En
1888 (2-a eld. 1893) aperis la 50-pagha "Dua Libro de l'Lingvo
Internacia". En ties antauparolo Zamenhof proponis eldoni
tiajn verkojn, dum li finance povos, kaj poste malaperi por chiam,
por ke la lingvo estu efektive proprajho de la tuta mondo. Krome
enestis lingva ekzercaro, tradukajhoj de la studenta kanto "Gaudeamus",
el Andersen kaj el Heine (farita de Leo Belmont). Samjare aperis
ankau la unua "Adresaro", kun la adresoj de la unuaj
1,000 esperantistoj.