KION
ONI POVAS FARI KUN ESPERANTO?
Se oni scipovas paroli Esperanton, ili povas
partopreni en diversaj Esperantaj renkontighoj en- kaj eksterlande
kaj interparoli kun eksterlandaj samideanoj. Tio signifas, ke oni
ne bezonas lerni multajn fremdajn lingvojn. Nur Esperanto jam sufichas.
Kompreneble iuj povas
opinii, ke lerni almenau la anglan lingvon estas suficha por renkontighi
kun eksterlandanoj, char la angla lingvo estas konata kiel "lingvo
franca" kaj jam multaj homoj en la tuta mondo ghin parolas. Sed
paroli en la angla lingvo ne estas same kiel paroli en Esperanto.
Kial? Mi mem ankau sufiche bone regas la anglan lingvon kaj aliajn
fremdajn lingvojn, sed mi ne same sentas kiel parolante Esperanton.
Mi pensas, ke Esperanto ne nur estas unu lingvo por komunikado, sed
ankau kunportas la profundan senton de unu mondo kaj unu granda familio,
de la tutgloba egaleco. Parolante en Esperanto oni ne bezonas timi,
ke eble ili sentas sin sub au super la aliaj. Tio estas granda helpo,
kiam interkomprenighas homoj el malsamaj landoj kaj kulturoj. Mi devas
konfesi, ke mi mem jam ne tute bezonis la helpon de Esperanto, char
mia propra naturo estas sufiche malferma al aliaj kulturoj, sed mi
konsentas, ke por multaj hezitemaj homoj, Esperanto certe helpis ilin
esti malfermaj kiel mi. Kvankam mi ankorau estas juna virino, tamen
mi povas aserti, ke la kapablo paroli Esperanton faras la vivon pli
ghuinda en chiu rilato.
KIAL MI EKLERNIS ESPERANTON?
Antau du jaroj mi eklernis Esperanton en la
domo de sinjorino Tahira Masako (Kioto/Japanio), samtempe mi studis
la japanan lingvon en Kioto. Shi estis mia Esperanta instruistino,
tre tre bona instruistino!!! Mi ne nur lernis Esperanton de shi, sed
ankau vidis, ke shi vivas por Esperanto kaj estas tre admirinda. Kun
shi mi vojaghis al Esperantaj renkontighoj en la Kansaja regiono,
granda Esperanta forto en Japanio. Iam mi interparolis kun shi kaj
shia edzo en Esperanto de mateno ghis post noktomezo sidante che "kotacu"
(japana vintra kovrajho).
Mi
komencis interesighi pri fremdaj lingvoj kiam mi estis infanino kaj
interesighis pri aliaj landoj, char mi kolektis poshtmarkojn. En la
lernejo mi ankau havis la shancon eklerni fremdajn lingvojn, ekz.
la germana, angla, franca kaj latina.
Mi
opinias, ke havi grandan intereson lerni fremdajn lingvojn estas
certe la unua pasho por koni alilandan kulturon, char per la lingvo
oni povas havigi al si pli bonan komprenon pri alilandaj kulturoj
kaj homoj.
Mi
eklernis Esperanton, char mi shatas lerni lingvojn, kaj kiel lingvistino
mi volis scii, chu Esperanto vere funkcias au ne. La respondo estas
"jes". Esperanto estas fenomena lingvo. Se oni komparas
Esperanton kun nacia lingvo, ili povas rimarki, ke Esperanto estas
pli fleksebla lingvo. Oni povas konstrui novajn vortojn el chiuj
vortoradikoj, kio estas ne ebla por nacia lingvo. Kun Esperanto
oni vere povas esplori la sennombrajn eblecojn de unu lingvo. Ludi
kun vortoj estas tre fasciniga por mi. Esperanto vere funkcias bone
kaj funkcios pli bone, kiel oni pensas.
|