Unua-pagho >> Esperantujo >> Forumo

 

 

 

 


"Lingvo kaj kulturo de paco"

de LAI THI HAI LY*
    Mi estas junulino Hai Ly el Hanojo, chefurbo de la Vjetnama Socialisma Respubliko. Mi bedauras, ke mi ne havis la shancon persone partopreni en la Tel-Aviva UK, nek en la 56-a IJK en Hongkong, sed mi volas esprimi mian kunsenton kun la cheftemoj de tiuj kongresoj per tiu chi artikoleto.

    La 85-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en la historiaj konjunkturoj, kiam la homaro antauenpashas al la 21-a jarcento, kun granda espero, ke ghi estu Jarcento de Paco. Kun la cheftemo "LINGVO KAJ KULTURO DE PACO", chi tiu kongreso en Tel-Avivo daure esprimas la noblan idealon de la adeptoj de L. L. Zamenhof pri la Internacia Lingvo Esperanto je servo por Paco, Amikeco kaj Kooperado inter
la popoloj.

    Tiam, kiam la landoj de Meza Oriento staras antau tre delikataj problemoj pri konfliktoj kaj interpacighoj, chi tiu kongreso konfirmas la volon de la tutmondaj geesperantistoj kontribue garantii pacon por la transigho al nova epoko vere pacema kaj kultur-richa.

    Lastatempe, en augusto de 1999, en Hanojo, freshdate promociita de UNESKO kiel "URBO PRO PACO", nia Vjetnama Esperanto-Asocio prenis sur sin la taskon organizi la Duan Azian Kongreson de Esperanto, kun la cheftemo "KUNLABORO POR PACO, STABILECO KAJ DISVOLVIGhO". La plena sukceso de chi tiu kongreso jam montras, ke ni, la vjetnamaj geesperantistoj, chiam strebas kreskigi niajn amikecajn kaj kunlaborajn rilatojn kun chiuj pacamaj Esp-organizoj kaj gesamideanoj en Azio kaj en la mondo. Felicha koincido tuj post la fermo de chi tiu kongreso, la 15-an de septembro 1999, nia shtato oficiale deklaris sin pro "la jaro de paca kulturo 2000" ekfunkciigita de la Ghenerala Asembleo de la Unuighintaj Nacioj.

*           *           *

    Mi pensas, ke la cheftemo de la Tel-Aviva UK havas ion laudindan, ke ghi reliefigis la strechan rilaton inter lingvo kaj kulturo ghenerale kaj respektive chi tie, la esencan ligighon inter la Internacia Lingvo Esperanto kaj la establigo de Kulturo de Paco por la tuta mondo. Tio aperas al mi des pli signifa, kiam la problemo de lingvo universala estas unuanime aplaudita sur la teritorio mem de Meza Oriento, kie jam en la antikveco naskighis kaj disfamis la mito pri la Babel-turo enskribita en la Biblio.

    Cetere mi rimarkas, ke ghuste en la sama momento en augusto de 2000 okazis la 56-a Internacia Junulara Kongreso en Honkong, kun la paralela cheftemo "Tutmondigho transire al la 21-a jarcento". Sendube mi aprobas la nocion de "tutmondigho", kaj kompreneble, deire de la "interna ideo", kiun D-ro L. L. Zamenhof asignis al sia genia kreajho Esperanto. Tio estas, ke la tendenco al "tutmondigho" sin bazu sur la principo de plena egalrajteco inter la popoloj kaj la kulturoj.

    Kiel juna adepto de L. L. Zamenhof el la nova generacio de Esperanto en Vjetnamio, kaj kvankam ne povante persone partopreni la Hongkongan junularan festivalon nek la Tel-Avivan UK, mi morale subtenas tiujn porpacajn manifestighojn, kun la granda espero, ke la nuntempaj junaj geesperantistoj aparte kaj la mondaj gejunuloj ghenerale ankorau havos multajn aliajn oportunojn por fervore kaj sindoneme kontribui al la efektivigho de firma kaj daura paco, al la harmonia disvolvigho de diversaj kulturoj, por fari la 21-an jarcenton vera Jarcento de Paco. Por tiu alta celo, ni kiel eble plej bone utiligu nian komprenilon je universala karaktero Esperanto!

* Komitatano de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA)