Dum
la Dua Universala Kongreso, okazinta en Ghenevo en 1906 estis
formita Konstanta Komitato de la Kongreso (KKK), kiu konsistis
el Internacia Organiza Komitato, (OK), elektita de chiu kongreso
por prepari la sekvan; el Loka Komitato, kies tasko estis helpi
al ghi por difinitaj lokaj taskoj; kaj Konstanta Ghenerala Sekretariejo
de la Kongresoj, je dispono de la OK.