En
1887 Zamenhof aperigis en Varsovio 28-paghan, grizkovrilan libreton,
la "Unua Libro por Rusoj". Ghi enhavis antauparolon,
16-regulan gramatikon, ch. 900-radikan vortaron kaj lingvoprovojn:
tradukojn de "Nia Patro", el la "Biblio",
poemon el Heine, leter-specimenon kaj du originalajn poemojn:
"Mia Penso" kaj "Ho, Mia Kor'". Baldau sekvis
eldonoj por poloj, francoj, kaj germanoj, poste por angloj.