Karaj,
Post
la Kolokvo pri Apliko de Esperanto en Sciento kaj Tekniko (KAEST)
(nombre 2000) Jan Werner lanchis proponojn por la evoluigo de faka
apliko kaj terminologio en Esperanto fare de junuloj.
Jan
Werner, kiu ekde 1966 estas aktiva pri apliko de Esperanto en scienco
kaj tekniko, kaj kiu jam gvidis kurson pri terminologio, proponas
interalie:
1) Edukado kaj
gvidado en junaj esperantistoj en terminologiaj projektoj.
2) Esploro de faka leksikono en Esperantaj vortaroj por
la malkasho de eraroj kaj leksikonaj truoj.
3) Subteno de autoroj de terminaroj kaj sciencaj tekstoj.
4) Aperigo
de informilo pri la rezultoj de la menciitaj agadoj.
Precipe pri la unua punkto, Jan Werner pretas aktive eduki kaj
gvidi junulojn kaj do transdoni liajn spertojn.
Se
vi interesighas pri iu(j) el la punktoj, bv. skribi al Jan Werner,
Kroftova 84, CZ-61600 Brno, Chehio.
Se
vi (junuloj) jam laboras au pensas labori al terminologia projekto,
mi instigas vin, kontakti min au Jan Werner. Se vi volas rapidan
respondon al viaj demandoj, vi povas kontakti min.
Mi
esperas, ke chiuj junuloj, kiuj interesighas au kunlaboras pri terminaraj
au sciencteknikaj projektoj, reagos. Mi ja scias ke sufiche da junuloj
jam kunlaboras en diversaj projektoj (Revo, Astronomia Terminaro
ktp.).
|