
. |