Malgrau
la bela grafika alloga nova eldono de Brazila Esperantisto (oficiala
organo de BEL) mi hontus montri ghin al miaj gelernantoj, char miaj
lernantoj ne estas spiritistoj. Kion mi dirus al ili?
Fakte
en la revuo abundas la vortoj: Spirita, Spiritismo, Societo Lorenz,
Evangelio, transtomba mondo ktp...
Brazila
Esperanto-Ligo (BEL) ne estas spiritisma asocio. Ghi ne rajtas sektighi,
fari religian prozelitismon ighi reakcia revuo, je la servo de la
religioj. Religioj estas institucioj je la servo de la reganta klaso
kaj de la potenco. Ili instigas la homojn al obeado, rezignacio
kaj nepensado.
Esperanto
estas revolucia movado (subversiva) kiu volas fari grandajn shanghojn
en la nuna politika ordo (shanghoj, kiuj implicas ankau starigon
de nova ekonomia ordo), kaj tiamaniere rompi la privilegiojn, kiujn
la burgha klaso havas pro la nuna lingva/ekonomia ordo.
BEL
devas esti asocio por chiuj brazilaj esperantistoj, kaj ne por disvastigi
spiritismon.
|